Nikolao Hohlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La tajdo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikolao Hohlov
Nikolao Hohlov.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1891 (1891-01-01)
en Moskvo
Morto 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (62-jara)
en Moskvo
Lingvoj Esperantorusa lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Profesio
Profesio esperantistotradukistoekonomikisto • poeto • literaturkritikisto • verkisto
Information icon.svg
vdr

Nikolao HOHLOV (ruse Хохлов Николай Иванович; naskiĝis en 1891 en Moskvo; mortis en 1953) estis rusa esperantisto kaj esperantlingva poeto, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en Zagrebo.

Li esperantistiĝis en 1905. Liaj unuaj poemoj aperis en 1910. Li kontribuis al La Ondo de Esperanto, Konkordo, Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Esperanto kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn[Kontrolenda lingvaĵo]. Li tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj.

De 1918 ĝis 1928 li estis rifuĝinto kaj elmigranto en diversaj lokoj, precipe en Kroatio. Du jarojn dum la Dua mondmilito li vivis en Taŝkento. La reston de sia vivo li pasigis en Moskvo. Post 1933 li deflankiĝis de la Esperanto-movado.

Lia sola poemaro La Tajdo akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko[Kontrolenda lingvaĵo] en la versoj. Plejmulto de la poemoj kantas[Kontrolenda lingvaĵo] pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la esperantlingva literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de La Tajdo, 1928.

Rete legeblaj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Orientaj Fabeloj, eld: Ferdinand Hirt, 1924

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.