Saltu al enhavo

Okcidenta rifegreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta rifegreto
Okcidenta rifegreto
Okcidenta rifegreto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. gularis
Egretta gularis
(Bosc, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okcidenta rifegreto, Egretta gularis, konata ankaŭ kiel Okcidenta rifardeo, estas mezgranda ardeo. Ĝi loĝas ĉefe en la marbordoj de tropika Okcidenta Afriko, la Ruĝa Maro, la Persa Golfo kaj orienten al Barato. Ĝi estis registrita kiel vaganto ĉe Kokosinsuloj, nome teritorio de Aŭstralio en orienta Hinda Oceano.

La Okcidenta rifegreto estis registrita kiel vaganto dufoje en Kanado kaj kvar fojojn en Usono, unue en Nantucket en aprilo, 1983[1][2] and several times between 2005 and 2007.

La reprodukta habitato de la Okcidenta rifegreto estas marbordaj humidejoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La ino kutime demetas 2 aŭ 3 ovojn (kvankam Ahmed Al Ali el UAE registris 4 ovojn).

Blanka morfo dumfluge, marbordo de Ruĝa Maro, Jemeno.

Tiu birdospecio havas du plumakolorajn formojn. Estas tutblanka morfo kaj malhelgriza morfo; povas ekzisti ankaŭ intermezaj morfoj. La blanka morfo estas simila laŭ ĝenerala aspekto al la Malgranda egreto, sed havas pli dikan bekon, pli senkolorajn krurojn, kaj malpli elegantan aspekton. La griza morfo malfacile konfuzeblas kun iu ajn alia specio ene de sia teritorio.

Tiuj birdoj gvatas sian predon en neprofunda akvo, ofte kurante aŭ trenante siajn piedojn; ili povas ankaŭ stari senmove kaj atendi gvate la predon. Ili manĝas fiŝojn, krustulojn, kaj moluskojn.

La taksonomio de tiu specio estas serioze disputata. Estas tri subspecioj; E. g. gularis, schistacea, kaj dimorpha; ĉiuj el kiuj ŝajne estas malpli rilataj ol iam supozite.[3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1985) “Foraging Behavior of a Western Reef Heron in North America”, Colonial Waterbirds 8 (1), p. 70–73. doi:10.2307/1521198. 
  2. "Bird News", 2004-08-13. Kontrolita 2007-07-12.
  3. Haass, Nikolas, OL comment on Western Reef Heron taxonomy, NJ Birds, 2006-08-19 http://www.princeton.edu/~llarson/njb/jbird.html Arkivigite je 2009-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 2007-07-12.
  4. Haass, Nikolas, Re: Western Reef Heron, NJ Birds Konsultita la 2006-08-24 http://www.princeton.edu/~llarson/njb/jbird.html Arkivigite je 2009-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 2007-07-12.