Lutz Seiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutz Seiler
Persona informo
Lutz Seiler
Naskiĝo 8-an de junio 1963 (1963-06-08) (60-jaraĝa)
en Gera
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezioprozo vd
Aktiva en Stokholmo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lutz Seiler 2007 en Erlangen

Lutz Seiler (8an de junio 1963 en Gera) estas germana verkisto. Pro la publikigo de lia romano eldonita en septembro de 2014 nome Kruso li ricevis la premion Deutscher Buchpreis. Lutz Seiler loĝas en Michendorf-Wilhelmshorst kaj Stokholmo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lutz Seiler pasigis la junulajn jarojn en Eosta Turingio. Lia vilaĝo Culmitzsch en la jaro 1968-a forigitis pro ekspluatado urania farota de la entrepreno Wismut. Sekve la familio venis al Korbußen kaj finfine en modernan loĝdomon en Gera-Langenberg. Tie ĉi li frekventis la Politeknikan superan lernejon (POS) Bruno Kühn.[1] En Gera li finis la metian trejniĝon en la konstruado kun abiturienta ekzameno. La soldatan servon li trapasis en Merseburg. Dum la armea tempo li ekintersiĝis pri literaturo kaj komencis skribadon.[2] Ĝis la malfino de la 1990-aj jaroj li studis historion kaj germanistikon ĉe la Universitato de Halle. En 1990 li iris Berlinon, kie li laboris kelkajn jarojn kiel kelnero. Inter 1993 kaj 1998 li estis kunfondinto kaj kuneldonanto de la literatura gazeto Moosbrand. Ekde 1997 li gvidas la literaturan programon en la Peter-Huchel-domo en Wilhelmshorst apud Potsdam. Inter 2004/2005 li profesoris gaste ĉe la Germana literaturinstituto en Leipzig. Li vivas kiel liberprofesiulo en Wilhelmshorst kaj Stokholmo. Ekde 2009 li estas la edzo de germanistino.

Ekde 2005 li membras ĉe PEN-centro Germanujo, ekde aprilo 2007 ĉe Akademio pri sciencoj kaj literaturo de Majenco.[3] kaj ekde 2010 ĉe la Bavaria akademio pri belaj artoj, ĉe la Saksia akademio de artoj kaj ĉe la berlina Akademie der Künste En 2011 la Germana akademio pri lingvo kaj poetado bonvenigas lin membro nova. Seiler estis krome gasto ĉe Villa Aurora en Los-Anĝeleso kaj en la Germana akademio Villa Massimo en Romo. En 2015 transprenis li la hajdelbergan docentadon pri poetiko sub la moto Laubsäge und Scheinbrücke. Aus der Vorgeschichte des Schreibens.[4]

En 2007 Seiler honoritis pro la rakonto Turksib per la klagenfurta Ingeborg-Bachmann-premio. Lia antologio Die Zeitwaage proponitis en 2010 por la Lepsika librofoiro; tiun ĉi premion li ricevis almenaŭ en la jaro 2020-a por la romano Stern 111.[5]. Por la romano aperinta en septembro 2014 Kruso li ricevis la Germanan libropremion. Ĝi tradukitis en 22 lingvojn kaj taŭgigitis plurfoje por la teatro. La filmofirmao UFA eĉ filmigis ĝin.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Berührt – geführt. Gedichte, Chemnitz 1995.
  • Pech & Blende. Gedichte, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2000.
  • Heimaten (mit Anne Duden und Farhad Showghi), Göttingen 2001.
  • Hubertusweg. Drei Gedichte, Warmbronn 2001.
  • Vierzig Kilometer Nacht. Gedichte, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2003.
  • Sonntags dachte ich an Gott. Aufsätze, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2004.
  • Die Anrufung. Essay und vier Gedichte, Warmbronn 2005.
  • Turksib. Zwei Erzählungen, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2008.
  • Die Zeitwaage. Erzählungen, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2009. ISBN 978-3-518-42115-4
  • im felderlatein. Gedichte, Suhrkamp Verlag, Berlin 2010. ISBN 978-3-518-42169-7
  • Kruso. Roman, Suhrkamp Verlag, Berlin 2014. ISBN 978-3-518-42447-6
  • Stern 111, Berlin 2020

Notoj[redakti | redakti fonton]