Dardagny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Plaine)
Dardagny
Blazono de Dardagny
Preĝejo de Dardagny
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 11′ 42″ N 5° 59′ 42″ O / 46.19500 °N, 5.99500 °O / 46.19500; 5.99500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1351
Areo 8,56 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 1282
Komunumkodo 6620
Mapo de Dardagny
vdr

Dardagny estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 1351 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dardagny situas tute en la okcidento de Svislando ĉe la limo al Francio, ĉe la norda bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Dardagny mem el la vilaĝoj kaj vilaĝetoj La Plaine, Malval, Essertines, La Tuilière kaj Les Granges. Tra la komunumo fluas de nordo al sudo la rivereto Allondon, kiu en La Plaine alfluas al Rodano. En la komunumo troviĝas pluraj vitejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dardagny limas en nordo al Thoiry (Francio), en nordoriento al Satigny, en oriento al Russin, en sudo al Avully, en sudokcidento al Challex (Francio), en okcidento al Péron (Francio), kaj en nordokcidento al Saint-Jean-de-Gonville (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo La Plaine disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Liono al Ĝenevo, kiu estas servata de lokaj trajnoj al Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dardagny datiĝas el la jaro 1309 kiel Dardaniacum.[1]

Estis trovita hakilo el la komenca ŝtonepoko en Dardagny. En la jaro 1093 estis menciita la konstruado de la preĝejo Sankt-Petro, kiu hodiaŭ staras en la centro de Dardagny.

La vilaĝeto La Plaine estis unuan fojon menciita en la jaro 1321 kiel Planum. [2]

Dum mezepoko Dardagny apartenis unue al Ĝenevo, tiam al Savojo, sekvis okupado fare de la bernanoj en 1536 kaj en 1376 ĝi denove fariĝis savoja posedaĵo, kaj kun tuta Savojo en la jaro 1798 fariĝis franca. En la jaro 1816 ĝi estis atribuita al la Respubliko Ĝenevo kaj kun ĝi fariĝis parto de Svislando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]