Saltu al enhavo

Toresa Markolo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Markolo Torres)
Toresa Markolo
markolo [+]

AkvejoArafura maro, Korala maro
Koordinatoj9° 50′ 0″ S, 142° 30′ 0″ O (mapo)-9.8333333333333142.5Koordinatoj: 9° 50′ 0″ S, 142° 30′ 0″ O (mapo)

Minimuma larĝo151 km (94 mi)
Map
Toresa Markolo
Vikimedia Komunejo:  Torres Strait [+]
vdr
Toresa Markolo kaj ties insuloj
La Toresa Markolo - Kabjorka Duoninsulo sube; kelkaj de la Insuloj de la Toresa Markolo povas esti vidata en la direkto de Papuo-Nov-Gvineo norde. (NASA, STS-35)

La Toresa Markolo estas akvoparto, kiu situas inter Aŭstralio kaj la melanezia insulo de Nov-Gvineo. Ĝi estas proksimume 150 km amplekse en sia plej mallarĝa flanko. Sude estas la Kabjorka Duoninsulo, la plej norda kontinenta pinto de la aŭstralia ŝtato de Kvinslando. Norde estas la Okcidenta Provinco de la sendependa ŝtato de Papuo-Nov-Gvineo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La markolo ligas la Koralan Maron oriente kun la Arafura Maro okcidente. Kvankam ĝi estas grava internacia marvojo, ĝi estas tre malprofunda (Vidu artikolon Aŭstralio-Novgvineo), kaj la amaso da rifoj kaj insuloj povas endanĝerigi la navigadon. Sude la Markolo Endeavour estas lokita inter la Insulo Princo de Kimrio kaj la ĉeftero.

Estas kelkaj grupoj de insuloj en la Toresa Markolo, kolektive nomitaj la Insuloj de la Toresa Markolo. Temas pri almenaŭ 274 el tiuj insuloj, el kiuj nur 17 havas nuntempaj ĉiamajn setliĝojn. Ĉirkaŭ 6,800 insulanoj de la Toresa Markolo loĝas en la insuloj kaj plej parto (ĉ 42,000) loĝas en la ĉeftero.

Tiuj insuloj havas varion de topografioj, ekosistemoj kaj formigohistorio. Kelkaj el tiuj pli proksimaj al novgvinea marbordo estas malaltaj, formitaj per aluviaj sedimentaj kuŝejoj alportitaj de la alfluo de la lokaj riveroj al la maro. Multaj el la okcidentaj insuloj estas montetaj kaj deklivaj, formitaj ĉefe de granito, kaj estas pìntoj de la plej norda etendiĝo de la Granda Aŭstralia Montoĉeno nunutempe konvertita en insuloj kiam la marnivelo leviĝis je la fino de la lasta glaciepoko. La centraj insuloj estas ĉefe koralaj rifoj, kaj tiuj de oriento estas de vulkana origino. La insuloj estas konsiderataj aŭstralia teritorio kaj estas administrataj el la Insulo Thursday.

La indiĝenaj loĝantoj estas la Insulanoj de la Toresa Markolo, melanezia etno rilata al Papuanoj de la apuda Novgvineo. La diversaj komunumoj de Insulanoj de la Toresa Markolo havas diferencajn kulturon kaj longdaŭran historion kun la insuloj kaj la proksimaj marbordoj. La maraj komerco kaj interagado kun la Papuanoj norde kaj kun la komunumoj de Indiĝenaj aŭstralianoj sude pluhavigis viglan ekzemplon de kultura disvastigo inter la tri sociaj grupoj, ekde antaŭ almenaŭ miloj da jaroj.

Oni parolas almenaŭ du indiĝenajn lingvojn en la Insuloj de la Toresa Markolo, konataj per dialektaj nomoj: Kala Lagaw Ya/Kalaw Kawaw Ya/Kawalgaw Ya/Kulkalgaw Ya, kaj Meriam Mir, krom la Brokan [Broken], alkimaniere nomita kiel Toresa kreola lingvo. Laŭ la 2001a aŭstralia nacia censo, la populacio de la insuloj estis 8,089, kvankam multaj pliaj loĝas for de la Toresa Markolo en Aŭstralio.

La Insuloj de la Toresa Markolo estis loĝata dum almenaŭ 2,500 jaroj kaj eble eĉ multe pli longe.[1]

La unuakonta eŭropa navigado al la markolo estis tiu de Luis Váez de Torres, hispana maristo kiu estis duaranga kapitano de la hispana ekspedicio de Pedro Fernandes de Queirós kiu ŝipveturis el Peruo al la Suda Pacifiko en 1605. Post la reveno de Quiros al Meksiko, Torres pludaŭris la intencan vojaĝon al Manilo tra la Molukoj. Li navigaciis laŭlonge de la suda marbordo de Novgvineo, kaj povis eĉ esti vidinta la plej nordan pinton de la aŭstralia ĉeftero, kvankam ne ekzistas informoj pri tio ĉu tiu fakto okazis aŭ ne.

En 1769 la skota geografo Alexander Dalrymple trovis la informon de Torres pri sia vojaĝo al Manilo, kaj estis li kiu nomigis la markolon laŭ la nomo de Torres. Tiu informo estis poste uzata de la kapitano James Cook.

En 1770 Cook postulis la tuton de orienta Aŭstralio por Britio, kaj navigis tra la markolo post after proceeding up la orientan marbordon de la kontinento. La Londona Misiista Societo alvenis al Erub (Insulo Darnley) en 1871. Kvankam kelkaj el la Insuloj de la Toresa Markolo estas tute proksime de la marbordo de Novgvineo, ili estis alproprigitaj en 1879 de Kvinslando, tiam brita kolonio.

Estis grava perlindustrio el la 1860-aj jaroj ĝis ĉirkaŭ 1970 kiam ĝi frakasis pro konkurenco antaŭ la plasta industrio. Perloĉasado kaŭzis alvenon de spertaj plonĝistoj el multaj landoj, ĉefe el Japanio.[2]

En 1978 traktato inter Aŭstralio kaj Papuo-Nov-Gvineo determinis la maran landlimon en la Toresa Markolo.[3]

La Toresa Markolo estis menciata en la verko de Jules Verne Dudek mil leŭgoj sub la maro kiel danĝera markolo kie la submarino, Nautilus, mallongdaŭre grundis.

Kontraŭleĝa emmigrado

[redakti | redakti fonton]

Pro la proksimeco al la ĉeftero de Papuo-Nov-Gvineo la nordaj Insuloj de la Toresa Markolo ricevis gravan nombron de kontraŭleĝajn longdaŭrajn loĝantojn el Papuo-Nov-Gvineo, malfaciligante la havigon de naturaj resursoj tiaj kiaj trinkebla akvo. Novembre de 2007 la komunumestroj entreprenis urĝan negocadon kun la funkciuloj de la aŭstralia migroservo cele la revenon de kontraŭleĝaj loĝantoj al Papuo-Nov-Gvineo.[4][5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Singe, John. (2003). My Island Home: A Torres Strait Memoir. University of Queensland Press. ISBN 0-7022-3305-6
  1. Historio de la Toresa MArkolo el 1879 - regiona rigardo, John Burton, alŝutita la 2008-04-13. Arkivita el la originalo je 2012-11-04. Alirita 2008-12-01 .
  2. Ganter, Regina. (1994). The Pearl-Shellers of Torres Strait: Resource Use, Development and Decline, 1860s-1960s. Melbourne University Press. ISBN 0-522-84547-9.
  3. Australia's Maritime Zones in the Torres Strait (angle) (PDF). Commonwealth of Australia, p. 1 (2002). Arkivita el la originalo je 2012-10-04. Alirita 2024-03-29 .
    Por la traktato vidu Treaty between Australia and the Independent State of Papua New Guinea concerning sovereignty and maritime boundaries in the area between the two countries, including the area known as Toresa Markolo, and related matters, 18 December 1978, United Nations, PDF, alŝutita en 2008-04-13
  4. Illegal PNG immigrants to be deported, National Nine News, 2008-11-28
  5. Minister reduced to tears, Torres News, 2007-12-12. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 2008-12-01 .