Limpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limpio
municipo de Paragvajo
Administrado
Poŝtkodo 2020
Demografio
Loĝantaro 140 991  (2018) [+]
Loĝdenso 1 330 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 10′ S, 57° 30′ U (mapo)-25.168333333333-57.494166666667Koordinatoj: 25° 10′ S, 57° 30′ U (mapo) [+]
Alto 87 m [+]
Areo 106 km² (10 600 ha) [+]
Limpio (Paragvajo)
Limpio (Paragvajo)
DEC
Limpio
Limpio
Situo de Limpio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limpio [+]
vdr

Limpio estas urbego en Paragvajo. Ĝi apartenas al urbaro de Asunciono. Ĝia sankta patrono estas Sankta Jozefo.

Municipa domo de Limpio
Vojo en Limpio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limpio situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la lando. Paragvajo (rivero) preterfluas la urbon. Luque (Paragvajo) troviĝas 10, Asunciono 16, San Lorenzo (Paragvajo) 17, Capiatá kaj Lambaré po 22, Concepción (Paragvajo) 198, Pilar (Paragvajo) 206 km.

Haveno rivera de Limpio

Historio[redakti | redakti fonton]

Limpio estis fondita en 1785 fare de monaĥo. Longe ĝi estis nomita ’’’San José de los Campos Limpios de Tapúa’’’, sed la nomo poste estis mallongigita al Limpio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Limpio havas pli ol 20 firmaojn. En la urbego la metiistoj produktas ĉapelojn, korbojn, saketojn kaj similajn el palmofolioj. Tio estas la ĉefa okupiĝo. Agrikulturo (legomoj, fruktoj) kaj bestobredado pri brutoj estas grave en la apudaĵo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Limpio havas aŭtovojon nro 3. La grandurbo havas ankaŭ havenon nomitan "Piquete Cué", kiu pli frue ebligis komercajn agadojn por la lokaj industrioj.

Kirko Sankta Jozefo en Limpio

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Limpio tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) po 1323 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-28 °C, la varmo kulminas en januaro kaj decembro kun foje eĉ pli ol 40 °C, malkulminas en junio kaj julio, sed ĝis tiam ĝi neniam falis sub frostopunkto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • malnova kirko Sankta Jozefo
  • Naturrezervejo San Francisco-koridoro, 15 kilometrojn longa kaj 6 kilometrojn larĝa

Fontoj[redakti | redakti fonton]