Maksimiliano Kolbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Maksimiliano KOLBE
Martiro
Naskiĝis 7-a de januaro 1894, Zduńska Wola, Pollando
Mortis 14-a de aŭgusto 1941, Aŭŝvica koncentrejo, Pollando
Kultata de Romkatolika Eklezio
Beatigita 17-a de oktobro 1971
Enkanonigita 10-a de oktobro 1982
Sanktejo Maĵora Baziliko de la Senmakula Perantino de Gracio, Niepokalanów, Pollando
Festotago 14-a de aŭgusto
Atributoj rozario aŭ medaliono kun imago de Virga Maria en sia mano
Patrono de 20-a jarcento, elektraj laboristoj, ĵurnalistoj, prizonuloj politikaj, narkotismuloj

Sankta Maksmiliano Kolbe (naskiĝinta la 7-an de januaro 1894 en Zduńska Wola, mortinta la 18-an de aŭgusto 1941 en Aŭŝvico) estis pola romkatolika franciskana monaĥo, pastro, teologo kaj misiisto. En februaro de 1941 li estis arestita de gestapo kaj sendita en koncentrejon. Li pereis en Aŭŝvico, kiam li proponis sian vivon interŝanĝe por la vivo de unu patro de familio. La 17-an de oktobro 1971 papo Paŭlo la 6-a beatigis lin kaj la 10-an de oktobro 1982 Johano Paŭlo la 2-a proklamis lin kiel martiron. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista konsideras lin patrono de la katolikaj esperantistoj.

Infanaĝo

Li estis la dua filo de humila multenombra familio, kiu estis fidema al Nia Sinjorino de Częstochowa, al kies preĝejo ili prezentis siajn infanojn ĉiujare.

En 1906 en preĝejo al Sankta Mateo en Pabianice, laŭ lia rakonto, aperis antaŭ li Sankta Maria, tenanta en manoj du kronojn, la blankan kaj la ruĝan. Ŝi demandis lin kiun elektas komprenigante ke la ruĝa signifas martirecon kaj la blanka ĉastecon. Li prenis ambaŭ.

Misiista agado en Azio

En la jaroj 1931–1935 estis misiisto en Japanio, kie komencis eldoni japanan revuon "Rycerz Niepokalanej" (Kavaliro de Senmakula). Similajn misiejojn li fondis en Ĉinio kaj Barato. En 1936 revenis al Pollanden al Niepokalanów (proksime al Sochaczew), kiu iĝis la plej granda katolika monaĥejo en la mondo – septembre 1939 estis tie ĉ. 700 monaĥoj kaj kandidatoj.

En Japanio Maksimiliano Kolbe ekkonis radiofonion, instalitan en multaj lokoj de la lando. Post reveno al Pollando li decidis funkciigi similan radiostacion en Niepokalanów. En antaŭmilita Pollando mankis tia ebleco. Ne perdante esperon li iĝis amatora radiisto kun signo SP3RN (kiel Radio Niepokalanów). La radiostacio disaŭdigis en la jaroj 1937/1938, ampleksante preskaŭ la tutan Pollandon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj