Pic du Midi de Bigorre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Observatorio de Pic du Midi)
Pic du Midi de Bigorre
Pic du Midi de Bigorre, rigardo de Monné
Pic du Midi de Bigorre, rigardo de Monné
monto
Alteco 2 877 m
Situo Francio
Montaro Pireneoj
Geografia situo 42° 56′ N, 0° 9′ O (mapo)42.9363888888890.14277777777778Koordinatoj: 42° 56′ N, 0° 9′ O (mapo) f4
Pic du Midi de Bigorre (Hautes-Pyrénées)
Pic du Midi de Bigorre (Hautes-Pyrénées)
DEC
Pic du Midi de Bigorre
Pic du Midi de Bigorre
Situo de Pic du Midi de Bigorre
Pic du Midi de Bigorre (Pireneoj)
Pic du Midi de Bigorre (Pireneoj)
DEC
Pic du Midi de Bigorre
Pic du Midi de Bigorre
Situo de Pic du Midi de Bigorre
Map
Pic du Midi de Bigorre
Unua grimpo ekde la 16‑a jarcento dokumentita
Plej facila montgrimpo telfero
vdr

La Pic du Midi de Bigorre, aŭ Pic du Midi (esperante: "Pinto de Tagmezo") estas monto en Francujo kun alto 2 877 m (9 439 futoj), kaj la hejmo de astronomia observatorio kaj televida dissendilo.

Ĝi situas en la francaj Pireneoj, en la departemento Hautes‑Pyrénées, ĉe la limo de la komunumoj Sers kaj Bagnères‑de‑Bigorre, kaj ĝi referencas same kiel la vilaĝo al la antikva graflando de Bigorre. La montopinto estas konata pro sia panoramo al la montoĉeno franc‑hispana.

Observatorio dum vintro. Oni vidas la kupolojn, la televidan antenon kaj la kajuton de la telfero.

La Observatorio[redakti | redakti fonton]

Generalo Nansouty
Generalo Nansouty kaj la inĝeniero Vaussenat.

La Observatorio de Pic du Midi estas grava loko de observado kaj esploro. La astronomio kaj la meteologio estis la ĉefaj kialoj de ties kreo. La observatorio estas filio de la Observatorio Midi-Pyrénées kaj UFR de la Universitato Tuluzo 3 - Paul Sabatier. De 1873,[1] kosmaj esploristoj gvatas elde tie galaksiajn fenomenojn.

Ĝia MPC kodo estas 586.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

De la komenco de la 18-a jarcento la monto estas konata kiel loko de astronomiaj observoj : François de Plantade plurfoje grimpis tien. Li unuafoje science studis la koronon dum la suna eklipso de 1706, li reiris en 1741 por fari barometrajn observojn kaj mapi la langvedokajn episkopujojn. La 26-an de aŭgusto, novefoje grimpinte la monton, li mortis ĉe la montpasejo de Sencours, tenante sekstanton kaj ekkriante « Ah ! que tout ceci est beau ! » (Ah ! kiom tiu ĉio estas bela).

Tiu mezuroj estas sekvitaj, en 1774, de tiuj far'de Monge kaj d'Arcet pri la atmosfera premo.

La konstruo de la observatorio komencis en la 1870-aj jaroj sub la estreco de la generalo Dubois de Nansouty kaj de la inĝeniero Célestin-Xavier Vaussenat.[3] La unuaj laboroj komencis en 1875 kaj la unuaj konstruaĵoj finitaj la 8-an de septembro 1882.[4]

En 1907, Benjamin Baillaud instalis tie unuan teleskopon de 0,5 m, unu el plej grandaj en la mondo por la epoko, kiu permesis malkonfirmi la ekziston de la marsaj kanaloj, asertitaj de Percival Lowell.

Poste, la konstruaĵoj estis kompletitaj per novaj terasoj, novaj kupoloj kaj novaj loĝejoj. La elektro alvenis en 1949. Antaŭe, la instrumentoj estis elektre provizitaj per akumulatoroj kaj generatoro. Unua telfero estis instalita en 1952 por la transporto de la personaro.

En 1959-1962 estas instalita la " interministra konstruaĵo ", kiu grupigas la aktivojn pri astronomio, meteologio, televido kaj aviada navigado.

En 1994, la Ŝtato planas fermi la observatorion. La Regiono Sudo-Pireneoj mobiliĝis kaj kreis miksan sindikaton por la renovigo de la loko. La projekto antaŭvidis renovigon de la sciencaj instalaĵoj kaj malfermon al la publiko de parto el la ejo. La telfero estis anstataŭigita per nova telfero kapabla veturigi ĝeneralan publikon. Gravaj laboroj komencis en 1996 ; la renovigita loko malfermiĝis en 2000.

Panorama vido al sudo elde la observatorio.

Teleskopoj[redakti | redakti fonton]

En 1908 la unua kupolo estis instalita : la kupolo Baillaud,[5] de 8 m de diametro. Ĝi loĝigas refraktoron kaj reflektan teleskopon. Ne plu uzata de 2000, ĝi estas parto de la muzeo.

En 1946, Marcel Gentili donacas al la observatorio kupolon kaj teleskopon de 60 cm.

Spektrografo estas instalita en 1958.

En 1963, la NASA monhelpas la instaladon de teleskopo de 106 cm. Tiu ĉi estas uzita por fari precizajn fotografiojn de la luna surfaco por la preparo de la misioj de la Projekto Apollo.[6]

Turo alta de de 28 m kaj de 14 m de diametro estis konstruita ekde 1972 malproksima de aliaj konstruaĵo por malgrandigi la atmosferajn pertubojn. En 1980, ĝi gastigas la teleskopon Bernard Lyot de 2 m.

La observatorio havas koronografon, kiu permesas studon pri la suna korono. Alia instrumento estas refraktoro de 50 cm instalita de 1961 en la kupolo Tourelle, de karakteriza formo. Tiu lorno (renomita en 2004 " Lorno Jean Rösche " en honoro de ties kreinto) estas dediĉita al la studo pri la Suno (bildigo de la surfaco, studo pri la suna granuligo). La instrumentaro estis kompletigita en 1980 per spektrografo.

Nun estas instalitaj ĉe la observatorio :

  • La teleskopo de 60 cm[7][8] en la kupolo T60 uzata de la asocio de amatorajn astronomojn T60 ;[9]
  • La teleskopo de 106 cm en la kupolo Gentili, uzata por esploroj de la sunsistemo ;
  • La teleskopo de 2 m Bernard Lyot uzata kun la spektropolarimetro NARVAL ;[10]
  • La koronografo CLIMSO ;[11]
  • La Lorno Jean Rösche por la studo pri la suna surfaco.

Tie ankaŭ estas :

  • La kupolo Charvin, kiu loĝigis fotoelektran koronografon ;
  • La kupolo Baillaud, nun asignita al la muzeo, entenanta skalmodelon je skalo 1:1 de la koronografo ;[5]
  • La kupolo de la teleskopo DIMM (nokta instrumento destinata al mezuro de atmosfera turbulo) kiu anstataŭigis en 2009 la kupolon Robley, kiu gastigis la teleskopon T55.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Minor Planet Center kreditas la Observatorino de Pic du Midi de la malkovro de 9 numerotitaj asteroidoj inter 2001 kaj 2007.[12] sub la nomo Pic du Midi.

Asteroidoj malkovritaj : 9, el kiuj
63609 Francoisecolas 20-a de aŭgusto 2001
82896 Vaubaillon 22-a de aŭgusto 2001
155948 Maquet 21-a de aŭgusto 2001
210245 Castets 13-a de septembro 2007
230151 Vachier 20-a de aŭgusto 2001
231969 Sebvauclair 24-a de aŭgusto 2001
275786 Bouley 20-a de aŭgusto 2001
281272 Arnaudleroy 10-a de septembro 2007
(336811) 2011 DL21 23-a de aŭgusto 2001

La asteroido 20488 Pic-du-Midi, malkovrita en 1999 elde la Observatorio de la Pises, estis nomita en honoro de la observatorio.[13]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pic du Midi de Bigorre en la franca Vikipedio.