Malesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malesio

Malesio estas biogeografia regiono kiu rajde sidas sur la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Fitogeografie Malesia Regiono estas parto de la Paleotropisa Regno (vidu : Flaŭra regno).

Priskribo

Unue Malesio estis identigita kiel Flaŭra provinco kiu inkluzivis Malajan duoninsulon, Indonezion, Filipinojn kaj Novgvineon. Malesio havas komunan tropikan plantaron kiu plejofte derivas de Azio sed ankaŭ kun multaj elementoj de la Antarkta flaŭro, inkluzive de multaj specioj el la sudaj pinacaj familioj podokarpacoj kaj araŭkariacoj. La flaŭra provinco kovras kvar diferencajn faŭnajn regionojn.

La okcidenta parto de Malesio, kiu inkluzivas Malajan duoninsulon kaj la insulojn de Sumatro, Javo, Balio, kaj Borneo, samhavas la grand-mamulajn faŭnon de Azio kaj estas konata kiel Sunda Lando. Tiuj insuloj troviĝas sur la azia relative malprofunda kontinentbreto, kaj estis ligitaj al Azio dum la glaciepokoj, kiam la marniveloj estis pli malaltaj. La orienta rando de Sunda Lando estas la Linio de Wallace, nomata laŭ Alfred Russel Wallace, la brita naturalisto kiu registris la diferencon rilate al faŭno inter insuloj je ambaŭ flankoj de la linio.

La orienta fino de Malesio, kiu inkluzivas Novgvineon kaj Aru-Insularon de orienta Indonezio, estas ligita al Aŭstralio per malprofunda kontinentbreto, kaj samhavas multajn masupiulajn mamulajn kaj birdajn taksonojn kun Aŭstralio. Novgvineo ankaŭ havas multajn pliajn elementojn de la Antarkta flaŭro, inkluzive de notofago (Nothofagus) kaj eŭkaliptoj (Eucalyptus).

La insuloj inter Sunda Lando kaj Novgvineo, biogeografie nomataj Wallacea, neniam estis ligitaj al najbaraj kontinentoj, kaj havas flaŭron kaj faŭnon kiuj entenas indomalajaj kaj aŭstralaziaj elementoj. La filipinaj humidaj arbaroj neniam estis ligitaj al Azio, kaj havas flaŭron kiu estas ĉefe azia kun iuj aŭstralaziaj elementoj, kaj diferencan mamulan faŭnon.

Vidu ankaŭ

greke Malajzio greke Malaja insularo greke Wallacea

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • angle Steenis, C. G. G. J. van 1951 : Flora Malesiana. Present and Prospects. Taxon 1, pp. 21-24. URL angle
  • Whitmore, T. C. 1984 : A Vegetation Map of Malesia at Scale 1:5 Million. Journal of Biogeography, 11, pp. 461-471. URL