Larĝabeka ĉetio
Larĝabeka ĉetio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Larĝabeka ĉetio
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Tickellia hodgsoni (Moore, 1854) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Larĝabeka ĉetio (Tickellia hodgsoni) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj, kaj nun apartenas al la monotipa genro Tickellia, tio estas, ĝi estas sia ununura specio.
Temas pri bela birdo kun olivecgrizaj supraj partoj kaj tre rimarkinda brunoranĝa krono. La vizaĝo kaj brusto estas grizaj kun nigreca traokula strio, pli hela superokula strio kaj pli rimarkinda malgranda blanka strieto subokula. La brusto nuanciĝas al flava koloro en suba brusto kaj la ventro estas tre flava. La nomo de la specio rimarkigas pri la longa beko tre akrapinta kaj taŭga por serĉi insektojn.
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Tickellia hodgsoni. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|