Mondfederaciistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mondfederismo)
Mondfederaciistoj
World Federalist Movement/Institute for Global Policy, Ltd.
ne-registara organizaĵoorganizaĵoneprofitcela organizaĵo
Komenco 1947 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Adreso 708 Third Avenue, Suite 1715
Membro de Campaign to Stop Killer Robots vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Mondfederaciistojmondfederistoj estas homoj, kiuj deziras mondan ordon laŭ federaciaj principoj. La baza ideo estas, ke la naciaj ŝtatoj rezignu sian absolutan suverenecon favore al tutmondaj organoj kiel monda parlamento, monda registaro kaj monda tribunalo. Nuntempe multaj mondfederistoj celas - kiel unuan ŝtupon - starigi Parlamenton ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Argumentoj por monda federacio[redakti | redakti fonton]

En sia libro "Monda Federacio?", Ronald J. Glossop emfazas, ke monda federacio estas bezonata

  • por ŝanĝi la internacian arenon de militosistemo al pacosistemo
  • por estri la tutglobe interdependan mond-ekonomion
  • por eviti ekologian katastrofon
  • por leĝdoni pri tiuj regionoj de la mondo aktuale ekster la rego de landaj registaroj
  • por trakti seriozajn atencojn kontraŭ homaj rajtoj
  • por regi internaciajn krimojn
  • por subteni kaj prosperigi la senton de monda komunumeco

Mondfederista Movado[redakti | redakti fonton]

En 1947 fondiĝis la Mondfederacista Movado (World Federalist Movement) kiel internacia neregistara organizo. Ĝi ne havas esperantan sekcion. Tamen aktivas en ĝi ankaŭ kelkaj esperantistoj, kaj en 2002 ĝi akceptis rezolucion, laŭ kiu ĝi "kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton".

Mondfederistoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La unua grava mondfederista organizo de esperantistoj estis Universala Ligo, kiu aktivis de 1942 ĝis ĉ. 1996.

Nuntempe kelkaj esperantistaj organizoj kiel la Esperanta Civito kaj UNU MONDO okupiĝas pri la ideo de mondfederaciismo. La religio Oomoto alstrebas mondfederaciismon i.a. pere de Esperanto.

Famaj mondfederacistoj[redakti | redakti fonton]

Mondfederistoj estis i.a.: Yehudi Menuhin, Thor Heyerdahl, Peter Ustinov, Albert Einstein, Thomas Mann, Herbert George Wells kaj Clarence K. Streit.

Ankaŭ Papo Benedikto la 16-a povas esti nomata mondfederisto, ĉar en sia encikliko Caritas in veritate li skribis:

"(...) urĝe necesas vera monda aŭtoritato, kiel indikis jam mia antaŭulo, la beata Papo Johano la 23-a. Tia aŭtoritato subigu sin al la juro, persiste obeu la principojn de subsidueco kaj solidareco, ĝi celu al la publika bono (...)"

Konataj esperantistaj mondfederistoj[redakti | redakti fonton]

Edmond Privat, Andreo Cseh, Julia Isbrücker, Ronald J. Glossop, Miyoshi Etsuo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dragan Bunić : La monda federacio. Tradukis el la ser­ba lingvo: Zlatoje Martinov. Reviziis : Mireille Grosjean, Rob Moerbeek, Vilhelmo Luter­ma­no. MAS, 2016, 62 p., ISBN 978-2-36960-070-1. Rete konsultebla La monda federacio (PDF)

Ronald J. Glossop: Monda Federacio? Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro. Tradukis Johano Rapley, Jennings, 2001

Edmond Privat: Federala Sperto. Universala Ligo, Hago 1958

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]