Martin Schulz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Martin Schulz
Martin Schulz

Naskiĝo 20-an de decembro 1955 (1955-12-20) (61-jara)
en Hehlrath
Politika partio Socialdemokratia Partio de Germanio
Edz(in)o Inge Schulz
v  d  r
Information icon.svg

Martin SCHULZ [ŝulc] (naskiĝinta la 20-an de decembro 1955 en Hehlrath, nun parto de Eschweiler) estas germana politikisto kaj de 1994 membro de la Eŭropa Parlamento. De 2004 li tie estis estro de la frakcio Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj, kiu de 2009 portas la nomon Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj. Ekde januaro 2012 ĝis januaro 2017 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

Schulz konatiĝis al iom vasta publiko, kiam la 2-an de julio 2003 li esprimis kritikon pri la itala ĉefministro Silvio Berlusconi, parolante pri "viruso de konfliktantaj interesoj". Berlusconi respondis al li nur, ke li proponos lin por la rolo de ekstermeja ĉef-prizonulo en filmo. Tio kaŭzis ne malgravan diplomatian misetoson inter Italio kaj Germanio.

Post la eŭropaj balotoj de 2009 Schulz prokrastis la konsenton de la parlamento al dua ofic-periodo de la Eŭropa Komisiono de José Manuel Barroso, diskutigante pri la belgo Guy Verhofstadt kiel komisionestro.

En januaro 2017, la Socialdemokratia Partio de Germanio nomumis lin kandidato por kanceliero en la parlamenta baloto en septembro samjare kontraŭ Angela Merkel.