Milada Horáková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Milada Horáková
Milada Horáková - barva.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 25-an de decembro 1901 (1901-12-25)
en Prago
Morto 27-an de junio 1950 (1950-06-27) (48-jara)
en Prago, Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio
Kaŭzo de morto pendumo
Tombo tombejo de Vyšehrad
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Profesio politikisto
Oficiala retejo http://www.miladahorakova.cz/cs/
Lingvoj ĉeĥa lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Milada Horáková (naskiĝis la 25-an de decembro 1901 en Prago kiel Králová, murdita la 27-an de junio 1950 en Prago) estis ĉeĥa politikistino, membro de Partio Naci-Sociala, parlamentanino.

Dum la dua mondmilito partoprenis rezistan movadon. Arestita de gestapo kaj malliberigita en koncentrejo en Terezín.

Post 1948 estis en opozicio kontraŭ komunisma reĝimo. En montra proceso estis kondamnita al mortpuno kun falsigitaj akuzoj pri komploto kaj spionado kaj pendumita malgraŭ protestoj de konataj personecoj. Pri gracopeto apelaciis al prezidento Klement Gottwald i.a. Albert Einstein, Winston Churchill kaj Eleanor Roosevelt. Ŝi fariĝis unusola virino, kiu estis viktimo de juĝa murdo dum stalinismo en Ĉeĥoslovakio. Momenton antaŭ la morto ŝi diris Vivu Ĉeĥoslovakio de Masaryk kaj Beneš!

En Prago unu el ĉefaj stratoj estis nomita laŭ ŝia nomo. Apude, ĉe ĝi, troviĝas i.a. futbala stadiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]