Nicolae Paulescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nicolae Paulescu
(1869-1931)
Rumana fiziologo kiu malkovris la pankreinon
Rumana fiziologo kiu malkovris la pankreinon
Persona informo
Naskiĝo 30-a de oktobro1869
en Bukaresto, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Morto 17-a de junio 1931
en Bukaresto, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Tombo Bellu cemetery [#]
Lingvoj rumana lingvo [#]
Ŝtataneco Rumanio [#]
Alma mater Universitato de Bukaresto, Ligo por Nacia Kristana Defendo, Fakultato pri Medicino de Parizo, Fakultato pri Sciencoj de Parizo, Rumana Akademio pri Sciencoj
Profesio
Profesio kuracistoĵurnalisto • universitata profesoro • fiziologo [#]
Laborkampo medicino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Nikolao Konstantino Paŭlesko (1869-1931) estis rumana spirita filozofo, fiziologo, profesoro pri fiziologio en la Universitato pri Farmacio kaj Medicino de Bukareŝto kaj unu el la esploristoj pri la insulino. Li estas konsiderata la patro de la virussema kontraŭjuda faŝisma movado "Garda de Fer" (La fera gvardio), en Rumanio. Li batalis kontraŭ la "juda danĝero", aludante en siaj skribaĵoj ke la judoj estas popolo genetike degenerinta provanta trompi kaj veneni la rumanan popolon pere de alkoholismo kaj aliaj malvirtoj.

Lia nomo leviĝis en 2003, kiam la rumanaj diabetoesploristoj komencis movadon omaĝe al lia persono. Tamen aliaj voĉoj altiĝis proteste, disvastigante ke homoj incitantaj al malamo, apogo al persekutado kaj genocido kaj distordas la sciencon per ties politikaj instrumantoj ne devas akceptiĝi nek premiiĝi. Ĉu bone aŭ malbone, liaj malamikoj venkis. En 1916, Nikolao Paŭlesko disvolvis ekstrakton de pankreato kaj elmontris ke ĝi malpliigas la koncentriĝon de la sukero en la sango en diabetaj hundoj. La Unua mondmilito malpermesas al li la daŭrigon de liaj eksperimentoj, tamen nur en 1921 li sukcesis publikigi la rezultojn de siaj esploroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej maljuna el kvar infanoj de Costache Paulescu kaj Maria Paulescu. Tre frue en siaj lernejaj jaroj li jam elmontris rimarkindajn kapablojn. Ankoraŭ juna li eklernis la francan, latinan kaj la antikvan grekan, tiamaniere ke post kelkaj jaroj li iĝis flua en ĉiuj tiuj idiomoj kaj kapablis legi la latinajn kaj grekajn klasikajn verkojn el la originalo. Li ankaŭ havis kelkajn kapablojn por desegnado kaj muziko krom specialaj inklinoj rilate al natursciencoj, tiel kiel fiziko kaj kemio. Li diplomiĝis en la Gimnazio Mihai Viteazul, en Bukaresto, en 1888.

Aŭtune de 1888, Paŭlesko foriris al Parizo, kie li engaĝiĝis en la medicina lernejo. En Parizo, Paŭlesko estis lernanto de Étienne Lancereaux (1829-1910). En 1897, li diplomiĝis pri medicino, kaj tuj estis indikita kiel asista kirurgo en la Hospitalo Nia Sinjorino de la Konstanta Helpo[1]. En 1900, Paŭlesko revenis al Rumanio, kie li restis ĝis sia morto kiel Direktoro de la Fiziologia Departemento en la Medicina Lernejo de la Universitato de Bukaresto, samkiel Profesoro pri Klinika Medicino en la Hospitalo Sankta Vincento de Paŭlo[1], en Bukaresto.

En 1916, li sukcesis injekti akvan solvaĵon kun pankreatekstrakto en hundon kun diabeto, kaj li elmontris normaligan efekton sur la niveloj de la sangosukero. Iom post kompletigo de liaj eksperimentoj, li estis kunvokita por la servado en la rumana armeo. Post la Unua mondmilito li reprenis siajn esplorojn.

Inter la 24-a de aprilo kaj la 23-a de junio 1921, Paŭlesko publikigis kvar dokumentojn por la rumana sekcio de la Societo pri Biologio, en Parizo.

  • La efekto de la pankreata ekstrato injektita en diabeta besto per endovejna vojo.
  • Kun la paso de la tempo, kaj la malapero de la intravejna injekto la hundo ree iĝis diabeta besto.
  • La efekto de la pankreata ekstrakto injektita en normal besto per endovejna vojo.

Longa plurpaĝa dokumento pri ĉi-temo - "Esploro pri la Rolo de la Pankreato en la Manĝoasimilado"[2] - estis submetita de Paŭlesko en la 22-a de junio al la Internaciaj Arkivoj pri Fiziologio[3], en Lieĝo, Belgio, kaj ĝi estis publikigita en eldono de aŭgusto 1921 de ĉi tiu ĵurnalo.

La metodo uzita de Paŭlesko por prepari la pankreatan ekstrakton, tiel kiel publikigita en la "Internaciaj Arkivoj pri Fiziologio", en 1921, estis simila al la procedo priskribita de la usona esploristo Israel Kleiner (1885-1966) en artikolo publikigita en 1919 de la "Ĵurnalo pri Biologia Kemio"[4]. Uzante la saman procezon, Kleiner sukcesis elmontri signifoplenajn reduktiĝojn en la koncentriĝo de glukozo en la sango kaj urino post intravejnaj injektoj de siaj ekstraktoj.

Krom tio, Paŭlesko garantiis la patentajn rajtojn por sia metodo pri manufakturado de la "pankreino", en la 10-a de aprilo 1922 apud la rumana Ministerio pri Industrio kaj Komerco.

La polemiko pri la Nobela premio[redakti | redakti fonton]

En februaro 1922, doktoro Frederick Banting (1891-1941) kaj biokemiisto John Macleod (1876-1935) el la "Universitato de Toronto", Kanado, publikigis sian dokumenton pri bonsukcesa uzo de malsimila, alkoholo-baza pankreata ekstrakto por normaligo de la niveloj de la sangosukero (glukozemio) en homa paciento, iu junulo.

Dum Paŭlesko patentigis sian teknikon en Rumanio, nenia klinika uzo rezultis el liaj eksperimentoj, pro tio ke la salekstrakto ne povis uzati en homoj. La laboro publikigita de Frederick Banting, Charles Best (1899-1978) kaj John Macleod reprezentis la injekton de purigita [[Insulino|insulinekstrato, aplikitan en diabetan individuon, kiu pliboniĝis pri la simptomoj de la malsano. Ne surprize, Banting kaj MacLeod ricevis la Nobel Premion 1923 pri Fiziologio kaj Medicino pro la malkovro de la insulina traktado.

Profesoro Ian Murray[5] estis aparte aktiva en siaj klopodoj por korekti "la historian eraron" kontraŭ Paŭlesko. Murray estis profesoro pri fiziologio en la Kolegio Andersono pri Medicino, en Glasgovo, Skotlando, direktoro de la departemento pri Metabolaj Malsanoj ĉe altranga hospitalo de Glasgovo, kaj vic-prezidanto de la "Brita Asocio pri Diabeto" kaj fondinta membro de la Internacia Diabeta Federacio. En artikolo de la jaro 1971, la Ĵurnalo de la Historio pri Medicino kaj Aliancitaj Sciencoj, Murray skribis:

Opinio de Ian Murray defende de Nikolao Paŭlesko

"Nesufiĉa rekono estis donita al Paŭlesko, la distinga rumana sciencisto, kiu en la epoko kiam la teamo de Toronto estis komencante ilian esploron, li jam estis sukcesinta ekstrakti la hormonon antidiabetan de la pankreato kaj elmontri ties efikecon en la reduktiĝo de la hiperglukozemio en diabetaj hundoj."

"En freŝa privata komunikado Profesoro Arne Tiselius (1902-1971), direktoro de la Instituto Nobel, eldiris sian personan opinion ke Paŭlesko same meritas ricevi tiun premion, en 1923."

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Paŭlesko estis kritikata pro sia politika aktiveco centrita en antisemitismaj vidpunktoj, kiuj estis publikigitaj same en artikoloj tiel kiel "La komploto juda-framasona kontraŭ la rumana nacio" (eldirita en sia libro "Filozofa fiziologio: La hospitalo, la korano, la talmudo, la kahalo[6] kaj la framasonismo[7]. Li asociiĝis al Aleksandro Kuza (1857-1947) kaj vaste skribis por lia ĵurnalo "Apărarea Națională".

En "Degenerarea rasei jidănești" (Degenerado de la juda raso, 1928), Paŭlesko asertis ke "judoj estas degeneraj pro tio ke ilia cerbo estas malpli peza ol tiuj de arianoj". Li elstarigis kiel malpli pezaj cerbuloj la Nobel premiitoj Anatole France, Albert Einstein kaj Henri Bergson.

Sekvante la protestojn el pluraj judaj organizaĵoj, la inaŭgurado de la busto de profesoro Paŭlesko en la Ŝtata Hospital Hôtel-Dieu de Parizo, planita por la 27-a de aŭgusto 2003 devis esti nuligita.

Por kaj kontraŭ la sciencisto

"Se la Nobel-Komitato, en 1923, juĝis la tutan personon de ties premiito, tiam la Hôtel Dieu, en 2003, devas fari ne malpli kaj konkludi ke la brutala malhumaneco de Paŭlesko nuligas ajnan sciencan meriton" - Letero de la Centro Simon Wiesenthal al la Franca Ministerio pri Sano, Jean-François Mattéi (1941-2014), kaj la rumana ambasadoro en Parizo.

Nicolae Cajal (1919-2004), rumana juda membro de la Rumana Akademio pri Sciencoj kaj la Prezidanto de la Federacio de Rumanio de la judaj komunumoj inter 1994 kaj 2004, defendis la agnoskon de sciencaj laboroj de Paŭlesko, kaj deklaris ke ekzistas neceso distingi inter privataj vidpunktoj de individuoj kaj iliaj sciencaj meritoj, kaj ke lia patro, Dro. Marcu Cajal, lernando de Paŭlesko, admiris Paŭleskon pro liaj sciencaj kapabloj kvankam li malkonsentis (kiel judo) pri la antisemitismaj vidpunktoj de Paŭlesko.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Paŭlesko mortis en 1931, en Bukaresto. Li estis sepultita en la Tombejo Bellu.

En 1990, li estis elektita postmorte membro de la Rumana Akademio.

En la 3-a de marto 1993, la Instituto pri Diabeto, Nutrado kaj Metabolaj Malsanoj, en Bukaresto, ricevis la nomon de Nikolao Paŭlesko liaomaĝe, far la Ministerio pri Sano, per iniciativo de Prof. Iulian Mincu.

En la 27-a de junio 1993, en Cluj-Napoca, poŝtmarko estis dediĉita omaĝe al Paŭlesko por memorfesti la Monda Tago kontraŭ Diabeto. Paŭlesko same estis honorigita per poŝta stampado farita de la rumana registaro, en 1994. La stampo estas unu en kunaĵo da sep stampoj omaĝante la eminentaj rumanoj.

En 2005, la Plenuma Estraro de la Internacia Diabeta Federacio decidis ke, "la Internacia Diabeta Federacio ne estas asociita al Nikolao Paŭlesko kaj okazus nenia prelego pri Paŭlesko en la Monda Diabeta Kongreso, en kazo de ajna petoricevado."

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Recherches sur la structures de la rate, 1897, (Esploroj pri la impostostrukturo)
  • Étude comparative de l'action des chlorures alcalins sur la matière vivante, 1901, (Kompara studo pri la ago de la alkalaj kloridoj sur la viva materio)
  • Définition de la physiologie, méthode expérimentale, génération spontanée et darwinisme, 1907, (Difino de la fiziologio, eksperimenta metodo, spontanea generado kaj [Charles Darwin|darŭinismo])
  • Finalité, matérialisme, âme et Dieu, 1908, (Celo, materialismo, animo kaj Dio)
  • Spitalul, Coranul, Talmudul, Cahalul, Francmasoneria, 1913
  • Sinagoga și biserica față de pacificarea omenirei, 1924, (Rolo de la sinagogo kaj eklezio pri la pacigo de homaro)
  • Instincte Sociale: Patimi Și Conflicte ; Remedii Morale, 1995, Nicolae C. Paulescu, Răzvan Codrescu
  • Francmasoneria, 1996, Nicolae C. Paulescu, Gheorghe Buzatu, Radu-Dan Vlad
  • Traité de physiologie médicale: Phénomènes de relation, 2010, Nicolae C. Paulescu, Constantin Ionescu Tîrgovişte

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]