Natalia de Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia de Molina
Persona informo
Natalia de Molina
Naskonomo Natalia de Molina
Naskiĝo 19-an de decembro 1990 (1990-12-19) (33-jaraĝa)
en Linares (Ĥaeno)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Escuela Superior de Arte Dramático de Málaga vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 2012– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Natalia de Molina Díaz (Linares, Jaén, 19a de decembro 1990) estas hispana aktorino, ricevinto de la premio European Shooting Star 2015 de la Berlinale (el manoj de Natalie Portman) kaj de du Goya-premioj pro ludado en Vivir es fácil con los ojos cerrados (2014) kaj Techo y comida (2016).

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis per la filmo Vivir es fácil con los ojos cerrados de David Trueba, kiu ekpopularigis ŝin kaj havigis al ŝi diversajn premiojn inter kiuj la Goya-premio al la plej bona novula aktorino kaj la samkategoria premio de la Círculo de Escritores Cinematográficos.​

En 2015, ŝi estis protagonisto de la komedia filmo Cómo sobrevivir a una despedida, kun sia fratino Celia de Molina kaj Ursula Corberó, María Hervás kaj Brays Efe, kaj partoprenis en Solo química de Alfonso Albacete.​ En 2016 ŝi estis protagonisto de la filmo Techo y comida, en kiu ŝi ludis la rolon de patrino en malfacilegaj ekonomiaj kondiĉoj. Pro tiu ladado ŝi ricevis la Goya-premio al la plej bona protagonista aktorino, konkurence kun Penélope Cruz kaj Juliette Binoche, pro kio ŝi iĝis la hispana plej juna aktorino kiu ricevis du Goya-premiojn. Krome ŝi ricevis aliajn premiojn.

En 2016 ŝi estis kunprotagonisto de Kiki, el amor se hace, reĝisorita de Paco León. En 2018 ŝi aktorinis en la terurfilmo No dormirás, kun Eva De Dominici kaj Belén Rueda. Krome ŝi estis protagonisto de Animales sin collar de Jota Linares, kun Daniel Grao, kaj estis unu de la protagonistoj de la filmo de Carlos Vermut Quién te cantará, pro kiu ŝi estis denove nomumita al Goya-premio. En 2019 ŝi estis la protagonisto de tri filmoj: nome Elisa y Marcela, de Netflix rrĝisorita de Isabel Coixet, pri la historio de du edzinoj kiuj jam en 1901 nuptis en la unua samseksa edzineco registrita en Hispanio; 522. Un gato, un chino y mi padre de Paco R. Baños; kaj Adiós, kun Mario Casas, pro kiu ŝi estis denove nomumita al Goya-premio.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Natalia de Molina en 2014.
Jaro Titolo Rolulo Reĝisoroj
2013 Vivir es fácil con los ojos cerrados Belén David Trueba
Temporal Sara Catxo López
2015 Solo química Melanie Alfonso Albacete
Cómo sobrevivir a una despedida Nora Manuela Burló Moreno
Techo y comida Rocío Juan Miguel del Castillo
2016 Pozoamargo Gloria Enrique Rivero
Kiki, el amor se hace Natalia Paco León
2017 Los del túnel Miriam Pepón Montero
2018 No dormirás Cecilia Gustavo Hernández
Animales sin collar Nora Jota Linares
Quién te cantará Marta Carlos Vermut
2019 522. Un gato, un chino y mi padre George Paco R. Baños
Elisa y Marcela Elisa Isabel Coixet
Adiós Triana Paco Cabezas
2020 Las niñas Adela Pilar Palomero
2021 Operación Camarón Lucy Carlos Therón
2022 Un año, una noche Julia Isaki Lacuesta
La maniobra de la tortuga Cristina Juan Miguel del Castillo
Espejo, espejo Paula Marc Crehuet
Contando ovejas Paola José Corral
2023 Asedio Dani Miguel Ángel Vivas

Teatro[redakti | redakti fonton]

Año Título Personaje Director
2009 La medida Esclavo Silvia Ríos
La dama boba Nise
2010 La pereza Martha
Nine Nina Darling Antonio Jesús González
2011 Me gusta el café solo con hielo Conciencia Celia de Molina
Me muero, me muero Rosa Hermanos Rico
2011 - 2012 Sonias Sonia C. Rico
2012 - 2013 La mirilla Ada Jeane Sergio Candel
2013 Liberté, égalité, yeyé Pitu/María Paco Anaya
2015 Clara Bow Dorothy Secun de la Rosa

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Ĉeno Rolulo Notoj
2014 - 2015 Bajo sospecha Antena 3 Leticia «Leti» Rodríguez 8 epizodoj
2016 Web Therapy #0 María del Mar 3 epizodoj
Paquita Salas Flooxer Ŝi mem 1 epizodo
2016 - 2017 El antivlog Ŝi mem 6 epizodoj
2017 La luz de la esperanza TVE, TV3 kaj Canal Sur Carmen Televida filmo
El fin de la comedia Comedy Central kaj #0 Ŝi mem 1 epizodo
2018 La catedral del mar Antena 3 Francesca de joven 2 epizodoj
2019 Foodie Love HBO España Natalia 2 epizodoj
2022 Fácil Movistar+ Margarita «Marga» Baena Lomas 5 epizodoj
2023 Mano de hierro Netflix Rocío 6 epizodoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Natalia de Molina en la hispana Vikipedio.