Liakat Ali Ĥan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liakat Ali Ĥan
Persona informo
لیا قت علی خان
Naskiĝo 1-an de oktobro 1895 (1895-10-01)
en Karnal,  Brita Hindio
Morto 16-an de oktobro 1951 (1951-10-16) (56-jaraĝa)
en Rawalpindi,  Dominio de Pakistano
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Mazar-e-Kaid vd
Religio islamo vd
Lingvoj anglaurduo vd
Ŝtataneco Brita Hindio • Pakistano vd
Alma mater Muhammedan Anglo-Oriental College • Exeter College • Faculty of Law, Aligarh Muslim University • Minto Circle vd
Partio Islamana Ligo vd
Familio
Edz(in)o Ra'ana Liaquat Ali Khan vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Navabzada Liakat Ali ĤanLiaquat Ali Khan (Navābzādā Liāqat Alī Khān, urdue لِیاقت علی خان ; Oktobro 1895 – 16a de Oktobro 1951), amplekse konata kiel Quaid-e-Millat (Estro de la Nacio) kaj Shaheed-e-Millat (urdue شہِیدِ مِلّت Martiro de la Nacio), estis pakistana politikisto, advokato, politika teoriulo, kaj unu el la ĉefaj fondopatroj de Pakistano. Li iĝis la unua ĉefministro de Pakistano; li estis ankaŭ kabineta porparolanto kiel la unua ministro pri eksterlandaj aferoj, ministro pri defendo, kaj ministro pri landlimaj regionoj el 1947 ĝis sia murdo en 1951. Antaŭ la dispartigo, Ĥan por mallonge postenis kiel la unua Ministro de Financo en la Provizora Registaro de Hindio estrita de la Ĝenerala guberniestro Mountbatten.

Liakat Ali Ĥan naskiĝis en Utar Pradeŝ en tio kio estis tiam Brita Hindio en Oktobro 1895.[1] Li edukiĝis en la Universitato de Aligarh en Hindio, kaj poste en la Oksforda Universitato. Bone edukita, li estis demokrata politika teoriulo kiu proponis parlamentismo en Hindio. Post unuafoje estis invitita de la Kongres-Partio, li kliniĝis al la Islama Ligo estrita de la influa Muhammad Ali Jinnah kiu estis defendante la elradikigo de la maljustecoj kaj fitraktado al la hindiaj islamanoj fare de la Brita registaro. Li sekvis sian rolon en la sendependigaj movadoj de Hindio kaj de Pakistano, servante kiel la unua Ministro de Financo en la provizora registaro de Brita Hindio, antaŭ la sendependigo kaj la Dispartigo de Hindio en 1947. Ali Ĥan helpis Jinnah en la kampanjo por la kreado de aparta ŝtato por la hindiaj islamanoj.

La reputacio de Ali Ĥan havigis al li la nomumon de unua ĉefministro de Pakistano, kaj la eksterlanda politiko de Ali Ĥan flankiĝis al Usono kaj al Okcidento, kvankam ĝi estis determinata kiel parto de la Movado de Nealiancitaj Landoj. Fronte al internaj politikaj problemoj, lia registaro survivis klopodon de puĉo fare de naciistoj, socialistoj kaj komunistoj apogitaj de segmentoj de la armeo. Tamen lia influo kreskiĝis plie post la morto de Muhammad Ali Jinnah, kaj li estis respondeca de la promulgado de la Rezolucio pri Celoj. En 1951, dum politika kunveno en Raŭalpindi, Ali Ĥan estis murdita de dungita atencanto, nome Said Akbar.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tributes paid to Liaquat Ali Khan on his death anniversary". The News International. 18a de Oktobro 2020. Alirita la 3an de Decembro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kazmi, Muhammad Raza. (1997) Liaquat Ali Khan and the freedom movement. Lahore: Pakistan Study Centre.
  • Wolpert, Stanley. (2005) Dear Mr. Jinnah': Selected Correspondence and Speeches of Liaquat Ali Khan, 1937 – 1947. Unuiĝinta Reĝlando: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-597709-7.
  • Hay, Stephen. (1988) Sources of Indian Tradition: Modern India and Pakistan. United States: Columbia University Press. ISBN 0-231-06415-2.
  • Jone, Owen Bennett. (2002) Pakistan: An eye of storm. Yale University, U.S.: Yale University Press. ISBN 978-0-300-09760-3.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]