Naim Frashëri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naim Frashëri
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1846 (1846-05-25)
en Frashër, Ioannina Eyalet,  Otomana Imperio
Morto 20-an de oktobro 1900 (1900-10-20) (54-jaraĝa)
en Istanbulo,  Otomana Imperio
Mortis per malsano vd
Tombo Frashër vd
Religio islamo vd
Lingvoj albanaturkagrekapersa vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Alma mater Teqe of Frashër • Zosimaia School vd
Subskribo Naim Frashëri
Familio
Gefratoj Abdyl Frashëri • Sami Frashëri vd
Parencoj Midhat Frashëri • Ali Sami Yen vd
Profesio
Alia nomo D. Keto vd
Okupo poeto • verkistotradukistoĵurnalistopolitikistohistoriisto vd
Aktiva en Istanbulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naim Frashëri (naskiĝis la 25-an de majo 1846 en Frashëri, Otomana Imperio, hodiaŭ Albanio, mortis la 20-an de oktobro 1900 en Kizil Toprak, Kadıköy, Otomana Imperio, hodiaŭ Istanbulo, Turkio) estis historiisto, ĵurnalisto, poeto kaj tradukisto, kiu estis proklamita nacia poeto de Albanio[1] kaj unu el la fondintoj de moderna albana literaturo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lia plej granda verko estas Historia e Skënderbeut ("La historio de Skanderbeg"), kiun li mem konsideris kiel lia ĉefverko. Longa epopea poemo pri la mezepoka albana liberecbatalanto Skanderbeg kaj lia lukto kontraŭ la Otomana Imperio. Li uzis simplan lingvon por ke lia mesaĝo estu ĝuste transdonita al la multaj albanoj, kiuj ne povis legi vere bone.

La edukado, kiun li ricevis en la korana lernejo dum sia infanaĝo, lasis spuron en sia verkado. Li estas konata pro sia filozofia laboro pri la bektaŝismo (tr:Bektâşîlik, islama mistikismo) kiun li instruis. Naim estis prezidanto de la estraro pri la cenzuro ene de la Otomana edukministerio kaj povis iam levi la malpermeson de iuj albanlingvaj libroj.

Naim estas memorita kiel politika poeto, kiu faris politikajn mesaĝojn en la verkoj, kiujn li skribis, inkluzive de la streĉitaj cirkonstancoj de la albanoj kaj la manko de kulturaj rajtoj en la Otomana Imperio, kiu formis la albanan nacian renesancon (albane: rilindja kombëtare).

Li estis unu el la malmultaj viroj, kiuj same konis kaj aprezis la literaturan kulturon de Okcidento kaj Oriento. La plej multaj el liaj libroj estis publikigitaj en Bukareŝto ĉar eldoni en la albana lingvo ne estis permesita tiutempe en la Otomana Imperio.

Poliglota tradukisto[redakti | redakti fonton]

Albana poŝtmarko pri Naim Frashëri (2002)
Albana poŝtmarko pri Naim Frashëri (2002)

Li konatiĝis kun multaj kulturoj kaj scipovis, krom la albanan, flue paroli la araban, la turkan, la persan. Li translokiĝis en 1865 al Ioannina (albane: Janina), kie li lernis la grekan, la francan kaj la italan. Krom en la albana li verkis en la turka, persa kaj greka lingvoj. Li ankaŭ legis la francan kaj la latinan.

Li ankaŭ estis infanlibra aŭtoro kaj tradukis al la albana plurajn konatajn fablojn de la franca aŭtoro Jean de La Fontaine.

Fundamentoj de lia kreivo[redakti | redakti fonton]

Naim Frasheri verkis entute 22 gravajn verkojn en la turka, greka, persa kaj albana lingvoj. Liaj fruaj patriotismaj poemoj estis grave influitaj de la persa literaturo, kaj ankaŭ de la franca. Tamen lia tuta krea vojo estis trapenetrita de la ideoj de sufiisma panteismo, kiu asertis la dian esencon en ĉio, kio ekzistas en la mondo, konfirmita en liaj poemoj "Svirel" kaj "Lampo".

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La irana ŝtato, honore al lia kontribuo al la persa lingvo, eldonis poŝtmarkon kun la bildo de la poeto Frashërlli. Ankaŭ Albanio eldonis en 2002 poŝtmarkon pri li.

Frashëri estas la plej reprezenta verkisto de islama mistikismo en la albana lingvo, respektive kun la verkoj Fletore e Bektashinjet kaj Qerbelaja, kiel la unuaj verkoj de albana bektaŝismo.

En Tetovo (Makedonio), okazas internacia poezia festivalo nomata laŭ li "Tagoj de Naim" (Ditet e Naimit).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(angla) Enika Abazi, Albert Doja: Further considerations on the politics of religious discourse: Naim Frashëri and his Pantheism in the course of nineteenth-century Albanian nationalism. In: Middle Eastern Studies. Band 49, n-ro 6, 2013, paĝoj 859–879.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Elsie, Robert, A Biographical Dictionary of Albanian History. I.B.Tauris (2013), “FRASHËRI, NAIM Bey”, paĝo 152. ISBN 9781780764313.