Mila van der Horst-Kolińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mila van der Horst-Kolińska
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1927 (1927-04-26)
en Parafjanava
Morto 13-an de decembro 2019 (2019-12-13) (92-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoPollando
Familio
Edz(in)o Gerard van der Horst
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mila VAN DER HORST-KOLIŃSKA (naskiĝis la 26-an de aprilo 1927 en Parafianów apud Vilno, mortis la 13-an de decembro 2019 en Hago) estis esperantistino ekde 1960 kaj honora membro de UEA.

Laŭ deveno ŝi estis pola. Ŝi esperantistiĝis laŭ Cseh-metodo en 1960 kaj aliĝis al Pola Esperanto-Asocio (PEA) kiel dumviva membro. Ŝi estis sekretario de ties filio en Szczecin (1962-65) kaj aktive organizis kaj gvidis kursojn laŭ la aŭdvida metodo de Tibor kaj A. Sekelj. Ŝi funkciis kiel direkciano de Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72). En SAT-kongreso (1972) ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo Gerard van der Horst; post geedziĝo en 1975 translokiĝis al Hago, kie ŝi laboris en Internacia Esperanto-Instituto (1978-98), precipe por profesiigo de Cseh-metodaj instruistoj kaj modernigo de la Cseh-materialo per aldono de metodikaj konsiloj por instruantoj. Ŝia plej elstara atingo estas la realigo de la videokurso Mazi en Gondolando (1995). Ŝi estis membro de UEA kaj SAT ekde 1964, de ILEI ekde 1980, kaj ĉi ties honora membro ekde 1999.

Ŝi mortis en maljunuldomo en Hago la 13-an de decembro 2019, nokte je la 2-a horo.

Lastaj vivjaroj[redakti | redakti fonton]

En 2013 ŝi ekhavis akcidenton en sia hejmo, kaj ekde tiu tempo ŝi malaperis el la movado. En la unuaj tri jaroj de sia malsano ŝi estis flegata hejme de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, kiuj ekde 2017 aranĝis por ŝi prizorgadon en maljunuldomo en Hago, kie ili restis ŝiaj solaj vizitantoj ĝis ŝia vivfino. Mila ĝis la lasta monato de sia vivo - krom en la pola - parolis ankaŭ en Esperanto, ĝojis aŭdi raportojn pri la multobliĝo de Esperanto-lernantoj.[1]

Verko[redakti | redakti fonton]

Pri siaj vivspertoj kaj travivaĵoj ŝi mem verkis libron, en kiu ŝi detale rakontis pri siaj junaĝo, renkontiĝoj, amo kaj graveco de Esperanto.[2] La malboniĝinta sanstato de Mila malhelpis ŝin verki la duan volumon de sia biografio, nome la memoraĵojn pri la jaroj en Nederlando. La unuan volumon de la libro por postmorta publikigo ŝi konfidis al edukado.net, kies delonga subtenanto ŝi estis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ informoj publikigitaj en Edukado.net
  2. Eldonita rete fare de Edukado.net