Makinona lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makinona lanio
Makinona lanio
Makinona lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. mackinnoni'
Lanius mackinnoni
(Sharpe, 1891)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Makinona lanio (Lanius mackinnoni) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas specio kun neklaraj proksimaj parencoj; eble ĝi rilatas al la Kolumlanio, L. collaris. Okcidentaj populacioj ricevas la nomon de geografia raso zenkerianus (priskribita el Jaundo, en suda Kameruno), sed oni konsideras ĝin neseparebla el birdoj de iu ajn el la teritorio de la specio kaj pro tio ĝi estas konsiderata monotipa, tio estas sen agnoskitaj subspecioj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en nordokcidenta Angolo, Burundo, sudokcidenta Kameruno, suda Respubliko Kongo, norda Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Gabono, okcidenta Kenjo, sudorienta Niĝerio, okcidenta Ruando, norda Tanzanio kaj suda Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj savano. Ĝi ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas nigrajn bekon, maskon al la orelareo, flugilojn kaj longan voston kun blankaj eksteraj plumoj. La krono kaj nuko estas grizaj kaj super la nigra masko estas blanka superokula strio. En flugiloj estas blankaj flugilmakuloj, kutimaj ĉe lanioj. La dorso estas griza kun blankaj bordoj kaj blankeca pugo. La subaj partoj estas blankecaj.

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornojpikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]