Lanuga sileno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lanuga sileno
Lanuga sileno
Lanuga sileno
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Kariofilacoj Caryophyllaceae
Genro: Sileno Silene
Silene coronaria
(L.) Clairv., 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lanuga sileno (Silene coronaria) estas herba planto plurjara el la familio Kariofilacoj. Ĝi kreskas plej ofte en mediteraneaj kaj montaraj regionoj. Ĝin oni ofte kultivas en bedoj, pro la kontrasto inter la kutimaj verdaj plantoj kaj ĝiaj intensaj koloroj foliaj kaj floraj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi altas 30-60 cm. Unue aperas bazaj larĝaj folioj kaj sekvantjare kreskas tigo. Ili floras de majo ĝis julio (septembro en la ĝardenoj) en varmaj kaj sekaj lokoj.

  • Tigo: lanuga, ĝi disbranĉiĝas je la supro, portas foliojn kaj florojn.
  • Folioj: ili paras kaj laŭ la tigo pli kaj pli malgrandas, fiksitaj je la disbranĉiĝoj de la tigo. Lancformaj ili lanuge aspektas kaj arĝente verdgrizas same kiel la tigo.
Duflanka disbranĉigo
  • Floroj: ili kreskas de majo ĝis julio (ĝis septempro en la ĝardenoj) en loza duflanka cumo kun longaj pedunkloj. Ili duseksas kaj ilin polenas insektoj. La kvin purpuraj petaloj longas 2-3,5 cm, ĉu regulrandaj, ĉu entranĉitaj.
Floro kun entranĉitaj petaloj





















Kresklokoj[redakti | redakti fonton]

Sovaĝe, foje subspontane ĝi kreskas en stepoj kaj senkulturejoj en Suda kaj Meza Eŭropo kaj en Okcidenta Azio, el kie ĝi originas.

Ĝardenumaj konsiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la planto emas kreski en varmaj lokoj oni elektu bedojn en suna ekspozicio en malriĉa kaj gruzeca aŭ sableca grundo. Tamen ĝi povas adaptiĝi en duon-ombro. Ĝi spontane dissemiĝas kondiĉe ke oni lasu la kapsulojn maturiĝi kaj poste oni povas transloki la plantidojn kun iom da tero en aliajn lokojn de la ĝardeno.