Maurizio Ferraris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurizio Ferraris
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1956 (1956-02-07) (68-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de TorinoUniversitato de Hajdelbergo • Supera normala lernejo
Okupo
Okupo filozofo
TTT
Retejo http://www.maurizioferraris.it
vdr

‘’’Maurizio Ferraris’’’ estas fakulo pri Teoria filozofio ĉe la fakultato de Literaturo kaj Filozofio de la Universitato de la Studoj de Torino kaj, ĉe la samloka ateneo, direktoro de la CTAO (Interuniversitata Centro pri Ontologio Teoria kaj Aplikata) kaj de la LABONT (Laboratorio de Ontologio). Nun (2011) profesoro M. Ferraris estre redaktas la Rivista di Estetica (Revuon de Estetiko) kaj membras en la estrara komitato de Critique kaj de la revuo aut aut. Ekde 2010 li kunlaboras en kulturaj paĝoj de prestiĝaj ĵurnaloj kiel Il Sole 24 ORE; La Repubblica. Liaj areoj de kompetenteco estas hermeneŭtiko, estetiko kaj ontologio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

M. Ferraris naskiĝis en Torino (Italio) en 1956, kaj studis en Torino, Parizo kaj Hejdelbergo kaj lekciis en la plej prestiĝaj eŭropaj universitatoj. Li doktoriĝis pri filozofio en Torino en 1979, gvidite de Gianni Vattimo. Post du lekciadaj jaroj en Maĉerata (1982-83, Italio), ĝi iris en Trieston (Italio) kie tamen alternigas instruan aktivecon kun restadoj en Hejdelbergo kie, estante en kontakto kun Gadamer, entreprenis studojn pri hermeneŭtiko.

En 1995 Ferraris eklekciis en Torino kiel ordinarulo pri Estetiko por transiri, iomposte, al aktiveco kiel profesoro pri Teoria filozofio en 1999; post lekcia parentezo en Collège international de philosophie ekde 1998 ĝis 2004, li fondis en 2001 la Laboratorion de ontologio (Labont) kaj la “interuniversitatan centron de Ontologio teoria kaj aplikata” (CTAO).

Filozofia penso de Maurizio Ferraris[redakti | redakti fonton]

M. Ferraris precizigas sian penson praktike en la 1980-aj jaroj. Ĝi distanciĝas, kaj eĉ kontraŭas, el tiu de siaj majstroj aŭ de parto de postmodernaj pensliverantoj; kaj ellaboras filozofian sistemon kaj metodon difinendan, kaj fakte de li mem difinita kiel Novaĵa Realismo (News Realism) [1]. La vorto mem “realismo” aŭ “objektivismo” konfliktas kun la plej parolata kaj parolanta filozofia pensado de la Postmoderneco.

Fakte, laŭ la postmoderna penso, almenaŭ tiu plej ekstariĝanta, la ’’moderneco’’, intencita kiel periodo kvalifikita per la altiro al la konstruado de grandaj filozofiaj sintezoj (kleriga, ideista kaj marksista), siavice karakterizitaj per la pretendo liveri komprenadon veran pri la mondo kaj legitimi la agadon establante tion kio estas progreso, ’’devas esti superita kaj ignorita’’. [2]

Tiuj grandaj sintezoj, nomataj ankaŭ grandaj “rakontoj”, de la moderneco estas interpretitaj ĉe la postmodernaj intelektuloj kiel manifestadoj de iu (de ili mem) insultiginda forma mentis (mensformo) ankoraŭ impregnita de metafiziko, kiu pretendas povi fondi la scion pri la vero sur la evidento de la realo. La evidento, tamen, “estus frukto de kutimoj, sociaj konvencioj kaj ‘artifikoj’ lingvaj”: ĉiu ideo aŭ teorio, ĉar naskiĝanta ene de lingva kunteksto, kiu konstituas kaj la enirejan pordon al la esto kaj ĝian limon, estus nur “historidependa kaj relativa”: tial ĉiu pretendo por diri ion veran pri la homo kaj mondo kaj Dio ktp reduktiĝus al ekzercado de violento sur la subpremebla homo.

Realismo kaj kritika ontologio[redakti | redakti fonton]

Ferraris, do, forlasas la relativismon hermeneŭtikan kaj dekonstruismon de Darrida (kiun li laŭkelke da tempo stude frekventis) kaj feblismon (de sia unua majstro Gianni Vattimo) por aliĝi al formo de objektivismo realisma, [3]laŭ kiu la objektiveco kaj realeco, konsiderata de la radikala alo de la hermeneŭtiko principo-instigo de violento kaj superfortado, estas fakte la “unika defendo’’ kontraŭ la ‘’diskrecio’’ de la interpreto.[4]. Tiu principo, valida en la morala sfero, havas en la agnosko de la sfero de realeco sendependa de la interpretoj sian teorian fundamenton. [5] La ekstera mondo, agnoskenda kiel nenuligebla, kaj la rilato inter la konceptaj skemoj kaj la sensa sperto (en “l’estetica” (estetiko) revenigita al ĝia origina etimologia signifo de “scienco de la sensa percepto”) akiras unuagradan gravon[6] estas la dominantaj temoj de la dua fazo de la penso de Ferraris.

La ’’kritika ontologio’’ de Ferraris agnoskas la mondon de la ĉiutaga sperto kiel abunde neprenetreblan kompare kun konceptaj skemoj katalogantaj kaj ordinantaj la realon. La preterlaso de agnosko de tiu principo imputeblas al la kunfandiga konfuzo inter ontologio (la sfero de la esto) kaj epistemologio (la sfero de la scio), pri kiu Ferraris disvolvas kritikan temadon funditan sur la karaktero de nenuligeco kiu apartenas al la esto kompare kun la scio[7]. Lia rezonado pri realismo albordiĝas, en 2011, al la ellaborado de la “Manifesto de New Realism“[8] [9].

De la socia ontologio al la Dokumentebleco[redakti | redakti fonton]

La natura rezulto de la ‘kritika ontologio’ estas agnosko – sammaniere kun la neeliminebla mondo – de la sfero de objektoj en kiu prave la ‘transcendentala filozofio’ de Kant trovas sian adekvatan aplikadon: la socialaj objektoj. Tiu nova fazo de la penso de Ferrais, ideale malfermiĝas kun la publikigo de Dove sei? Ontologia del telefonino (2005) kaj daŭrigas sekve kun Babbo Natale, Gesù adulto (2006), Sans Papier (2007), La fidanzata automatica (2007), Il tunnel delle multe (2008).

La funda tezo estas: la distingiĝo de la ontologio el la epistemologio, kunigita kun la agnosko de la ‘ontologio’ de la aŭtonomio de la sfero de la socialaj objektoj (regulita de la konstrua leĝo “objekto = akto evidenta“), rajtigas rompi la tezon derridan laŭ kiu “ne ekzistas eksterteksto” (fundamenta tezo por la dekonstruismo) por teoriumi ke “nenio sociala ekzistas ekstere de la teksto”. Alvenas tiel la fazo plej matura de la penso de Ferraris, komplete sistemigita en tiu kiu povas esti konsiderita ties “sumo”, nome Documentalità. Perché è necessario lasciar tracce (2009) (Dokumentebleco. Ĉar necesas lasi spurojn”. [10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu lian “manifeston” en “La Repubblica” de 8a de aŭgusto 2011
  2. Kompreneble, inter tiuj rifuzindaj “grandaj rakontoj” estas inkluzivataj ĉiuj grandaj sistemoj devenanta el religio, precipe de kristanismo kiel Skolastikismo kaj Novskolastikismo
  3. Tiu objektivismo distingingendas el naiva realismo
  4. "Maurizio Ferraris", en D. Antiseri kaj S. Tagliagambe (a cura di), Filosofi italiani contemporanei, Milano: Bompiani, pp. 226-235.
  5. Oni vidu aparte L’ermeneutica de 1998
  6. Oni vidu tion aparte en Analogon rationis (1994), Estetica (1996, diversaŭtore aranĝita), L’immaginazione (1996), Experimentelle Ästhetik (2001) kaj Estetica razionale (1997)
  7. Tio videblas aparte en: Ontologia (2003) kaj Storia dell’ontologia (2008, kunaranĝita
  8. "Maurizio Ferraris", la Repubblica, 8a de aŭgusto 2011, [1] Arkivigite je 2011-12-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. Por kompleta revizio de la debato kreiĝinta rilate la "Manifesto de la New Realism" oni povas vidi en [2] Arkivigite je 2012-05-04 per la retarkivo Wayback Machine.
  10. ”Ekzistas nur la interpreto” estas, akceptite de Darrida dekonstruismo, la moto de Friedrich Wilhelm Nietzsche

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2011 Anima e iPad, Parma: Guanda, pp. 185;
  • 2011 Filosofia per dame, Parma: Guanda, pp. 202;
  • 2010 Ricostruire la decostruzione. Cinque saggi a partire da Jacques Derrida, Milano: Bompiani, pp. 120;
  • 2009 Documentalità. Perché è necessario lasciar tracce, Roma-Bari: Laterza, pp. XV-429;
  • 2009 Piangere e ridere davvero. Feuilleton, Genova: Il melangolo, pp. 100;
  • 2009 Una Ikea di università. Alla prova dei fatti, nuova edizione, Milano: Raffaello Cortina, pp. 161;
  • 2008 Storia dell'ontologia (con altri), Milano: Bompiani, pp. 826;
  • 2008 Il tunnel delle multe. Ontologia degli oggetti quotidiani, Torino: Einaudi, pp. 284;
  • 2007 La fidanzata automatica, Milano: Bompiani, pp. 204;
  • 2007 Sans papier. Ontologia dell'attualità, Roma: Castelvecchi, pp. 233;
  • 2006 Babbo Natale, Gesù adulto. In cosa crede chi crede?, Milano: Bompiani, pp. 151;
  • 2006 Jackie Derrida. Ritratto a memoria, Torino: Bollati Boringhieri, pp. 120;
    • (Hispana lingvo) Jackie Derrida. Retrato de memoria, Bogotá: Siglo del Hombre, 2007;
  • 2005 Dove sei? Ontologia del telefonino, Milano: Bompiani, pp. 294, seconda edizione 2006;
    • (fr) T'es où? Ontologie du téléphone mobile, tr. di Pierre-Emmanuel Dauzat, Paris: Albin Michel, 2006, pp. 312;
    • Nova eldono ien Letture di filosofia, introduzione di Umberto Eco, Milano: Il Sole 24 ore, 2007, pp. 350;
    • (Hispame) ¿Dónde estás? Ontología del teléfono móvil, tr. di Carmen Revilla Guzmán, Barcelona: Marbot, 2008, pp. 320;
    • (Rumana lingvo) Alo? Unde eşti? Mic tratat despre telefonul mobil, tr. di Teodora Pavel, Bucureşti: RAO, 2008, pp. 336;
    • (Hungara lingvo) Hol vagy? A mobiltelefon ontológiája, tr. di Judit Gál, Budapest: Európa, 2008, pp. 448;
  • 2004 Goodbye Kant!, Milano: Bompiani, pp. 154, quinta edizione 2006;
    • (Hispane) Goodbye, Kant! Qué queda hoy de la «Critica de la razón pura», Madrid: Losada, 2007, pp. 205;
    • (Franca lingvo) Goodbye, Kant! Ce qu'il reste aujourd'hui de la «Critique de la raison pure», tr. di J.-P. Cometti, con una pref. di P. Engel, Paris: Editions de l'éclat, 2009, pp. 176;
  • 2003 Ontologia, Napoli: Guida, pp. 168;
  • 2003 Introduzione a Derrida, Roma-Bari: Laterza, pp. 161, seconda edizione 2004;
    • (Hispane) Introducción a Derrida, Buenos Aires-Madrid: Amorrortu editores, 2006, pp. 186;
  • 2001 L’altra estetica, Torino: Einaudi (con altri autori), pp. 351;
  • 2001 Il mondo esterno, Milano: Bompiani, pp. 210;
  • 2001 Experimentelle Ästhetik, Vienna: Turia und Kant, pp. 170;
  • 2001 Una Ikea di università, Milano: Cortina, pp. 117;
  • 2000 Nietzsche y el nihilismo, Madrid: Akal, pp. 87;
  • 1999 Nietzsche, Roma-Bari: Laterza (con altri autori), pp. 422, seconda edizione 2004;
  • 1998 L’ermeneutica, Roma-Bari: Laterza, pp. 130, seconda edizione 2003;
    • (Hispane) La hermenéutica, Ciudad de México: Taurus Mexicana, 2000;
    • (Hispane) La Hermenéutica, tr. di by Lázaro Sanz, Madrid: Ediciones Cristiandad, 2004;
  • 1998 Honoris causa a Derrida, Torino: Rosenberg & Sellier, pp. 106;
  • 1997 Estetica razionale, Milano: Cortina, pp. 648;
  • 1997 Il gusto del segreto, con Jacques Derrida, Roma-Bari: Laterza, pp. 181;
    • (Angla lingvo) A Taste for the Secret, London: Blackwell, 2001;
    • (Portugsle) O Gosto do Segredo, Lisboa: Fim de Século, 2006;
    • (Portugala lingvo) El gusto del secreto, Buenos Aires-Madrid: Amorrortu editores, 2009, pp. 256;
  • 1996 Estetica, Torino: Utet (con altri autori), pp. 114;
  • 1996 L’immaginazione, Bologna: Il Mulino, pp. 157;
    • (Hispane) La Imaginación, tr. di F. Campillo Garcia, Madrid: Visor, 1998;
    • (Turka lingvo) İmgelem, tr. di Firat Genç, Ankara: Dost, 2008, pp. 143;
  • 1994 Analogon rationis, Milano: Pratica filosofica, pp. 150;
  • 1992 Storia della volontà di potenza, in Friedrich Nietzsche, La volontà di potenza, Milano: Bompiani, pp. 563-688;
  • 1992 Mimica. Lutto e autobiografia da Agostino a Heidegger, Milano: Bompiani, pp. 150;
    • (Hispane) Luto y Autobiografía, Mexico City: Taurus, 2000;
  • 1991 La filosofia e lo spirito vivente, Roma-Bari: Laterza, pp. 280;
  • 1990 Postille a Derrida, Torino: Rosenberg & Sellier, pp. 308;
  • 1990 Cronistoria di una svolta, in Martin Heidegger, La svolta, Genova: il Melangolo (traduzione e conclusione, pp. 35-115);
  • 1989 Nietzsche e la filosofia del Novecento, Milano: Bompiani; seconda edizione 1999, pp. 170;
  • 1988 Storia dell’ermeneutica, Milano: Bompiani, nona edizione 2008, pp. 528;
    • (Angla lingvo) History of Hermeneutics, New Jersey: Humanities Press, 1996;
    • (Hispane) Historia de la Hermeneutica, Madrid: Akal, 2001
    • (Hispene)"historia de la Hermeneutica, Mexico City, Siglo XXI, 2002;
  • 1987 Ermeneutica di Proust, Milano: Guerini e associati, pp. 124;
  • 1986 Aspetti dell’ermeneutica del Novecento, in Il pensiero ermeneutico. Testi e materiali, Genova: Marietti, pp. 209-277;
  • 1984 La svolta testuale. Il decostruzionismo in Derrida, Lyotard, gli “Yale Critics”, Pavia: Cluep, pp. 145; seconda edizione, Milano: Unicopli, 1986;
    • (Hispane) parziale in M. Asensi (a cura di),Teoría literaria y deconstrucción, Madrid: Arco / Libros, 1990;
  • 1983 Tracce. Nichilismo moderno postmoderno, Milano: Multhipla, pp. 174; seconda edizione, Milano: Mimesis, 2006, pp. 173;
  • 1981 Differenze. La filosofia francese dopo lo strutturalismo, Milano: Multhipla, pp. 228, seconda edizione, Milano: Edizioni AlboVersorio, 2007, pp. 158.

Kritika bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2009 "Maurizio Ferraris", in D. Antiseri e S. Tagliagambe (a cura di), Filosofi italiani contemporanei, Milano: Bompiani, pp. 226-235;
  • 2009 "Ontologia analitica e ontologie continentali: Maurizio Ferraris e i filosofi italiani di impostazione analitica", in C. Esposito e P. Porro (a cura di), Filosofia contemporanea, Roma-Bari: Laterza, pp. 692-693.
  • Diego Marconi, ‘’Per la verità’’, Einaudi, 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]