Majadahonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Granda Vojo" de Majadahonda

Majadahonda estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio) je 16 km nordokcidente de Pordo de la Suno en la ĉefurbo Madrido kun kiu ĝi limas. Komence ĝi dediĉiĝis al la agrikulturo kaj bestbredado. Dum la preno de Madrido en la Hispana Enlanda Milito ĝi estis scenejo de akraj bataloj. Nuntempe ĝi havas ĉ. 70.000 loĝantojn. Ĝia kreskado akceliĝis kiel en ĉiuj vilaĝoj kaj urboj de la metropolita areo de Madrido. La naskiĝo de Majadahonda ne estas tute klara sed oni supozas ke segoviaj paŝtistoj en la 13-a jarcento ekloĝis en la regiono kaj konstruis kelkajn dometojn.