Nacia Palaca Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Palaca Muzeo
國立故宮博物院
nacia muzeo • Cultural heritage monuments in Taipei
Lando Tajvano vd
Situo Shilin District
Adreso 臺北市士林區至善路2段221號
Estiĝo 10-a de oktobro 1925
Koordinatoj 25° 6′ 8″ N, 121° 32′ 55″ O (mapo)25.102354220612121.54849155157Koordinatoj: 25° 6′ 8″ N, 121° 32′ 55″ O (mapo)
Nacia Palaca Muzeo (Tajvano)
Nacia Palaca Muzeo (Tajvano)
DEC
Nacia Palaca Muzeo
Nacia Palaca Muzeo
Situo de Nacia Palaca Muzeo
Map
Nacia Palaca Muzeo
Jaraj vizitantoj: 3 860 644 (2018)
Retpaĝo http://www.npm.gov.tw
vdr
La centra alo de la muzeo.
Administra konstruaĵo de la norda alo de Nacia Palaca Muzeo
Paifang de la Norda alo de Nacia Palaca Muzeo.
Ĝardeno Zhishan

La Nacia Palaca MuzeoMuzeo de la Imperiestra Palaco (NPM, ĉine tradicia 國立故宮博物院, ĉine simplikigita 国立故宫博物院, pinjine Guólì Gùgōng Bówùyùan, laŭvorte: “Nacia Muzeo de la Imperiestra Palaco” – Antaŭe “Arta Palaco Muzeo“ [1]) estas nacia arta kaj historia muzeo en Tajpeo, ĉefurbo de la Respubliko Ĉinio (Tajvano).  

La NPM, kiu estis fondita en 1964 kaj enhavas en siaj kolektoj pli ol 696,344 pecojn de ĉina arto, estas vizitata fare de pli ol 5.4 milionoj da vizitantoj ĉiujare.

La kolektoj de la muzeo prezentas pli ol 8 000 jarojn de la historio de Ĉinio ekde la Neolitiko ĝis la fino de la dinastio Qing, kaj ĝi estas konsiderata unu el la plej ampleksaj kaj gravaj kolektoj de ĉina arto en la mondo [2].

La origino de la kolektoj de la muzeo (same kiel la kolektoj de la Palaca Muzeo en Pekino) estas la trezoroj de la Malpermesita Urbo, kiuj estis disigitaj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Tajvano dum la Ĉina enlanda milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komenco de la NPM estas en la muzeo kiu estis establita en la Malpermesita Urbo la 10-an de oktobro 1925, baldaŭ post la elpelo de Pui, la lasta imperiestro de Ĉinio, de la Malpermesita Urbo fare de Feng Yu Xiang. La muzeekspoziciaĵoj inkludis la meblaron kaj artefaktojn forlasitajn en la palaco kiu antaŭe estis la posedaĵo de la imperia familio.

En 1931, sekve de la japana invado de Manĉurio, Ĉiang Kai-ŝek ordigis la valoraĵojn de la muzeo esti forigitaj de la muzeo, timante ke la japana armeo prirabos ilin. Sekve de tiu ĉi direktivo, la 6-an de februaro 1933, 13 491 kestoj estis transportitaj en du trajnoj de la placo antaŭ la Pordego de Dia Potenco de la Malpermesita Urbo, al suda Ĉinio. La kolektoj estis transdonitaj al Ŝanhajo, kaj poste, sekvante la antaŭeniĝon de la japana armeo, al Anŝon kaj Javin. Ĉe la fino de Dua Mondmilito, signifa parto de la kestoj estis resendita al la Malpermesita Urbo.

La eksplodo de la Ĉina Enlanda Milito ĉe la fino de Dua Mondmilito, kaj la malvenko en 1948 al la decido de Ĉiang Kai-ŝek transdoni la plej gravan el la valoraĵoj al Tajvano. Heng Li-wu, poste la direktoro de la muzeo, kontrolis la translokigon de valoraĵoj al Tajvano. La kolekto estis transportita en tri elsendoj, dum kvar tagoj en februaro de tiu jaro.

Entute 2 972 skatoloj estis translokigitaj, sed tiuj enhavis la plej valorajn kaj konatajn objektojn en la kolekto. La forkapto de la Malpermesita Urbo fare de la komunistaj trupoj malhelpis la daŭran translokigon de la kestoj al Tajvano.

La kolekto estis stokita en la fervojaj stokejoj, kaj poste transdonita al sukerkanfabriko proksime de Taichung. Kun la kompletigo de la muzeokonstruaĵo en 1965, la kolektoj estis transdonitaj al ĝi.

Dum la Kultura Revolucio, en kiu multaj historiaj artefaktoj estis detruitaj, Tajvano fidis je la prezento de la kolektoj kaj ilia konservado por aserti ke ĝi estas la vera reprezentanto de ĉina kulturo.

La pozicio de la Ĉina Popola Registaro estas, ke la kolekto estis ŝtelita, kaj Tajvano devas resendi ĝin al Ĉinio. Aliflanke, Tajvano asertas, ke konservi la kolekton en Tajvano malhelpis ĝian detruon dum la Kultura Revolucio, kaj tial la kolekto apartenas al ĝi.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la muzeokonstruaĵo daŭris inter marto 1964 kaj aŭguston 1965, por ebligi la prezenton de la detaloj de la granda kolekto (kiu havas pli ol 655,000 ekspoziciaĵojn).

La muzeo estis renovigita en 1967, 1970, kaj en 1996 ampleksa renovigo de la muzeo komenciĝis kaj finiĝis en 2006. Kiel parto de tiu renovigado, du trionoj de la ekspoziciareoj de la muzeo estis fermitaj.

La muzeokonstruaĵo ne povas montri ĉiujn ekspoziciaĵojn, kaj tiuj estas elmontritaj en rotacio ĉiujn tri monatojn, kiam nur proksimume 60,000 ekspoziciaĵoj estas elmontritaj iam ajn.

La suda filio[redakti | redakti fonton]

Alia filio de la muzeo estis konstruita en Ĉjaji -provinco en la sudo de la lando. La muzea konstruaĵo, kies konstruado komenciĝis en 2005, kaj estas antaŭvidita finita en 2013, inkluzivos ekspoziciejojn kaj ankaŭ ĉinan ĝardenon.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La NPM montras proksimume 93,000 erojn inkluzive de kaligrafio, porcelano, bronzaj vazoj, pejzaĝaj pentraĵoj, skulptaĵoj originantaj de la Malpermesita Urbo. La muzeo ankaŭ inkluzivas proksimume 562,000 librojn kaj manuskriptojn.

La kolekto inkluzivas 6,000 bronzskulptaĵojn, 5,2000 pentraĵojn, 3,000 kaligrafiojn, 12,000 jadaĵojn, 3,200 emajlpecojn same kiel tradiciajn ventumilojn, vestaĵojn kaj monerojn.

Nur proksimume 1% de la kolekto estas elmontrita iam ajn al publiko, kun la resto de la kolekto konservita en protektitaj keloj.

Inter la konataj ekspoziciaĵoj en la muzeo estas la jadeita brasiko - skulptaĵo farita el jadito en la formo de ĉina brasiko ; Statuo el Jaspo, kiu simulas porkaĵon kuiritan en saŭco; volvlibro Qingming (unu el du kopioj de la volvlibro); Boato ĉizita el olivŝtono; kaj la verko "Cent Ĉevaloj" el 1728, kiu kombinas okcidentan teknikon kun tradicia ĉina pentrarto.


Galerio[redakti | redakti fonton]

La Ŝirmejo en la Fuchun Montoj, de Huang Gongwang, 1347-50.
La Ŝirmejo en la Fuchun Montoj, de Huang Gongwang, 1347-50.
La Cent Ĉevaloj : pentraĵo farita en 1728 fare de Giuseppe Castiglione efektivigante miksaĵon de okcidentaj artaj kapabloj kaj utiligante orientajn materialojn por realigi senton de realismo al tiu indiĝena temo [3]
La Cent Ĉevaloj : pentraĵo farita en 1728 fare de Giuseppe Castiglione efektivigante miksaĵon de okcidentaj artaj kapabloj kaj utiligante orientajn materialojn por realigi senton de realismo al tiu indiĝena temo [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En literaturo ĝi estas ofte referita kiel la Gugong Muzeo, kvankam tiu nomo validas ankaŭ por la samnoma muzeo en Pekino
  2. [http://www.bbc.co.uk/worldservice/programmes/newshour/news/story/2007/02/070208_taipei_museum.shtml artikolo pri la muzeo en la BBC
  3. One Hundred Horses. National Palace Museum. Arkivita el la originalo je 19 June 2008. Alirita 4 June 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]