Nordio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Nordio.

NordioNordlandoj (svede, norvege kaj dane 'Norden' ("La Nordo"), finne 'Pohjola' [POHjola] ("Nordo")) estas komuna nomo por la nord-eŭropaj landoj, kiuj estas historie ligitaj pro la Unio de Kalmar kaj nun membras en la Nordlanda Konsilistaro, do por la sendependaj landoj Norvegujo, Svedujo, Finnujo, Danujo kaj Islando kaj la memregaj regionoj Gronlando (Danujo), Feroaj Insuloj (Danio) kaj Alando (Finnujo).

Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika.

Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de Eŭropo (Grekio, Italio, Francio, Germanio, Rusio...).

Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la svedlingvaj finnlandanoj kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj vikingoj, parolante lingvojn vikingidajn kaj tial parte interkompreneblaj, precipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj plej ofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la finn-ugra, parolata fare de finnoj kaj sameoj en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco de Rusio). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordiaj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj ĝermanaj landoj de Nordio (Norvegio, Danio, Svedio, Islando) uzas kronon kiel valuton. Finnlande uzatas Eŭro.

Politike, pere de la Nordia Konsilio, kiu seĝas en Islando. Tie kunvenas la nordiaj ĉefpolitikistoj de temp' al tempo, sed nur temas pri ideumejo, ne pri potenca organizo kiel Eŭropa Unio. Multaj nordianoj tamen revis pri Nordia Unio, kion ili trovas pli natura unio ol la E.U. Eble tial la nordianoj estas la plej rezistemaj kontraŭ Eŭropa unuiĝo: El la kvin, nur Danio, Svedio kaj Finnlando membras en la unio menciita. Norvegio kaj Islando membras en NATO kune kun Danio, dum Svedio internacie neŭtralas, kaj Finnlando iom dubemas pro la proksimeco al eksa Soveta Unio. La tri Skandinavaj landoj havas simbolajn gereĝojn, dum la du eksterskandinaviaj estas respublikoj.

Politike, oni ankaŭ kalkulas Nord-Amerikan insulegon Groenlandon al Nordio (pro ties aparteneco al Danio). Geografie kaj historie, oni ofte kunkalkulas la Ŝetlandajn Insulojn kaj Groenlandon kaj Baltion (ĉiuj iam kun vikingidaj enloĝantoj) kaj la finn-ugrajn regionojn de Rusio (Karelio kaj certajn partojn de la duoninsulo Kola).

Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj Azio kaj Afriko, kaj eĉ en Groenlando kaj Nordameriko, kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas fame konataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.

La simbolo de Nordio estas Kvin Cignoj Flugantaj.

Ĉiuj flagoj de Nordio (krom la Sameuja) dividas komunan trajton: Unukolora fono sub Skandinava kruco, t. e. krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.

La mezepokan historion de Nordio markis longedaŭraj militoj kaj malvarmaj kaj realaj inter la partoj okcidenta kaj orienta, reciproke regataj de Danio kaj Svedio. Pro tio, oni eĉ proponis Nordian flagon kombinantan je la farboj de la flagoj dana kaj sveda: ruĝa Skandinava kruco sur flava fono. Hodiaŭ ĝin nur utiligas kelkaj Nordiistoj.

Kronologio pri la nordaj landoj

Jarcento Norda politika tuteco
21 Danio (EU) Ferooj Islando Norvegio Svedio (EU) Finnlando (EU)
20 Danio Svedio Finnlando
19 Danio Svedio-Norvegio Finnlando
18 Danio-Norvegio Svedio
17
16
15 Unio de Kalmar
14 Danio Norvegio Svedio
13
12 Ferooj Islando Norvegio
Nordiaj popoloj Danoj Feroanoj Islandanoj Norvegoj Svedoj Finnoj

Bildgalerio

Vidu ankaŭ