Magelana pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Magelana sfenisko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magelana pingveno
Magelana pingveno
Magelana pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Spheniscus
Specio: S. magellanicus
Spheniscus magellanicus
(Forster, 1781)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Magelana pingveno (Spheniscus magellanicus) estas marbirdo el la familio de la pingvenoj (Spheniscidae). Ĝi kovas sur la marbordoj de Argentino, Ĉilio kaj la Falklandoj, kun iometa migrado al Brazilo kie ili estis foje vidataj tiom for norde kiom ĝis Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estas la plej nombra de la sfeniskedaj pingvenoj. Ties plej proksimaj parencoj estas la Sudafrika, la Humboldta kaj la Galapaga pingvenoj. Ili vivas ĉefe en la Magelana markolo en la malvarma klimato de suda Ĉilio kaj ĝi nomiĝas tiele laŭ la portugala maresploristo Fernão de Magalhães, kiu vidis la birdojn en 1520.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Magelana pingveno sur la marbordo de Argentino
Subnĝe ĉe la Zoologia ĝardeno de Berlino, Germanio

Magelanaj pingvenoj estas mezgrandaj pingvenoj, 61–76 cm altaj kaj pezaj de 2,7 kg ĝis 6,5 kg.[1][2] La maskloj estas pli grandaj ol la inoj, kaj la pezo de ambaŭ malkreskas dum la gepatroj nutras siajn idojn.

La plenkreskintoj havas nigrajn dorsojn kaj blankajn abdomenojn. Inter la kapo kaj la brusto estas du nigraj strioj, la suba en formo de renversita hufofero. La kapo estas nigra kun larĝa blanka limo kiu ampleksas de malantaŭ la okulo, ĉirkaŭ la nigra orelkovriloj kaj mentono, kaj kuniĝas ĉe la gorĝo. Idoj kaj junaj pingvenoj havas grizbluajn dorsojn, kaj velkitan grizbluon sur la brustoj. Magelanaj pingvenoj povas vivi ĝis 25 jarojn en naturo, aŭ pli ol 30 jaroj en kaptiteco.

Junaj pingvenoj ordinare havas kojnforman makulon sur siaj piedoj, kiu velkas laŭ aĝo. Antaŭ tiuj birdoj atingas la aĝon de ĉirkaŭ dek jaroj, iliaj piedoj kutime iĝis tute nigraj.

Simile al aliaj specioj de pingvenoj, la Magelana pingveno havas tre rigidajn flugilojn por "naĝoflugi" aŭ krozi sub akvo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Magelanaj pingvenoj manĝas en la akvo, predante sepiojn, kalmarojn, krilojn, kaj aliajn krustulojn, kaj ingestas marakvon samtempe. Iliaj salekskreciaj glandoj eligas la salon for de siaj korpoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Paro de pingvenoj kopulacie ĉe sia nestoloko en Punta Tombo
Plenkreskintoj kaj idoj apud tuneleto ĉe Kabo Virgenes, Patagonio, Argentino

Magelanaj pingvenoj naĝas en grandaj aroj dum la ĉasado. Kiam la reprodukta sezono komenciĝas, tiuj birdoj kunvenas en grandaj nestaj kolonioj ĉe la marbordoj de Argentino, suda Ĉilio, kaj la Falklandoj, kiuj havas densecon de po 20 nestoj por 100 kvadrataj metroj. Unu el la plej grandaj de tiuj kolonioj troviĝas ĉe Punta Tombo.[3] Nestojn konstruas ili sub arbustoj aŭ en tuneletoj. Du ovoj demetiĝas. Kovado daŭras 39-42 tagojn, tasko kiun la gepatroj dividas en 10–15-tagaj kovovicoj. La idoj estas prizorgataj de ambaŭ gepatroj dum 29 tagoj kaj estas manĝigataj ĉiun duan aŭ trian tagon. Kutime, la du idoj estas zorgataj ĝis plenaĝo, kvankam foje nur unu. Magelanaj pingvenoj pariĝas kun la sama partnero jaron post jaro. La masklo rekuperas sian tuneleton de la antaŭa jaro kaj atendas renkonton kun sia ino. La ino kapablas rekoni sian edzon nur per lia voĉo.

Statuso en naturo[redakti | redakti fonton]

Habitato
Magelanaj pingvenoj ĉe Patagonia marbordo.

Milionoj da tiuj pingvenoj ankoraŭ vivas sur la marbordoj de Argentino kaj Ĉilio, sed la specio estas klasita kiel minacata, ĉefe pro la vundebleco de grandaj nestaj kolonioj pro naftoverŝado, kio mortigas 20.000 plenkreskintojn kaj 22.000 idojn ĉiujare laŭ la marbordo de Argentino. Por helpi la lukton kontraŭ la naftoverŝado, reprezentantoj el tutmondaj bestoĝardenoj venis kaj adoptis idojn, kaj bredas ilin tie. La malkresko de fiŝaj nombroj, rezulto de klimata ŝanĝo, ankaŭ respondecas, kune kun predantoj (marleonoj kaj gigantaj petreloj) kiuj prenas la idojn.

Klimata ŝanĝo ŝanĝis ankaŭ la fiŝajn populaciojn, kaj tiele Magelanaj pingvenoj devas naĝi kromajn 40 km plie el la nesto por trovi fiŝojn. Dum la pingvenoj estas naĝe tiujn 80 km, ties partneroj sidas neste kaj malsategas. Kolonio kontrolita de la profesoro de la Universitato de Vaŝingtonio nome P. Dee Boersma, ĉirkaŭ 1,609 km sude de Bonaero, falis je pli ol 20 % dum la pasintaj 22 jaroj, lasante 200,000 reproduktajn parojn. Kelkaj pli junaj pingvenoj estas nune movante siajn reproduktajn koloniojn norde po esti pli proksime al fiŝoj, sed, ĉe kelkaj kazoj, tio metas ilin sur privataj, neprotektitaj teroj. Kiel rezulto de tiuj ŝanĝoj, kelkaj pingvenoj perdiĝas aŭ konfuziĝas.[4] Aktuale 12 el 17 pingvenaj specioj espertas rapidajn populaciajn malpliiĝojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC.co.uk
  2. Answers-.penguin[rompita ligilo]
  3. C. Michael Hogan (2008) Globaltwitcher.auderis.se Arkivigite je 2012-06-07 per la retarkivo Wayback Machine, Magellanic Penguin, ed. N. Stromberg]
  4. "Confused penguin strays 5,000km", BBC News, 11a de Majo 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]