Najtingaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Najtingaloj
Masklo de Blugorĝulo (Luscinia svecica)
Masklo de Blugorĝulo (Luscinia svecica)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Najtingaloj estas popola nomo por la birdoj kiuj estas membroj de Luscinia , genro de malgrandaj paserinaj birdoj, kiu enhavas la verajn najtingalojn kaj parencojn. Iam klasitaj kiel membroj de la familio de Turdedoj, ili estas nuntempe konsiderataj kiel membroj de la familio de Muŝkaptuledoj de la subfamilio de Saksikolenoj. Tiuj formas stirpon kiu evoluis konverĝe al turdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Norda najtingalo, Luscinia luscinia
Kanto de Komuna najtingalo (Luscinia megarhynchos) song

La specioj de Luscinia estas fortikaj malgrandaj birdoj, 13-16 cm longaj kun rektastara sinteno kaj oftete skuata vosto. Ili serĉas insektojn, vermojn kaj aliajn senvertebrulojn el malalta ripozejo, kaj manĝas ĉefe surgrunde, saltetante, kun oftaj haltoj, sur siaj fortaj kruroj. Ili estas teritoriemaj dum la reprodukta sezono, kaj ĉar multaj estas nordaj birdoj, tiuj estas migrantaj.[1]

Ĉe la tri specioj komune nomataj najtingaloj, ambaŭ seksoj estas similaj. Ili estas tutbrunaj supre, kaj blankecaj sube kun hela striado, kaj havas ruĝecajn vostojn. Ĉe la aliaj specioj de Luscinia, la masklo estas multe pli brila ol la kamufleca, kutime grizbruneca ino. Maskloj havas malhelbluajn, nigrajn aŭ brunajn dorsojn, kaj ruĝajn, oranĝajn aŭ bluajn gorĝojn kaj suprajn brustojn. Kelkaj havas blankajn aŭ ruĝecajn makulojn en la vostoflankoj, kun bildo iomete simila al tiuj de la proksimaj parencoj, la enantoj (Oenanthe), aŭ kelkaj el la ne tiom proksime rilataj Muscikapenoj (ekz. Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva). La kantoj de tiu genro estas ofte kompleksaj kaj muzikecaj, ĉefe ĉe la "tipaj" najtingaloj.[1]

Ili estas birdoj de Eŭrazio, kiu loĝas el la subarkto al la tropikaj regionoj. Ili estas abundaj en moderklimataj regionoj, kaj multaj el tiuj birdoj estas tre migrantaj, kaj vintras en tropikaj Afriko, BaratoSudorienta Azio.[1]

La reprodukta habitato estas tipe makisa aŭ arbara, kaj la nesto estas kutime tasforma kaj konstruita en arbusto. Tiuj birdoj estas foje malfacile videblaj en densa subkreskaĵaro, ĉefe se ili ne kantas, sed ili povas ĉeesti en pli malfermaj habitatoj ĉe iliaj vintrejoj.[1]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Luscinia estis vorto jam uzita por najtingaloj kaj similaj birdoj en Klasika latino (ekz. en la verko de la 70-aj jaroj Naturalis Historia de Plinio la Maljuna). Etimologie ĝi povus deveni el luscus (Latina vorto por "duonblinda", "duonkomprenita" ktp.) aŭ el clueō (latina por "bonekonota") + (probable) latina canō "kanti". Tiele ĝi povus esti tradukita kiel "malmulte vidata kantisto" aŭ "fama kantisto".[2]

La specioj kutime lokata en Luscinia estas la jenaj:

Separo de Luscinia el la genro Erithacus estis konfuza dumlonge; kelkaj specioj estis senzorge lokitaj en unu aŭ la alia genro, aŭ eĉ Luscinia estis tute enmetita en Erithacus. Ĵusa serĉado sugestas ke la genroj devus esti rearanĝataj, kun la specioj de Orienta Azio (kiel la Blua siberia najtingalo kaj la Japana ruĝgorĝulo, E. akahige) formantaj distingan genron aŭ apartenantaj al Luscinia. Sendepende de kiel eventuale estus dividitaj, Erithacus kaj Luscinia estas distingaj kaj antikvaj stirpoj de la Saksikolenoj.[3]

Fosiliaj restaĵoj de probabla Luscinia similaj al la plej grandaj membroj de la genro estis trovataj ĉe Polgárdi en Hungario. Ili datiĝas el la Mesinia epoko, antaŭ ĉirkaŭ 12 al 7.3 milionoj da jaroj (Ma) dum la subepoko de Malfrua Mjoceno. Fosilio de Malfrua Plioceno el Rębielice Królewskie (Pollando), de la epoko Piacenzio (antaŭ ĉirkaŭ 3 Ma), povus esti praulo de Blugorĝulo. Supozita membro de la genro Sylvia el la malfrua Gelasiano de Bad Deutsch-Altenburg (Aŭstrio), ĉirkaŭ 2 Ma aĝa, povus esti anstataŭe membro de Luscinia; pro ties ĵusa aĝo ĝi probable apartenas al vivanta specio aŭ al ties tuja praulo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Grimmett et al. (1999), Svensson et al. (1999)
  2. Lewis & Short (1879), Glare (1968-1982)
  3. Jønsson & Fjeldså (2006), Seki (2006)
  4. Hír et al. (2001), Mlíkovský (2002)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Glare, P.G.W. (ed.) (1968-1982): Oxford Latin Dictionary (1a eld.). Oxford University Press, Oxford. ISBN 0-19-864224-5
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Hír, János; Kókay, József; Venczel, Márton; Gál, Erika & Kessler, Eugén (2001): Elõzetes beszámoló a felsõtárkányi "Güdör-kert" n. õslénytani lelõhelykomplex újravizsgálatáról [A preliminary report on the revised investigation of the paleontological locality-complex "Güdör-kert" at Felsõtárkány, Northern Hungary)] Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 25: 41-64 [Hungara kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • aut|Lewis, Charlton T. & Short, Charles (eds.) (1879): A Latin Dictionary (1a eld.). Oxford University Press, Oxford.
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World (Part 1: Europe). Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto
  • Seki, Shin-Ichi (2006): The origin of the East Asian Erithacus robin, Erithacus komadori, inferred from cytochrome b sequence data. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(3): 899–905. COI:10.1016/j.ympev.2006.01.028 (HTML resumo)
  • Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian & Grant, Peter J. (1999): Collins Bird Guide. Harper & Collins, London. ISBN 0-00-219728-6