Marcos Zlóv Zlotovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marcos Zlóv Zlotovich
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Marcos Zlóv ZLOTOVICH (1961-, Bonaero, Argentino), plej konata kiel Zlóv, estas judpoldevena brazila esperantisto kaj socia sciencisto (sociologo) el San-Paŭlo, disvastiganto kaj instruisto de Esperanto, kiu instruis la internacian lingvon al miloj da homoj en pluraj urboj, ĉefe en universitatoj. Li ankaŭ estas preleganto kaj aktivulo de la Esperanto-movado kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Marcos Zlóv

Zlóv estas preskaŭ denaskulo (t.e., denaska esperantisto), ĉar lia patrino estis esperantistino ekde la 40-aj jaroj, pro influo de la hungaro Laszlo Zinner, unu el la antaŭaj "motoroj" de tiu Esperanto-asocio. Li estas "Dumviva Membro" kaj de UEA (al kiu li servis kiel faka delegito pri antropologio) kaj ankaŭ de BEL (Brazila Esperanto-Ligo). El tiu lasta li ricevis pokalon de "plej elstara kunlaboranto" (en la jaro 2002). Zlóv ankaŭ estas membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj eks-prezidanto ("sekciestro") de ties Brazila Sekcio, kiun li estris de 2002 ĝis 2005.