Novzelanda pipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda pipio
Novzelanda pipio
Novzelanda pipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. novaeseelandiae'
Anthus novaeseelandiae
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novzelanda pipio (Anthus novaeseelandiae) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en malferma kamparo en Aŭstralio, Novzelando kaj Nov-Gvineo.

Ĝi estis iam kunigita kun la Granda, Cinamo-, Monto- kaj Rufa pipioj en ununura specio: nome la Pipio de Richard, Anthus novaeseelandiae. Kelkaj fakuloj disigis la Aŭstralazia pipio en du specioj: Aŭstralia pipio (Anthus australis) en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj la Novzelanda pipio (Anthus novaeseelandiae) en Novzelando.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas svelta birdo, 16 al 19 cm longa, kaj peza ĉirkaŭ 40 g. La plumaro estas bruna supre kun malhela strieco. La subaj partoj estas palaj kun strieco en brusto. Estas sub malhelbruna krono larĝa pala strio super la nigra okulo kaj malhela traokula strio. La longa vosto estas malhelbruna al nigreca (kiel la flugiloj) kaj havas blankajn eksterajn plumojn kaj ĝi estas ofte movata supren kaj suben. La kruroj estas longaj kaj rozbrunecaj dum la beko estas svelta kaj bruneca.

Ĝi havas paserecan kaj longdaŭran alvokon "cŭii".

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Chicks

Ĝi estas birdo de malferma habitato kiaj herbejoj, farmoj, ŝosebordoj, sekaj riverujoj, sablaj dunoj kaj malferma arbaro. Ili manĝas surgrunde malgrandajn senvertebrulojn kiaj skaraboj, araneoj kaj larvoj de insektoj. Ili manĝas ankaŭ semojn kiaj tiuj de herboj.

La reprodukta sezono ekas en aŭgusto, printempe en Suda Hemisfero. La tasforma nesto estas situtata baze de vegetaĵaro aŭ ŝirme de ŝtono. Ĝi estas farata de herbo kaj konstruata de la ino. Ŝi demetas 2 al 5 ovojn, 3 aŭ 4 plej komune. Ili estas blankecaj al sablokoloraj kun bruna punkteco kaj estas kovataj dum 14 al 15 tagoj. Junuloj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj povas flugi post 14 al 16 tagoj.

La birdonombroj malpliiĝis en partoj de Novzelando pro la pliigo de paŝtejoj, uzado de pesticidoj kaj predado fare de enmetitaj specioj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Novzelanda pipio A. n. aucklandicus kaj megaherboj ĉe Kampbeloj

Oni agnoskas kelkajn subspeciojn nome:

  • Grupo de la Aŭstralia pipio
    • A. n. australis, A. n. bilbali & A. n. rogersi - kontinenta Aŭstralio
    • A. n. bistriatus - Tasmanio
    • A. n. exiguus - Nov-Gvineo
  • Grupo de la Novzelanda pipio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Heather, Barrie D. & Robertson, Hugh (1996) The Field Guide to the Birds of New Zealand
  • Pizzey, Graham & Knight, Frank (1997) The Graham Pizzey & Frank Knight Field Guide to the Birds of Australia, HarperCollins, London, UK.
  • Watts, Dave (2002) Field Guide to Tasmanian birds, Reed New Holland, Sydney.