Muzeo de Vjetnamaj Virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
muzeo
Lando  Vjetnamio
Situo Hanojo
Adreso 36 Ly Thuong Kiet Str, Hoan Kiem, Hanojo
Estiĝo 1987
Malfermo 1987-1995
Koordinatoj 21° 1′ 24″ N, 105° 51′ 6″ O (mapo)21.023463105.851619Koordinatoj: 21° 1′ 24″ N, 105° 51′ 6″ O (mapo)
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj (Vjetnamio)
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj (Vjetnamio)
DEC
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
Situo de Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
Map
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
Retpaĝo www.baotangphunu.org.vn.
vdr

La Muzeo de Vjetnamaj Virinoj  situas en Hanojo, en strato Ly Thuong Kiet, proksime de la centra Hoan-Kiem-Lago kaj la malnova kvartalo. Tio estas la plej malnova strato en la ĉefurbo, kun multaj franc-stilaj konstruaĵoj, eksterlandaj ambasadejoj, hoteloj kaj registaraj oficejoj. La muzeo malfermiĝis al la publiko en 1995 kaj estis renovigita inter 2006 kaj 2010. Tiu muzeo estas dediĉita al la vjetnamaj virinoj. Pli ol 1000 materialoj, fotoj kaj objektoj elmontritaj en la daŭra ekspozicio montras la rolon, kiun la vjetnamaj virinoj ludis en la historio kaj nuntempe en artoj kaj en la familia vivo. La muzeo ankaŭ organizas temajn ekspoziciojn por montri ŝanĝojn kaj evoluon de la nuntempa socio.

Historio kaj misioj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Vjetnamaj Virinoj estis establita en 1987 kaj prizorgata fare de Unio de Vjetnamaj Virinoj. La konstruado de la muzeo komenciĝis sur ekzistanta konstruaĵo en 1991 laŭ la planoj de arkitekto Tran Xuan Diem kaj ĝi estis malfermita al la publiko en 1995.[1] La ekspozicio prezentas multajn objektojn kaj materialojn de la riĉa kolekto (proksimume 28 000 objektoj kaj materialoj) kolektita fare de la muzeo kaj de Unio de Vjetnamaj Virinoj ekde la 1970-aj jaroj.[2] Tiuj artefaktoj estas rilataj al la rolo de virinoj en familia vivo kaj historio.

Celante modernigon, la Muzeo de Vjetnamaj Virinoj estis fermita inter 2006 kaj 2010. La vjetnama registaro, la Unio de Vjetnamaj Virinoj kaj la Ford-Fondaĵo financis la renovigadon. La Muzeo de Vjetnamaj Virinoj ree malfermiĝis al la  publiko en 2010 kun nuntempa arkitekturo kaj modernaj komfortaĵoj, kaj nova daŭra ekspozicio estis organizita laŭ tri temoj: Virinoj en Familio, Virinoj en Historio kaj Virina Modo. En la sama tempo, la muzeo moviĝis de kultura kaj historia muzeo al sekseca muzeo kun sia riĉa identeco, disponigante multe da informoj pri kulturaj tradicioj kaj temoj de socia kaj nuntempa vivo.

Misioj[redakti | redakti fonton]

La muzeo estas sekseca muzeo kun funkcioj de esplorado, konservado, kaj montrado de tuŝeblaj kaj netuŝeblaj historiaj kaj kulturaj heredaĵoj de vjetnamaj virinoj kaj Unio de Vjetnamaj Virinoj. Ĝi ankaŭ estas centro por kultura interŝanĝo inter vjetnamaj kaj internaciaj virinoj pro la celo de egaleco, evoluo kaj paco. La misio de la muzeo estas plifortigi publikan scion kaj komprenon de historio kaj kultura heredaĵo de vjetnamaj virinoj per kolektado, konservado kaj prezento de ekspoziciaĵoj tra objekto-kolekto, historia antropologia aliro, varia kaj multdirekta reflektado de la temoj de virinoj en historia kaj nuntempa vivo, kaj dialogoj kun la komunumo por daŭripovo de la muzeo, tiel kontribuante al antaŭenigado de seksegaleco.

Muzeo kaj Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Sekcio: Virinmodo.

Prezento de la muzeo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konstruaĵo de la muzeo estas dividita en 4 lokoj: daŭra ekspozicio, speciala ekspozicio, eltrovaĵo-angulo kaj la muzeo-butiko. Provizoraj ekspozicioj ankaŭ estas organizitaj en proksima areo de la ĉefa konstruaĵo. La vizitanto ankaŭ povas trovi sukeraĵejon.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo de vjetnamaj virinoj kolektis proksimume 28 000 materialojn kaj objektojn rilataj al vjetnamaj virinoj. Ili estas klasifikitaj en specialajn kolektojn kiel ekzemple teksaĵoj, metaloj, ligno, papero, ceramiko, ledo, korno, tero, vitro... Ĉiuj objektoj estis kolektitaj fare de la muzeo kaj Unio de Vjetnamaj Virinoj ekde la 1970-aj jaroj tra la tuta lando. Ĉiu el tiuj objektoj apartenis al virinoj kies identecoj estas konataj. Ili diras sian rakonton aŭ spegulas historian epizodon, kiu donas al la muzeo grandan emocian resonancon.[2]

Sekcio: Virinoj en Historio.

Daŭraj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La daŭra ekspozicio renovigita inter 2006 kaj 2010 situas sur la dua, la tria, kaj la kvara etaĝoj de la muzeo kaj prezentas tri temojn ligitajn al vjetnamaj virinoj. Ĝi montras proksimume 1000 materialojn, objektojn, kaj fotojn. La unua temo "Virinoj en Familio", situanta sur la dua etaĝo, rakontas la aferojn de vjetnamaj virinoj tra ritoj kaj kutimoj en nuptoj, akuŝo kaj familia vivo. "Virinoj en Historio", lokita sur la tria etaĝo, prezentas historiajn kaj nuntempajn figurojn kaj rememoras memorojn de la milita tempo. La lasta temo - "Virinmodo", situanta sur la 4-a etaĝo, montras la produktojn plenajn de nacia kultura identeco kreitajn fare de vjetnamaj virinoj de malsamaj etnoj de la lando kun ilia kreaĵo kaj lerteco.

Virinoj en familio[redakti | redakti fonton]

Tiu unua temo montras "rondiran vivon" de vjetnamaj virinoj kiel virino, edzino kaj patrino, en malsamaj etnoj, kiuj konsistigas la vjetnaman nacion. La unua parto de la ekspozicio enfokusigas la rolon kaj pozicion de virinoj en ilia familio dum la geedziĝaj ritoj en patroliniaj kaj patrinliniaj socioj. Pluraj objektoj, kiel ekzemple la bela kesto por engaĝiĝo, aŭ la kostumoj de novedzino, ilustras la ritojn. Poste la ekspozicio prezentas la temon de la naskiĝo: la ritoj ligitaj al la deziro al infanoj, la praktiko ĉirkaŭ la gravedeco, la naskiĝo, kaj la prizorgo de la novaj patrinoj kaj novnaskitoj. Finfine vi malkovras la rolon kaj la taskojn de la virinoj en la ĉiutaga vivo: kultivado, fiŝkaptado kaj furaĝ-kolektado, kuirado de manĝoj, ceramiko, kudrado kaj teksado, kaj kreskigo de infanoj.

Virinoj en historio[redakti | redakti fonton]

La ekspoziciaĵoj de tiu sekcio ne nur ekzamenas la rolon kaj partoprenon de vjetnamaj virinoj dum rezistmilitoj kontraŭ malamikoj, sed ankaŭ pritemas malsamajn aspektojn de la ĉiutaga vivo de vjetnamaj virinoj dum la militoj. Objektoj en la ekspoziciaĵo brile elmontras la rakontojn, kontribuojn, glorajn atingojn kaj oferon de vjetnamaj virinoj. Vi malkovras gravajn okazaĵojn kaj gravajn heroinojn de la vjetnama historio tra personaj objektoj kiel ekzemple ringo, pajla ĉapelo aŭ foto. Mallongaj filmoj enkondukas kiel virinoj en nuntempa vivo asertas sian personecon kun energio, pasio, kapablo kaj spirito bazita sur tradiciaj valoroj.

Virinmodo[redakti | redakti fonton]

Tiu sekcio ofertas diversigitan modon kaj kostumarton uzantan tradiciajn teknikojn de multaj el la malsamaj 54 etnoj ekzistantaj en Vjetnamio: ekzemple brodaĵoj de la Hmong kaj Thai, batiko tekniko uzita fare de la Hmong. Ĝi ankaŭ prezentas la belecon de tiuj etnaj virinoj per la uzado de juveloj, betelo kaj arekoj, per tradicia rito. Oni povas malkovri en tiu sekcio ankaŭ modernajn robojn dezajnitajn fare de nuntempaj vjetnamaj stilistoj.

Specialaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Vjetnamaj Virinoj aranĝas temajn ekspoziciojn kun nova aliro de sociala antropologio, reflektante la evoluon kaj ŝanĝojn de nuntempa socio tra projektoj celantaj multajn malsamajn grupojn, precipe atenceblaj virinoj kaj malfavorataj infanoj. Sube estas selektado de ekspozicioj okazintaj en 2013 kaj 2014:

  • Rakontoj pri merkatoj (malfermita la 8-an de marto, 2014) komune organizitaj fare de la Muzeo de Vjetnamaj Virinoj, HealthBridge kaj Fresh Studio.
  • Virinoj kaj novigado (malfermita la 1-an de oktobro, 2013); tiu ekspozicio estas unu el la agadoj de "Tago de Virina Novigado 2013" kaj komune organizita fare de Unio de Vjetnamaj Virinoj, la Monda Banko kaj la Virinoj de Unuiĝintaj Nacioj en Vjetnamio por apogi kaj reklami novigajn ideojn por la ekonomia rajtigado de vjetnamaj virinoj.
  • Floro kaj vivo (la 2-an de septembro, 2013) organizita de Virinoj kaj Vivo en kunlaboro kun Dalat Hasfarm Kompanio.

La aliaj ekspozicioj konsulteblas  en la retejo de la Muzeo: http://www.baotangphunu.org.vn/Tin-tuc/189/past-exhibitions Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine

Retaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La muzeo ankaŭ organizas retan ekspozicion pri okazintaj eventoj por ebligi homojn, kiuj ne povas vojaĝi al la muzeo ĝui ĝin. La aktuala ekspozicio, "Stratkomercisto" rakontas la kortuŝajn rakontojn pri la ĉiutagaj vivoj kaj laboroj de Hanoja stratkomercisto.

Moveblaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Moveblaj ekspozicioj estas okazigitaj ofte en malsamaj provincoj. La bazaj celoj de la muzeo estas lokaj virinaj sindikatoj, universitatoj kaj lernejoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Eltrova Ĉambro

Dezirante alporti la muzeon pli proksime al publiko, la muzeo proponas multfacetajn instruajn agadojn kaj publikajn programojn kaj malfermis la Eltrovan Ĉambron en 2010 por la instrua avantaĝo de lernantoj inter 7 kaj 15 jaroj de aĝo. La Eltrova  Ĉambro provizos infanojn per ŝanco por ilia kreemo, esplorantaj, komunikaj, prezentaj, legaj kaj verkadaj kapabloj tra multaj agadoj: ili povas lerni kiel fari tradician palmfolian konusan ĉapelon, aŭ porti tradiciajn kostumojn de malsamaj etnoj.

Kunlaboro[redakti | redakti fonton]

La muzeo regule kunlaboras kun pluraj institucioj kaj unuiĝoj por organizi specialajn eventojn aŭ ekspoziciojn:

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2012, Muzeo de Vjetnamaj Virinoj estis rangita “Unu el la plej bonaj allogoj en Hanojo en 2012” de TripAdvisor - unu el la plej prestiĝaj mondaj turismaj retejoj. En 2013, TripAdvisor daŭre inkluzivis Muzeon de Vjetnamaj Virinoj en la supraj 25 plej interesaj muzeoj en Azio. Muzeo de Vjetnamaj Virinoj estis aprezita de Tripadvisor Retejo en junio 2014 la Supro 3 el la 94 plej bonaj allogoj en Hanojo en 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wendy Madrigal. "The Hanoi Women's Museum". Things Asia.
  2. 2,0 2,1 Christine Hemmet. "Le musée des femmes du Vietnam : une rénovation totale". 4ème Congrès du Réseau Asie & Pacifique.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Virinaj institucioj, asocioj: