Lingvoj de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dulingva ŝildo en Montrealo (Kebekio)

Multaj lingvoj estas uzataj en Kanado. Laŭ la censo de 2016, la angla kaj la franca estas la gepatraj lingvoj de 56,0% kaj 21,4% de kanadanoj.[1] Entute 86.2% de kanadanoj havas efikan scipovon de la angla kaj 29,8% havas efikan scipovon de la franca.[2] Laŭ la Leĝo pri Oficialaj Lingvoj de 1969, kaj la angla kaj la franca havas oficialan federan statuson en Kanado, por ĉiuj registaraj servoj, inkluzive la kortumojn kaj ĉiujn federajn leĝojn estas enleĝigitaj dulingve. Nov-Brunsviko estas la sola kanada provinco kiu havas kaj la anglan kaj la francan kiel ĝiajn oficialajn lingvojn. La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca,[3] kvankam, en tiu provinco, la konstitucio postulas ke ĉiuj leĝoj estu enleĝigitaj en kaj la franca kaj la angla, kaj kortumaj procedoj povas okazi en iu el tiuj lingvoj. Similaj konstituciaj protektoj estas en Manitobo, kie la angla estas la oficiala lingvo.

La Oficiala Lingva Komisionestro de Kanado (la federa registara oficialulo ŝarĝita kun la kontrolado de la du lingvoj) asertis, "same kiel raso estas grava al la usona sperto kaj klaso estas grava al la brita sperto, mi kredas, ke lingvo estas grava al la kanada sperto."[4] Por pli precize kontroli la du oficialajn lingvojn, la censo de Kanado kolektas lingvanajn priskribaĵojn ne listigitajn en la censoj de la plejparto de aliaj landoj, inkluzive hejman lingvon, gepatran lingvon, unuan oficialan lingvon, kaj lingvon de laboro.

La lingva diverseco de Kanado etendiĝas preter la du oficialaj lingvoj. "En Kanado, 4,7 milionoj da homoj (14,2% de la loĝantaro) raportis, ke ili parolas lingvon krom la angla aŭ la franca plej ofte ĉe la hejmo, kaj 1,9 milionoj da homoj (5,8%) raportis, ke ili parolas tiun lingvon ofte kiel duan lingvon (krom sia ĉefa hejma lingvo, la angla aŭ la franca). Entute, 20,0% de la loĝantaro de Kanado raportis, ke ili parolas lingvon krom la anglan aŭ la francan ĉe sia hejmo. Por proksimume 6,4 milionoj da homoj, la alia lingvo estis enmigrinta lingvo, parolata plej ofte aŭ ĉe la hejmo, sole aŭ kune kun la angla aŭ la franca, sed por pli ol 213000 homoj, la alia lingvo estis indiĝena lingvo. Fine, la nombro da homoj kiuj raportas gestlingvon kiel la lingvon parolatan ĉe la hejmo estis preskaŭ 25 000 homoj (15 000 plej ofte kaj 9 800 ofte).

Kanado estas enhavas multajn indiĝenajn lingvojn. Entute, ĉi tiuj estas parolata de malpli ol unu procento de la loĝantaro. Proksimume 0,6% de kanadanoj (aŭ 200 725 homoj) raportas indiĝenan lingvon kiel sian gepatran lingvon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jen la loĝantaro de ĉiu provinco kaj teritorio laŭ gepatra lingvo, kiel raportita en la censo de Kanado de 2016.[5]

Provinco/teritorio Tuta loĝantaro Angla % Franca % Aliaj lingvoj % Oficialaj lingvoj
Ontario 13 312 870 9 255 660 69,52% 568 345 4,27% 3 865 780 29,04% Angla[6]
Kebekio 8 066 555 718 985 8,91% 6 377 080 79,06% 1 173 345 14,54% Franca[7]
Brita Kolumbio 4 598 415 3 271 425 71,14% 71 705 1,56% 1 360 815 29,59% Angla (laŭfakte)
Alberto 4 026 650 3 080 865 76,51% 86 705 2,15% 952 790 23,66% Angla
Manitobo 1 261 615 931 410 73,83% 46 055 3,65% 316 120 25,06% Angla
Saskatĉevano 108 340 910 865 84,09% 17 735 1,64% 173 475 16,01% Angla
Nov-Skotio 912 300 838 055 91,86% 33 345 3,66% 49 165 5,39% Angla (laŭfakte)
Nov-Brunsviko 736 280 481 690 65,42% 238 865 32,44% 25 165 3,42% Angla, Franca
Novlando kaj Labradoro 515 680 501 350 97,22% 3 020 0,59% 13 035 2,53% Angla (laŭfakte)
Insulo Princo Eduardo 141 020 128 975 91,46% 5 395 3,83% 7 670 5,44% Angla (laŭfakte)
Nordokcidentaj Teritorioj 41 380 32 545 78,65% 1 365 3,30% 8 295 20,05% Chipewyan, Kria, Angla, Franca, Gwich’in, Inuinaktuno, Inuktituto, Inuvialuktun, Norda Slaveja, Suda Slaveja, Tłįchǫ[8]
Jukonio 35 555 29 765 83,72% 1 815 5,10% 4 665 13,12% Angla, Franca
Nunavuto 35 695 11 745 32,90% 640 1,79% 24 050 67,38% Inuitaj lingvoj (Inuktituto, Inuinaktuno), Angla, Franca[9]
Kanado 34 767 255 20 193 340 58,08% 7 452 075 21,43% 7 974 375 22,94% Angla, Franca

Indiĝenaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kanado havas 12 indiĝenajn lingvajn grupojn, kun pli ol 65 distingeblaj lingvoj kaj dialektoj, inkluzive multaj gestlingvoj.[10] Preskaŭ ĉiuj indiĝenaj lingvoj en Kanado estas taksitaj endanĝerigitaj, escepte de Inuktituto, Inuinaktuno, kaj la kriaj variaĵoj Naskapi, Atikamekw, Orienta Kria, kaj Ebenaĵa Kria.[11]

Du el la teritorioj de Kanado donas oficialan statuson al indiĝenaj lingvoj. En Nunavuto, Inuktituto kaj Inuinnaqtun, kune nomata la inuita lingvo, estas oficialaj lingvoj apud la naciaj lingvoj de la angla kaj la franca, kaj Inuktituto estas ofta ila lingvo en la teritoria registaro.[12][13] En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Leĝo pri Oficialaj Lingvoj deklaras, ke estas dek unu malsamaj lingvoj: ĉipevajana, kria, angla, franca, gviĉina, inuinaktuna, inuktituta, inuvialuktuna, norda slaveja, suda slaveja, kaj Tłįchǫ (dogriba).[14] Krom la angla kaj la franca, ĉi tiuj lingvoj ne estas ilaj en registaro; oficiala statuso rajtigas civitanojn ricevi servojn en ili je peto kaj trakti la registaron per ili.[15]

Route de la Baie James4.JPG

Laŭ la censo de 2016, malpli ol unu procento de kanadanoj (213 225) raportis indiĝenan lingvon kiel sia gepatra lingvo, kaj malpli ol unu procento de kanadanoj (137 515) raportis indiĝenan lingvon kiel la lingvon parolatan plej ofte ĉe la hejmo.[16] La plejparto da kanadaj indiĝenaj lingvoj estas endanĝerigitaj kaj la nombro de iliaj nunaj parolantaj estas ofte malalta, sed la nombro da parolantoj kreskas eĉ pli ol la nombro kun indiĝena gepatra lingvo, indikante ke multaj homoj daŭras lerni la lingvojn eĉ se ili ne lernis ĝin denaske.[17]

Glottolog 4.3 (2020) kalkulis 11 sendependan indiĝenajn lingvofamiliojn kaj/aŭ izolaĵojn en Kanado.[18]

  1. Algic
  2. Athabaskan-Eyak-Tlingit
  3. Beothuk
  4. Eskim-Aleuta
  5. Ĥajda
  6. Irokeza
  7. Kutenai
  8. Saliŝa
  9. Hoka-Siua
  10. Tsimshian
  11. Wakashan

La nombro de parolantoj de indiĝenaj lingvoj en Kanado:[19]

Indiĝenaj lingvoj No. de parolantoj Gepatra lingvo Hejma lingvo
Kria 99 950 78 855 47 190
Inuktituta 35 690 32 010 25 290
Aniŝinabeka 32 460 11 115 11 115
Montagnais-Naskapi (Inua) 11 815 10 970 9 720
Dene Suline 11 130 9 750 7 490
Oji-Cree (Anishinini) 12 605 8 480 8 480
Mi'kmaq (Mikmaka) 8 750 7 365 3 985
Siuaj lingvoj (Dakota/Siua) 6 495 5 585 3 780
Atikamekw 5 645 5 245 4 745
Nigrapieda 4 915 3 085 3 085
Tłįchǫ aŭ Dogriba 2 645 2 015 1 110
Algonkena 2 685 1 920 385
Carrier 2 495 1 560 605
Gitksan 1 575 1 175 320
Chilcotin 1 400 1 070 435
Norda Slaveja (Leporo) 1 235 650 650
Suda Slaveja 2 315 600 600
Malesita 790 535 140
Ĉipevajana 770 525 125
Inuinaktuna 580 370 70
Gviĉina (Loucheaux) 570 355 25
Mohoka 615 290 20
Shuswap 1 650 250 250
Nisga' 1 090 250 250
Tlingita 175 0 0
Atgangmuurngniq 47[20] Ne sciita Ne sciita

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Language Highlight Tables, 2016 Census - Mother tongue by age (Total), % distribution (2016) for the population excluding institutional residents of Canada, provinces and territories, 2016 Census – 100% Data (2017-08-02). Alirita 2019-12-18.
  2. . Language Highlight Tables, 2016 Census - Knowledge of official languages by age (Total), % distribution (2016) for the population excluding institutional residents of Canada, provinces and territories, 2016 Census – 100% Data (2017-08-02). Alirita 2019-12-18.
  3. Office Québécois de la langue française Status of the French language. Government of Quebec. Alirita November 10, 2010.
  4. Oficiala Lingva Komisionestro Graham Fraser estas citita en The Hill Times, 31an de aŭgusto 2009, p. 14.
  5. Mother tongue by age (Total), 2016 counts for the population excluding institutional residents of Canada, provinces and territories, 2016 Census (2an de aŭgusto 2017). Alirita 25an de majo, 2021.
  6. Government of Ontario, “About Ontario” (7a de marto 2019).
  7. Office Québécois de la langue française Status of the French language. Government of Quebec. Alirita November 10, 2010.
  8. Official Languages. Government of the Northwest Territories. Alirita 19an de julio 2014.
  9. Consolidation of (S.Nu. 2008, c,10) (NIF) Official Languages Act[rompita ligilo] and Consolidation of Inuit Language Protection Act[rompita ligilo]
  10. Aboriginal languages. Statistics Canada. Alirita 2009-10-05.
  11. Ethnologue: Languages of the World (angle). Alirita 2021-10-14.
  12. What are the Official Languages of Nunavut. Office of the Languages Commissioner of Nunavut. Arkivita el la originalo je 2017-08-08. Alirita 2017-08-14.
  13. Official Languages Act, SNu 2008, c 10. Alirita 18an de majo 2020.
  14. Official Languages. Government of the Northwest Territories. Alirita 19an de julio 2014.
  15. Gordon, Raymond G Jr. (2005). Ethnologue: Languages of the world (Web Version online by SIL International, formerly known as the Summer Institute of Linguistics) (15 ed.). Dallas, TX: SIL International. ISBN 1-55671-159-X. Alirita 2009-11-16. Ekde 2015 oni estas petinta agnoskon de ĉiuj indiĝenaj lingvoj en Kanado.
  16. Aboriginal mother tongue, Aboriginal language spoken most often at home and Other Aboriginal language(s) spoken regularly at home for the population excluding institutional residents of Canada, provinces and territories, 2016 Census. Alirita July 22, 2021.
  17. . Census in Brief: The Aboriginal languages of First Nations people, Métis and Inuit (2017-10-25). Alirita 2021-10-14.
  18. Harald Hammarström, Robert Forkel, Martin Haspelmath & Sebastian Bank, eds., Glottolog, ver. 4.3 (Jena: Max Planck Institute for the Science of Human History, 2020).
  19. Statistics Canada, 2006 Census Profile of Federal Electoral Districts (2003 Representation Order): Language, Mobility and Migration and Immigration and Citizenship Ottawa, 2007, pp. 2, 6, 10.
  20. Inuit Sign Language: a contribution to sign language typology”, Universiteit van Amsterdam. Alirita 1an de aŭgusto 2015..  Arkivigite je 2015-09-19 per la retarkivo Wayback Machine