Lichtburg (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Domo de kinejo Lichtburg

Lichtburg estas historia kinejo en la urbocentro de Essen. Per nun 1250 sidlokoj ĝi havas la plej grandan kinejoĉambregon en Germanujo. La domo origina el la jaro 1928 staras ekde 1998 sub monumentprotektado. En la kelo troviĝas ekde la lasta alikonstruo en 2003 dua kinejoĉambrego pli malgranda kun 150 sidlokoj, nomata laŭ la barata filmaktoro Sabu.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Gazeta anonco de Schauburg en 1913

Jam en 1896 gazetoj en Essen anoncis unuajn movatajn bildojn en migrokinejoj kun parte dubinda famo. En 1909 la posedanto de la Alfredus-Domo ĉe Frohnhauser Straße malfermis la Germania-Teatrejon kun 488 sidlokoj.[1] Ĝi fermiĝis printempon de 1932 kaj estis remalfermata la 27-an de aŭgusto samjare kiel City.[2] En 1913 ĉe Viehofer Tor malfermiĝis kun 2000 faldoseĝaj sidlokoj la kinejo Schauburg, tiam la plej granda kinejo de Germanujo. Schauburg mem sin nomis Koloso de la Kinematografio. Ĝis 1914 en Essen ekzistis 20 kinejoj. En 1924 la urbo Essen dekretis planon por la alikonstruado inter alie de la areo proksime de la centra Burg-Placo. Por tio oni planis novan kinejon, regantan la placon, laŭ stilo de la nova objektivismo.

Starigo kaj malfermado[redakti | redakti fonton]

La societo Burgplatz-Bau AG, konsistanta el urbadministra kaj privataj investantoj, celis grandurbecan arĥitekturon laŭ unueca stilo. Tiucele la urba konstruokonsilisto Ernst Bode (1878–1944) planis la kinejon kiel konstruaĵo kaj la arĥitekturejo Heydkamp und Bucerius el Essen laŭ originaj planoj de arĥitekto Lothar Kaminski la internan konstruon[3][4] kun kupolo de 20-metra diametro, la tiam plej granda en germana teatroĉambrego.

La nova kinejo malfermiĝis kiel Lichtburg la 18-an de oktobro 1928 kaj havis proksimume 2000 remburitajn faldoseĝojn kun elektra sidosciigilo. Se spektanto eksidis, fermita elektra kontakto sciigis al la kasistino ĉe la giĉeto, ke la loko estas okupita. Je la inaŭgurado eksonis unuafoje kinorgeno de Wurlitzer, kiu kostis 150.000 regnajn markojn kaj estis la plej granda, kiu ĝis tiam estis instalita en kinejo eŭropa. Ĝi povis imiti trafikbruon kaj tondron. La 30-kapa orkestro de Lichtburg, kies muzikistoj parte estis pruntita de la kolonja filharmonio, ludis Orphée aŭ enfers de Jacques Offenbach. Pli malfrue ĝi akompanis silentfilmojn. Post prezentado de la baletotrupo el la pariza varietea teatrejo Folies Bergère malfermiĝis la kurteno por la ĉefa filmo Marquis d’Eon, der Spion der Pompadour.[5]

Proksimume jaron post la inaŭgurado la sonfilmo atingis kinejon Lichtburg. Tiutempe tamen ankaŭ anonciĝis la unua krizo por Lichtburg, ĉar la homoj dum la granda depresio preskaŭ ne plu elspezis monon por kinejoj.

Senproprigo[redakti | redakti fonton]

Proksimume 1934, la nuna Kettwig-a Strato nomiĝis dum la nazia epoko Adolf-Hitler-Strato
Memortabulo ĉe Lichtburg

Dum la faŝisma epoko la nazioj misuzis la Lichtburg por propagandaj celoj. Ekzemple tie ĉi oni prezentis la Deutsche Wochenschau. Ĝi ofte montris filman materialon el Essen – ekzemple ĉiam, kiam Adolf Hitler vizitis la gisŝtalfabriko de Krupp – ĉar Essen estis por la nazioj grava industria kaj armada loko. Pro tio Lichtburg ankaŭ prezentas fruan ekzemplon por la prirabo de juda posedaĵo, kion la nazioj nomis „arjigo“.

En 1933/1934 la NSDAP-goviestro de Essen, Josef Terboven, devigis la la judan tenanton, berlina eldonisto, entreprenisto kaj kunfondinto de la germana kinofilma publikado Karl Wolffsohn per forta ĉantaĝa premo al la forvendo de la kinejo por prezo treege sub ĝia valoro al la Universum Film AG (UFA): Wolffsohn ricevis nur dekonon de la reala valoro. En 1939 li fuĝis kun sia familio al Palestino, por reveni proksimume 1949. La finon de la juĝproceso pro rekompenco Wolffsohn ne plu travivis. Per la prezentado de la filmo Jud Süß en 1940 ankaŭ Lichtburg filme subtenis la kontraŭjudan politikon de la nazioj.

Ekde 2006 memortabulo ĉe Lichtburg memoras pri Karl Wolffsohn. Ĝi estis senvualigata je ĉeesto de lia nepo, historiisto Michael Wolffsohn. Li prezidas la berlinan fondaĵon Lichtburg, kiu inter alie engaĝiĝas per germana-turka-juda kulturdomo.

Ruiniĝo kaj rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito aliancanaj bombatakoj sur Essen en 1943 preskaŭ plene ruinigis la kinejon Lichtburg. Essen estis pro sia armindustrio ĉefa atakcelo de la Aliancanoj. La prezentejo preskaŭ plene elbrulis, tamen la fasado restis konserviĝinta.

Preskaŭ du jarojn post militfino la urbo serĉis per gazetanonco novajn tenontojn. Heinrich Jaeck kaj Erich Menz, kiuj jam antaŭ la milito estis tenantan plurajn kinejojn en Essen, ricevis la komision mastrumi kinejon Lichtburg kiel unuarangan pinta teatrejon. La prezentejo estis rekonstruata en la jaroj 1948 ĝis 1950 laŭ stilo de la fruaj 1950-aj jaroj. La 23-an de marto 1950 okazis la remalfermado per parolado de la tiama ĉefurbestro Hans Toussaint. Je tio Willi Forst mem aperis al sia filmo Wiener Mädeln en la kinejo nun proponan 1700 sidlokojn.

Kinejoj por unuaj prezentadoj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento Lichtburg validis kiel la plej grava kinejo por unuaj prezentadojn en Germanujo. Ĝi profitis el bonaj kontaktoj de tenanto Erich Menz al filmproduktistoj kaj disdonistoj. Romy Schneider venis en 1955 al la unua prezentado de la filmo Die Deutschmeister. Ĉar Germanujo post la venko de la piedpilka mondpokalo 1954 denove ekspiris, ankaŭ multaj el la sukcesaj piedpilkistoj je tio gastis, inter ili el Essen Helmut Rahn. En 1957 Romy Schneider denove venis al unua prezentado de la amkomedio Monpti al Lichtburg. Al aliaj unuaj prezentadoj alvenis ekzemmple Zarah Leander, Jean Marais, Heinz Rühmann, Sonja Ziemann, Curd Jürgens, Hans Albers, Heinz Erhardt, Maria Schell, Hans Moser, Dieter Borsche, Ruth Leuwerik, Pierre Brice, Lex Barker, Buster Keaton kaj Gary Cooper. Kiam oni uzis la ĉambregon de Lichtburg kiel eventejo, koncertis muzikistoj kiel Louis Armstrong kun Velma Middleton (1952), Count BasieJuliette Greco.

En 1963 Ilse Menz transprenis la estradon de Lichtburg. La apero de la televido en la 1960-aj jaroj ankaŭ al la germana kinoekonomio alportis malgajnojn kaj ekigis kinejomortadon. Tiu ĉi kontinuis ankaŭ en la 1970-aj jaroj la unuaj prezentadoj plimaloftiĝis kaj la honorgastoj ŝanĝiĝis: anstataŭ holivudaj steluloj pli kaj pli venis eŭropaj aktoroj, ekzemple Bud Spencer kaj Terence Hill. La kaŭzo estis la malbona ekonmia stato de la Ruhr-Regiono, en kiu la senlaboreco alte kreskis post fermado de la karbominejoj. Tial en Essen du trionoj el ĉiuj kinejoj malfermiĝis ene de 15 jaroj. Lichtburg tamen povis transvivi pro sia grandeco, sia scenejo por spektakoj kaj teatraĵoj kaj sia centra situo ĝis en la 1980-aj jaroj.

Kinejara konkuranto kaj novigo[redakti | redakti fonton]

Portalo

En 1991 malfermiĝis ankaŭ en la urbocentro la kinejaro Cinemaxx Essen. Tuj post ĝia komenciĝo la spektantonombroj de ĉiuj tradiciaj kinejoj validaj kiel teĥnike malnoviĝintaj masive reduktiĝis. Escepte Lichtburg ĉiuj devis fermi post mallonga tempo. Nur la filmartaj kinejoj restis plejparte netuŝataj pro sia alia celpubliko.

Ekde meze de la 1990-aj jaroj ankaŭ Lichtburg refoje estis minacata de malfermo. La domo, en kiu troviĝas Lichtburg befindet, krom tio estis riparenda. En 1994 partoj de la politiko kaj administrado de Essen planis alikonstruon de la domo meze en la centro, lokanta ĉe la piedira zono, al subtegmenta bazaro samkiel la vendon de la urba nemoveblaĵo por etasanigo. Pli malfrue ankaŭ oni planis spektakloteatrejon.

En 1998 Essener Filmkunsttheater GmbH, kies aferkdirektistino estas Marianne Menze, transprenis la kinejon, kiun ĝi tenas ĝis nun. Ĝi povis akiri helpon kaj subtenon de la kulturkonsilantaro de la urbo Essen samkiel de politikistoj, artistoj kaj reprezentantoj de la amaskomunikejoj, kiuj pledis por Lichtburg kiel kinejo, inter ili Wim Wenders kaj Gerhard Schröder. Finfine en la jaro 2000 okazis unuanima decido konservi Lichtburg kiel kinejon. Post la decido, loki la popolaltlernejon en la oriento lime kun la domo de Lichtburg, troviĝis investantoj, per kies helpo la projekto finfine realiĝis. En unu jaro la arĥitekturo estis plene rekonstruata laŭ ĝia stilo en la 1950-aj jaroj. Al tio apartenis la fasado same kiel la historia kinoĉambrego, la akceptejo, la filmdrinkejo (pli malfrue nomata teoĉambro), oficejoj, gastejoj kaj la nova alkonstruaĵo de la popolaltlernejo, ekestanta laŭ plano de arĥitektoj Hartmut Miksch kaj Wolfgang Rücker. Post riparado ekde marto de 2002 Lichtburg estis remalfermata la 16-an de marto 2003 per la unua prezentado en Germanujo de la filmo Das Wunder von Bern. La teatrejo Atelier el la 1970-aj jaroj cedis al la nuna Blua Salono.

Je la 85-jara ekzisto la 18-an de oktobro 2013 okazis Gala, je kio gastis Caroline Link kun la ĉefaktoroj Ulrich Tukur kaj Samuel Schneider venis al la unua prezentado de sia filmo Exit Marrakech en Germanujo. Interl la ĉeestaj gratulantoj estis aliaj eminentuloj kiel Sönke Wortmann kaj Hannelore Kraft.[6]

Nuna kinejo[redakti | redakti fonton]

Lichtburg disponas nun pri ekrano granda je 150 kvadrataj metroj kaj rulvolvebla, ekipata per moderna projekcioteĥniko, malantaŭ kiu troviĝas scenejo, tiel ke la ĉambrego, kiu proponas sidlokojn por 1250 spektantoj, ankaŭ estas uzebla por teatraj kaj kabaretaj prezentadoj samkiel por prezentlegadoj kaj koncertoj. La sonsistemo taŭgas Dolby Digital kaj DTS. En la dua kinoĉambrego Sabu alvenas pluaj 150 sidlokoj.

Lichtburg nun denove estas prezentejo de multaj unuaj prezentadoj de filmoj aparte de germanaj filmfaristoj. Ĝi ne estas filmarta kinejo; pro sia grandeco ĝi montras amasgustajn filmojn usonajn kaj eŭropajn. Prezentataj estas ankaŭ specialaj programoj. Inter alie la iama kanceliero Gerhard Schröder paroladis en 2006 sur la kinoscenejo pri sia biografio Entscheidungen. Mein Leben in der Politik. Samjare Hape Kerkeling prezentis tie ĉi sian programon Wieder auf Tour.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Wilmer (eldoninto): Karl Wolffsohn und die Lichtburg. Die Geschichte einer Arisierung. Klartext Verlag, Essen 2006, ISBN 3-89861-536-7
  • Christoph Wilmer, Dorothea Bessen, Paul Hofmann, Martina Kroll (Red.): 70 Jahre Lichtburg Essen 1928-1998. Essener Filmkunsttheater GmbH, Essen 1998, ISBN 3-924379-49-1
  • Christoph Wilmer, Dorothea Bessen, Martina Kroll, Marianne Menze (redaktisto): 75 Jahre Lichtburg Essen 1928-2003, Chronik Teil II.
  • Televida dokumentaĵo: Wie die Traumfabrik ins Revier kam; en la serio "Doku am Freitag"; de Carsten Günther, Redaktado: Susanne Spröer; WDR; unua elsendo: 30-an de aprilo 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stadt Essen: 15869, Hausakten Frohnhauser Straße 19–21, volumo 1 (1867–1928), propono por permeso de enkonstruo de kinematografo, p. 216
  2. Essener Volkszeitung de la 27-a de aŭgusto 1932
  3. Die Lichtburg eröffnet. En: Essener Volkszeitung de la 19-a de oktobro 1928; Visionen in Stein
  4. Zur Neugestaltung des Burgplatzes. En: Essener Volkszeitung de la 12-a de julio 1924
  5. Spiegel online: Historische Filmtheater, Die Kinosaurier – 14-an de oktobro 2008
  6. Raporto de la reta eldono de WAZ

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4547222222227.0130555555556