Lampertheim
Lampertheim | |||||||
| |||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distrikto | Distrikto Bergstraße | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06206, 06256, 06241 | ||||||
Poŝtkodo | 68623 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HP | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06431013 | ||||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Erich Maier | ||||||
Partio de komunumestro | senpartia | ||||||
Adreso de la administrejo | Römerstraße 102 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 32870 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 36′ N, 8° 28′ O (mapo)49.5941666666678.4670833333333Koordinatoj: 49° 36′ N, 8° 28′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 92 m | ||||||
Areo | 72 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.lampertheim.de/ | ||||||
Lampertheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio - inter la baden-virtembergaj urboj Mannheim kaj Heidelberg. Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 32870 loĝantojn. La aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtoŝoseo A 6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sud-oriente.
Dum la jaro 832 post Kristo la urbo unuafoje skribe menciiĝis - sub la nomo "Langobardenheim", hejmo de langobardoj.
En kastelo en la urboparto Hüttenfeld troviĝis post la dua mondmilito la sola litov-lingva gimnazio ekster sovetia Litovio. Multaj litovaj elmigrintoj eĉ el Usono kaj Kanado sendis siajn gefilojn ĉi-tien. Post 1990 ĝi akceptas ankaŭ germanajn lernantojn, kaj difinas sin dulingva.
Partneraj urboj
- Adria en Italio
- Dieulouard en Francio
- Ermont en Francio
- Meymac en Francio
- Maldegem en Belgio
- Świdnica en Pollando (ĝis 1945 germane "Schweidnitz")
- Wierden en Nederlando
Eksteraj ligiloj
greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke paĝoj de la litova gimnazio, german- kaj litovlingvaj
|