Michel Ragon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Michel Ragon (2011).

Michel RAGON (naskiĝis la 24-an de junio 1924 en Marsejlo) estas franca verkisto, historiisto, literatura kritikisto, fakulo pri proleta literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Michel Ragon naskiĝis en Marsejlo en Vendeo-devena kamparana familio. Orfa je patro jam ok-jara, li alvenis 14-jara kun sia patrino en Nantes kaj komencis labori kiel kurknabo. La laboro de lia patrino, gardistino de apartemento de la biblioteko, ebligis al li aliron al legado kaj al akiro de vasta aŭdodidakta kulturo kaj erudicio. Danke al verkistoj kiel Henry Poulaille (france: Henry Poulaille), li malkovris ke la praktikado de la literaturo ne estis afero rezervita al la burĝaro. Post alveno en Parizo, kie li faris ĉiaspecajn laborojn por vivteni, li renkontis ĉe la eldonejo Grasset tiun aŭtoron, kun kiu li jam korespondis. Li kunlaboris ankaŭ kun artistoj de la grupo Cobra (Jorn, Dotremont, Atlan, Alechinsky…) kaj pentristoj (Soulages, Barré, Hartung…). Li vizitis Japanion, kie li iris per kargoŝipo. Li interesiĝis pri la liberecana vojo, kiam li estis dudek-jara. Tiam li renkontis la proletajn verkistojn kaj fariĝis historiisto de la proleta literaturo per publikigo de sia unua libro : "Les Écrivains du peuple" (La verkistoj de la popolo), kiun li ree prilaboris plurajn fojojn, kaj kiu fariĝis en 1974 "Histoire de la littérature prolétarienne de langue française" (Historio de la franclingva proletara literaturo).

Paralele kun sia literatura verkaro, Michel Ragon estas ankaŭ kritikisto kaj historiisto pri modernaj arto kaj arkitekturo. Li fariĝis prelegisto por la Ministerio pri fremdaj aferoj danke al André Malraux, kaj profesoro en la Lernejo de dekoraciaj Artoj.

Iama manlaboristo, li fariĝis post kvindek-jariĝo Doktoro pri Beletro en Sorbono kaj instruis kiel profesoro en la supera instruado. Michel Ragon estas fidele ligita al Vendeo kaj al sia liberecana familio. Jam en 1962 li estis amiko de Louis Lecoin, pli poste de Maurice Joyeux, kaj ankaŭ André Breton, Félix Fénéon, Jean Dubuffet, Noam Chomsky, John Cage, Daniel Cohn-Bendit, Georges Brassens, Léo Ferré, Albert Camus…).

En la jaroj 1980, li komencis verki romanojn, kiuj konsistigas la daŭrigon de liaj romanoj pri Vendeo : "Les Mouchoirs rouges de Cholet" (La naztukoj de Cholet), "La louve de Mervent" (La lupino de Mervent), "Le Marin des Sables" (La maristo de Les Sables), "L'accent de ma mère" (La akĉento de mia patrino), "Le Cocher du Boiroux" (La koĉero de Boiroux)…

Lia verkaro, ĝis 2008, konsistas el pli ol 18 romanoj, 8 verkoj pri socia historio, 14 pri kritiko kaj historio de la arto, 9 monografioj, 2 poemaroj kaj 16 libroj pri arkitekturo kaj urbanismo inter kiuj la impona trivoluma "Histoire mondiale de l'architecture et de l'urbanisme modernes" (Tutmonda Historio pri modernaj arkitekturo kaj urbanismo, eldonjaroj : 1971; 1986) kaj duvoluman "Histoire de l'Architecture et de l'Urbanisme modernes" (Vol. 1 : Ideologio kaj pioniroj 1800-1910) / Vol. 2 ; Naskiĝo de la Moderna Civito 1900-1940"). Plej laste (la 1an de oktobro 2008) aperis de li vortaro pri anarkio "Dictionnaire de l'anarchie" kun 366 kapvortoj inkluzive de "Espéranto".

Michel Ragon patronas la Libro-Salonon de populara esprimado kaj socia kritiko de Arras kaj estas honorprezidanto de la Societo Octave Mirbeau Société Octave Mirbeau (en lingvoj fr, en, it, es, de, pt, ru, hu, pl, ru).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Autobiografio[redakti | redakti fonton]

  • Drôles de métiers, Albin Michel, 1953
  • Drôles de voyages, Albin Michel, 1954
  • L'Accent de ma mère, Albin Michel, 1980
  • Ma sœur aux yeux d'Asie, Albin Michel, 1982
  • Enfances vendéennes, Ouest-France, 1990
  • J'en ai connu des équipages, intervjuo kun Claude Glayman, J.-C. Lattès, 1991

Liberecana tendenco[redakti | redakti fonton]

  • Les écrivains du peuple, Jean Vigneau, 1947
  • Histoire de la littérature ouvrière, Éditions Ouvrières, 1953
  • Karl Marx, La Table Ronde, 1959
  • La Mémoire des vaincus, Albin Michel, 1990
  • La voie libertaire, Plon, 1991
  • Dictionnaire de l'anarchie. Parizo : Albin Michel (kolekto : Dokumentaraj eseoj). Oktobro 2008. 666 p.. ISBN : 9782226186980

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Drôles de métiers, 1953
  • Drôles de Voyages, 1954
  • Une place au soleil, Albin Michel, 1955
  • Trompe-l'œil, Albin Michel, 1956
  • Les Américains, Albin Michel, 1959
  • L'Honorable Japon, 1959, récit
  • Karl Marx, 1959
  • Le Jeu de Dames, Albin Michel, 1960
  • Les Quatre Murs, Albin Michel, 1966
  • Nous sommes 17 sous une lune très petite, 1968
  • L'accent de ma mère, 1980, Granda Premio de la romano de la Okcident-Franciaj Verkistoj
  • Ma sœur aux yeux d'Asie, 1982
  • Les Mouchoirs rouges de Cholet, 1984, Granda Premio de la legantinoj de "Elle" (= Ŝi,virina semajngazeto) , Premio Goncourt de la Historia Rakonto, Premio Alexandre-Dumas, Premio de la Akademio de Bretonio.
  • La louve de Mervent, 1985
  • Le Marin des Sables, 1987
  • La Mémoire des vaincus, Albin Michel, 1990
  • Le Cocher du Boiroux
  • Le Roman de Rabelais, Premio de la Gazetaraj societoj en 1994
  • D'une berge à l'autre, 1995
  • Les coquelicots sont revenus, 1996
  • Georges et Louise, 1999-2000
  • La ferme d'en haut
  • Ils ont semé nos libertés. Cent ans de droits syndicaux
  • La Voie libertaire
  • 1793. L'insurrection vendéenne et les malentendus de la liberté
  • Bernard Clavel
  • Un si bel espoir. Parizo : Albin Michel. Januaro 1999. ISBN 2-226-10659-6
  • Le Prisonnier (2007).

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • La Peau des Choses, poésie 1946-1957
  • Cosmopolites, 1954, Prix des Poètes

Kritiko kaj Historio de la Arto[redakti | redakti fonton]

  • Expression et non-figuration, Delpire, 1951
  • L'Architecte et le Magicien, Rougerie, 1951
  • Histoire de la littérature ouvrière, 1953
  • Poliakoff, Le Musée de Poche, 1956
  • L'aventure de l'art abstrait, R. Laffont, 1956
  • Fautrier, Le Musée de Poche, 1957
  • Dubuffet, Le Musée de Poche, 1958
  • La Peinture actuelle, Fayard, 1959
  • Martin Barré, Arnaud, 1960
  • Atlan, Kister, 1960
  • Zoltan Kemeny, Le Griffon, Lausanne, 1960
  • Introduction à la peinture de James Guitet, 1960
  • Le dessin d'humour, Fayard, 1960
  • Schneider, Bodensee Verlag, Amriswill, Suisse.
  • James Guitet, J.R. Arnaud, 1962
  • Naissance d'un art nouveau, 1963
  • Encyclopédie de poche : peinture, sculpture, architecture, 1963
  • Les Grands Peintres racontés par eŭ-mêmes, 1965
  • Univers des Arts, 1965
  • 25 ans d'art vivant 1944-1969, 1969
  • L'Art pour quoi faire ?, 1971
  • Histoire de la littérature prolétarienne en France, 1974
  • L'architecture des gares, éd. Denoël, Paris, 1984 (ISBN 2-207-23031-7)
  • 25 ans d'art vivant, 1986
  • Histoire de l'architecture et de l'urbanisme modernes, éd.Casterman,Paris, 1986 ISBN 2-02-013290-7
  • L'Art abstrait, vol. 3 kaj 4 (kun Michel Seuphor)
  • L'Art abstrait, vol. 5 (kun Marcelin Pleynet)
  • Les Maîtres du dessin satirique
  • La Fabuloserie, art hors les normes
  • Gustave Courbet, 2004

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La bazaj elementoj de tiu ĉi artikolo fontas esence el la franclingva versio de Wikipedia.

Eksteraj ligiloj