Oktobrofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oktobrafesto)
Oktobrofesto
Oktobrofesto dum la nokto kun spekto el Löwenbräu tendo
Oktobrofesto dum la nokto kun spekto el Löwenbräu tendo
folkorfestivalo
Oficiala nomo Oktoberfest
Speco Kultura
vdr
Oktobrofesto
emblemo
folkorfestivalo
Komenco 17-a de oktobro 1810 vd
Lando(j) Germanio vd
Situo Ludwigsvorstadt-Isarvorstadt
Retejo Oficiala retejo
vdr

Oktobrofesto (germane Oktoberfest) estas la monde plej granda kermeso, kiu okazas ĉiujare en Munkeno sur la Tereza Herbejo. Ĝi estas 16-taga folklorfestivalo daŭranta ekde meza aŭ malfrua septembro ĝis la unua semajnfino de oktobro, alloganta proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉirkaŭ la mondo. Loke, ĝi ofte estas nomita Wiesn [vi:z.n], pro la parollingva nomo por la foirejo Theresienwiese. Oktobrofesto estas grava parto de bavara kulturo, kaj estas aranĝata en jara ritmo ekde 1810. Aliaj urboj tra la mondo ankaŭ okazigas oktobrofestajn festadojn kiuj estas modeligitaj post la origina Munkena okazaĵo.

Servistino de la munkena bierfarejo Hacker-Pschorr, unu el la tradiciaj bierejoj permesataj en la urba Oktobrofesto. Ŝi portas Dirndelon, tradician virinan robon de Bavario

La Munkena Oktobrofesto kutime okazas dum la 16-taga periodo gvidanta ĝis la unua dimanĉo de oktobro. En 1994, tiu delonga horaro estis modifita sekve al la Germana reunuiĝo. Tiel, se la unua dimanĉo en oktobro okazas la 1-an aŭ 2-an de oktobro, la festivalo daŭras ĝis la 3-a de oktobro (Tago de la germana unueco) kaj do estas 18 aŭ 17 tagojn longa. En 2010, la festivalo daŭris ĝis la unua lundo en oktobro (la 4-a de oktobro) por marki la okazaĵon ducentjariĝan. La festivalo estas okazigita en areo nomita Theresienwiese (kampo, aŭ herbejo, de Therese), ofte nomita la Wiesn, situanta proksime de la centro de Munkeno. Dum la okazaĵo, grandaj kvantoj de oktobrofesta biero estas konsumitaj: dum la 16-taga festivalo en 2013, ekzemple, 7,7 milionoj da litroj estis servitaj[1]. Vizitantoj ankaŭ ĝuas multajn altirojn, kiel ekzemple plezurekskursoj, flankbudoj kaj ludoj. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de tradiciaj manĝaĵoj inkluzive Hendl (kokfritaĵo), Schweinsbraten (porkrostaĵo), Schweinshaxe (rostita ŝinkopoplito), Steckerlfisch (rostitaj fiŝoj sur bastono), Würstel (kolbasoj) kune kun Brezen (brecoj), Knödel (knedlikoj, kneditaj terpomo- aŭ panopastogloboj), Käsespätzle (fromaĝonudeloj), Reiberdatschi (terpompatkukoj), Sauerkraut (acida brasiko) aŭ Rotkohl/Blaukraut (ruĝbrasiko) kune kun tiaj bavaraj bongustaĵoj kiel Obatzda (spica fromaĝa bongustaĵo) kaj Weißwurst (blanka kolbaso).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua oktobrofesto okazis la 12-an de oktobro 1810 por publike festi la geedziĝon de kronprinco Ludoviko kaj princino Therese von Sachsen-Hildburghausen. Centra evento de la festo estis ĉevalkonkurso sur granda herbejo antaŭ la urbo, la 17-an de oktobro. Honore al la novedzino tiu herbejo ricevis la nomon Theresienwiese (= Tereza Herbejo) - okcidente la herbejo ekde la jaro 1850 limiĝas per granda virina statuo simboliganta Bavarion, oriente ekde la jaro 1951 per la Esperanto-placo.

dum la konstruaj laboroj pri la Oktobrofesto 2018 retireblaj fostegoj ĉe la Esperanto-placo baras la alveturadon

La ĉiujara aranĝo de la festo iĝis tradicio, kvankam ĝis nun oni 24 fojojn devis nuligi la feston pro milito, epidemio aŭ ĝenerala mizero. De 1819 la urbo organizas la feston. Poste oni decidis komenci ĝin jam en septembro (pro pli bona vetero).

De 1880 oni verŝas bieron, unue en budoj aŭ tendoj, kiuj proponis ankaŭ dancejojnkegloludejojn. Fine de la 19-a jarcento oni forigis tiujn amuzilojn por havi pli da spaco por sidi. Nun la bierejoj proponas nur manĝaĵojn, trinkaĵojn (ankaŭ senalkoholajn) kaj muzikon.

tradicia bierbarela ĉaro dum la oktobrofesta parado de 2004
Karuselo "Olimpika Lopo"

De 1950 okazas oficiala malfermo kun 12 pafoj kaj ekmalŝtopo de la unua bierbarelo fare de la ĉefurbestro, en bierejo Schottenhamel. Tiun tradicion enkondukis ĉefurbestro Thomas Wimmer, bavare nomita Wimmer-Dammerl. La ekmalŝtopo estas ceremonio observata de granda publiko kaj ĵurnalistoj. Kiam ekoficis Christian Ude, ĉefurbestro inter la jaroj 1993 kaj 2014, necesis rearanĝi la ceremonion, ĉar li estas maldekstramanulo.

La plej malĝojiga festo okazis en 1980, kiam ĉe la enirejo de la festo okazis bombo-atenco, mortiganta dek tri homojn kaj vundanta ĉirkaŭ 200.

Tradicie la bierfarejoj por la festo produktas specialan "festan" bieron, kiu havas pli da esenco kaj pli da alkoholo. Tiu biero estas aĉetebla en vendejoj, sed ne plu verŝata en la festejo, ĉar ĝia efiko surprizis tro da vizitantoj.

Kelkaj nombroj[redakti | redakti fonton]

  • La festo daŭras iom pli ol du semajnojn. Ĝi komenciĝas la sabaton antaŭ la dua lasta dimanĉo en septembro kaj finiĝas la unuan dimanĉon en oktobro. Se tiu dimanĉo estas la 1-a aŭ 2-a de oktobro, la festo daŭras ĝis la 3-a de oktobro, nacia festotago de Germanio.
  • Ĉiujare venas ĉirkaŭ ses milionoj da vizitantoj kaj trinkas inter kvin kaj ses milionojn da litroj da biero. Entute la homoj en Munkeno konsumas en tiu tempo 30 % de la jara produktaĵo de biero el la munkenaj bierfarejoj, konsumataj en ĉirkaŭ 5 % de la jaro.
  • La festejo havas 100.000 sidlokojn kaj 1.440 necesejojn.
  • En la festejo laboras 12.000 homoj, inter ili 1.600 kelneroj.
  • La festejo konsumas ĉirkaŭ 2.900.000 kWh da elektra energio, t. e. ĉirkaŭ sepono de la elektrokonsumo de la urbo. Krome ĝi konsumas ĉirkaŭ 200.000 m³ da metano.

Imitado[redakti | redakti fonton]

En pluraj landoj oni transprenis la tradicion fari aŭtunan bierfeston, kaj parte eĉ la nomon. Ankaŭ en Brazilo ekzistas Oktoberfest en urbo Blumenau, kie oni parolas la germanan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oktoberfest Beer Consumption 2014 (angle: "konsumado de biero en la oktobrofesto de 2014"