Nikolao Hohlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikolaj Ĥoĥlov)
Nikolao Hohlov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1891 (1891-01-01)
en Moskvo
Morto 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Ostankino Cemetery
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo esperantistotradukistoekonomikisto • poeto • literaturkritikisto • verkisto
vdr

Nikolao HOHLOV (ruse Хохлов Николай Иванович; naskiĝis en 1891 en Moskvo; mortis en 1953) estis rusa esperantisto kaj esperantlingva poeto, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en Zagrebo.

Li esperantistiĝis en 1905. Liaj unuaj poemoj aperis en 1910. Li kontribuis al La Ondo de Esperanto, Konkordo, Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Esperanto kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn. Li tradukis el la angla, rusa kaj serba lingvoj.

De 1918 ĝis 1928 li estis rifuĝinto kaj elmigranto en diversaj lokoj, precipe en Kroatio. Du jarojn dum la Dua mondmilito li vivis en Taŝkento. La reston de sia vivo li pasigis en Moskvo. Post 1933 li deflankiĝis de la Esperanto-movado.

Lia sola poemaro La Tajdo (kronita de la Laŭro de la Akademio de Esperanto en 1929) akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko en la versoj. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la esperantlingva literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de La Tajdo, 1928.

Rete legeblaj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La morto de la delegito de UEA

Citaĵo
 Tiu ĉi simpla sed tre amuza komedio unuakta sendube havos sukceson en ĉiu festo. Ĝi estas facile ludebla ankaŭ de ne profesiaj aktoroj. 
— Belga esperantisto n113-114 (jul-aug 1924)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Orientaj Fabeloj, eld: Ferdinand Hirt, 1924

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valentin Melnikov (1 2018). “Plia verda kabaredo”, Esperanto (1320 (1)), p. 6. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.