Saltu al enhavo

Ludoviko la 9-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 9-a de Francio
1214 – 1270

Ludoviko la 9-a, fare de El Greco
Reĝo de Francio
Reĝado 1226 - 1270
Antaŭulo Ludoviko la 8-a
Posteulo Filipo la 3-a
Patro Ludoviko la 8-a
Patrino Blanka de Kastilio
Edzinoj *Margareta de Provenco

Ludoviko la 9-a de Francio, pli ofte kromnomita Sankta Ludoviko (france Louis IX.Saint Louis; n. la 25-an de aprilo 1214 en Poissy; m. la 25-an de aŭgusto 1270 en Tunizo) estis de 1226 ĝis 1270 reĝo de Francio. Li estis la kvara filo de la reĝo Ludoviko la 8-a la Leono, kaj ties edzino Blanka de Kastilio, kaj estis la pli aĝa frato de la grafo Karolo de Anĵuo.

La 13-a jarcenton oni nomas laŭ li le siècle d'or de Saint-Louis, "la ora jarcento de Sankta Ludoviko". Francio dum lia reĝado atingis kaj ekonomian kaj politikan kulminon; Ludoviko regis la plej grandan armeon kaj la plej grandan reĝlandon de Eŭropo, Francio estis centro de arto kaj scienco, i.a. pro la Sorbonne. Pro la alta prestiĝo de Ludoviko liaj samtempanoj alvokis lin por arbitracii konfliktojn en la tuta Eŭropo – li estis konsiderita, ĉefe post la morto de la imperiestro Frederiko la 2-a, kiel primus inter pares (= proks. "unua inter samranguloj").

Ludoviko gvidis du krucmilitojn:

En 1297 Ludoviko estis sanktuligita de papo Bonifaco la 8-a; lia nomtago estas la 25-a de aŭgusto.

Vidu ankaŭ


Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte