Mairie d'Issy (pariza metrostacio)
Mairie d'Issy | ||||
---|---|---|---|---|
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Komunumo | Issy-les-Moulineaux | |||
Geografia situo | 48° 49′ 27″ N, 2° 16′ 24″ O (mapo)48.8241522.273434Koordinatoj: 48° 49′ 27″ N, 2° 16′ 24″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 4 194 027 (2011) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 24-a de marto 1934 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 2803 | |||
Metro-linio | ||||
Mairie d'Issy (esperante: Urbodomo de Issy) estas stacio sur la 12-a linio de la Metroo de Parizo situanta en Issy-les-Moulineaux.
La stacio
Depost ties malfermo en 1934 ĝi estas la suda finstacio, post la plilongigo de la originala « Nord-Sud » trans la stacio Porte de Versailles. La ŝanĝo de direkto de vagonaroj efektiviĝas per "manovra tirkesto".
Ĝi estis renovigita en originala stilo, kombino de blankaj bizelitaj kaheloj kaj de originala ceramiko, kun aranĝo en stilo Ouï-dire de la mezo de 1990-aj jaroj.
En 2011, 4 194 027 vojaĝantoj eniris en tiun stacion[1].
-
Alveno de MF 67 el Porte de la Chapelle, en marto 2007
-
Plena vido de stacio Mairie d'Issy, en septembro 2008
-
Vido de "manovra tirkesto" trans la stacio
Interkonektoj
- RATP 123 | 169 | 190 | 290 | 323 | TUVIM
- N13
Proksime
La metrostacio situas tute proksime al urbodomo de Issy-les-Moulineaux, al Franca muzeo de kartludo kaj al multnombraj vendejoj situantaj en avenuoj Victor-Cresson kaj République.
Referencoj
- ↑ Entrants annuels provenant de l'extérieur de la station (voie publique, correspondances bus, réseau SNCF, etc.), en retejo data.ratp.fr. Alirdato 29 oktobro 2013.