Otfried Preussler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La malgranda sorĉistino)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Otfried Preußler
Persona informo
Otfried Preußler
Naskonomo Otfried Syrowatka
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1923(nun 1923-10-20)
en Reichenberg, Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio
Morto la 18-an de februaro 2013 (89‑jara)
en Prien am Chiemsee, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Nacieco germano
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Unua respubliko de ĈeĥoslovakioNazia GermanioOkcidenta GermanioGermanio [#]
Familio
Patro Josef Syrowatka [#]
Profesio
Okupo instruisto, verkisto
Aktiva dum 1956– [#]
Verkado
Ĝenroj Porinfana literaturo
Verkoj Der kleine Wassermann, Der Räuber Hotzenplotz, Krabat, Das kleine Gespenst, Die kleine Hexe
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Otfried PREUSSLER [otfrit projsla] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1923, mortis la 18-an de februaro 2013 en Prien am Chiemsee) estis germana verkisto.

Naskiĝinte en Reichenberg (ĉeĥe: Liberec en Ĉeĥio) Otfried Preußler unue fariĝis instruisto. Ekde 1970 li plene dediĉis sin al la verkado de Porinfana literaturo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der kleine Wassermann (1956)
  • Die kleine Hexe (1957)
  • Der Räuber Hotzenplotz (1962)
  • Das kleine Gespenst (1966)
  • Neues vom Räuber Hotzenplotz (1969)
  • Krabat (1971)
  • Hotzenplotz 3 (1973)
  • Die Flucht nach Ägypten (1978)
  • Herr Klingsor konnte ein bisschen zaubern (1987)
  • Mein Rübezahlbuch (1993)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

kovrilpaĝo de la libro

La Malgranda Sorĉistino / Kun multaj desegnaĵoj de Winnie Gebhardt-Gayler. [Al Esperanto tradukis la familioj Eckert, Fischer kaj Kleemann] - Maribor kaj Durmersheim/Rastatt: Inter-Kulturo 1994. - 129 p. - (Familiaj Libroj ; 1)
ISBN 961-6075-00-4
La libro rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita fare de la malicaj maljunaj koleginoj.


La malgranda fantomo (kun desegnaĵoj de F.-J. Tripp). [Al Esperanto tradukis Kirilo Brosch] - Dobřichovice: Kava-Pech 2021.

113 p.

ISBN 9788088326212

La libro rakontas pri la aventuroj de malgranda fantomo, kiu eraras en urbo kaj danke al la helpo de infanoj povas reveni al sia kastelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.