Lielvārde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lielvārde (ekde 1931)
germane Lennewarden, Rembate (post 1583 ĝis 1931, vidu sube), germane Ringmundshof (vidu sube)
Urbo
Kastelruinoj.
Blazono
Oficiala nomo: Lielvārde
Lando Latvio Latvio
Municipo Ogre
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Daŭgavo
Koordinatoj 56° 43′ 23″ N 24° 48′ 21″ O / 56.72306 °N, 24.80583 °O / 56.72306; 24.80583 (mapo)
Areo 9,9 km² (990 ha)
Loĝantaro 5 907 (29.01.2021)
Denseco 596,67 loĝ./km²
Urborajtoj 1992
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5070
Vikimedia Komunejo: Lielvārde
Retpaĝo: lielvārde.lv

Lielvārde - latve ekde 1931, vidu sube, germane Lennewarden ekde 1201 - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ogre kaj situas en suda parto de la distrikto, sur la dekstra bordo de rivero Daŭgavo. La urbo estas konata en Latvio kiel loko, menciita en folkloro, kaj kun la proksima armea flughaveno (5 km norde). La distancoj al la plej gravaj centroj estas 18 km de Ogre kaj 54 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kasteltumulo Dievukalns en Lielvārde de la 1-a jarmilo a.K al 7-8 p.K jarcento estis loĝata de baltoj triboj. De la 9-a ĝis la 12-a jarcento, la lando estis parto de la Daūgava livonaj teroj. La nomo kiel Lennewarden unue estis menciita en skribaĵoj en 1201 en la kroniko de Henriko, kiam la germanlingva Livonia Frataro konkeris baltan burgon tie kaj en 1229 konstruiĝis kavalira burgo Lennewarden.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola-litova Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola kaj sveda rego. La kastelo estis detruita dum la Livonia Milito (1558–1583) kadre de la Nordiaj Militoj kaj ne estis reestigita, Lielvārde iĝis grandbieno sen granda setlejo proksime. En 1772, pro la disdivido de Pollando-Litovio, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio.

En 1861 sur la linio Rigo-Moskvo estis konstruita la fervoja stacio Rembate, ĉirkaŭ kiu komencis disvolviĝi la moderna setlejo. En 1931, la urbo estis renomita Lielvārde, sed Rembate (germane Ringmundshof) restis la nomo de apuda kampara loĝloko kaj komunumo. En 1949, al Lielvārde estis koncedita la statuso de laborista vilaĝo (de 1961 - urbovilaĝo).[2] Post la restarigo de la sendependeco de Latvio, al Lielvārde estis koncedita urborajtoj la 5-an de marto 1992.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en sudorienta parto de Meza Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[3]

Averaĝa temperaturo estas -6°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La aŭtovojo E22/A6 (Rigo-Daugavpils) kaj la fervoja linio Rigo-Moskvo pasas tra la urbo. Lokaj vojoj estas V971 (Lielvārde-Rozītes) kaj V969 (Lielvārde-Ogresgals). En la urbo ne ekzistas ponto super la Daŭgavo sude, la plej proksima estas en Ķegums (5 km).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 5 854 personoj sur areo de 9,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 594 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1935 709
1967 3600
2000 6418
2021 5896

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 6418 5225 (81%) 722 (11%) 173 (3%) 101 (2%) 74 (1%) 40 (1%) 83 (1%)
2021 5896 5132 (87%) 436 (7%) 93 (2%) 50 (1%) 57 (1%) 28 (0%) 100 (2%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelruinoj.
  • Urboparko kun skulptaĵoj.
  • Loka muzeo de Andrejs Pumpurs.
  • Kasteltumulo Dievukalns.
  • Latva ligna kastela rekonstruo.
  • Ekzotika birda ĝardeno.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 351.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]