Kvin Vilaĝoj (komunumaro)
Komunumaro Kvin Vilaĝoj | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Landquart |
Ĉefloko | Zizers |
Koordinatoj | 46° 56′ N 9° 33′ O / 46.933 °N, 9.550 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ N 9° 33′ O / 46.933 °N, 9.550 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 17753 (2009-12-31) |
Areo | 119,02 km² |
Loĝantardenseco | 149 loĝantoj/km² |
La komunumaro Kvin Vilaĝo (germane Fünf Dörfer; romanĉe Circul dals Tschintg Vitgs) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Landquart. Ĝi havis 17753 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zizers.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Kvin Vilaĝoj situas en la Suda Rejnvalo en la sudo de la distrikto Landquart ambaŭflanke de Rejno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Supertribunalejo estiĝis en la 15-a jarcento el la Senjorejo Aspermont. Ĝis 1803 la kvin vilaĝoj Zizers, Igis, Trimmis kaj Untervaz formis la Superan Tribunalejon Kvar Vilaĝoj. En 1803 aliĝis la vilaĝo Haldenstein al la Tribunalejo, kaj ĝi fariĝis la Supera Tribunalejo Kvin Vilaĝoj. Kiam en la jaro 1854 Mastrils sendependiĝis de Zizers kaj en 1880 Says de Trimmis, ili akceptiĝis kiel plenrajtaj membroj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj, sed la nomo restis.
Komunumoj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Haldenstein | 999 | 18.56 | 3941 | |
Igis | 7652 | 10.88 | 3942 | |
Mastrils | 557 | 7.98 | 3943 | |
Trimmis | 3010 | 42.87 | 3945 | |
Untervaz | 2336 | 27.72 | 3946 | |
Zizers | 3199 | 11.01 | 3947 | |
Totale | 6 | 17753 | 119,02 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la komunumara administracio Kvin Vilaĝoj Arkivigite je 2013-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Komunumaro Kvin Vilaĝoj en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Kvin Vilaĝoj – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|