Oliveira Lima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliveira Lima
(1836-1912)
Brazila ambasadoro en Usono
Brazila ambasadoro en Usono
Persona informo
Manuel de Oliveira Lima
Naskiĝo 25-a de decembro 1867
en Recife,  Brazilo
Morto 24-a de marto 1928
en Vaŝingtono,  Usono
Tombo Mount Olivet Cemetery vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • instruistobibliotekistoĵurnalistohistoriistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel de OLIVEIRA LIMA (naskiĝinta en Recife, en la 25-a de decembro 1867, mortinta en Vaŝingtono, en la 24-a de marto 1928) estis brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto, ambasadoro de Brazilo en pluraj landoj, profesoro-vizitanto en la Universitato de Harvardo kaj fondinta membro de la Brazila Beletristika Akademio. Enamiĝinta je libroj, li ilin kolektis dum sia tuta vivo, kaj muntis la trian plej grandan bibliotekon pri Brazilo, malpli granda nur ol la Nacia Biblioteko de Brazilo kaj la biblioteko de la Universitato de San-Paŭlo.

La "Biblioteko Oliveira Lima", situanta en la Katolika Universitato de Ameriko en Vaŝingtono, havas 58 mil librojn, krom la korespondaĵojn interŝanĝitajn kun la intelektularo, pli ol sescent pentraĵojn kaj nenombreblajn albumojn kun eltondaĵoj pri ĵurnaloj. Ankaŭ apartenas al la kolekto unu el tri bustoj de la imperiestro Petro la 2-a, skulptita de Marc Ferrez (1788-1850)[1], onklo de la fotografiisto Marc Ferrez (1843–1923)[2]. Li estis ambasadoro de Brazilo en Londono kiam li ĉeestis la funebran ceremonion de la reĝino Viktoria.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olivejra Lima komencis labori kiel ĵurnalisto kiam li estis 14-jara. En siaj artikoloj li konstante kritikis la regadon de la oligarkioj sur la ĵus-fondita respubliko kaj tial li gajnis reputacion de monarkisto. Li diplomiĝis en la Fakultato pri Beletristiko de Lisbono, en 1887, kaj en 1890, li komencis labori por la brazila Ministerio de la Eksterlandaj Rilatoj. Li aktivis kiel diplomato en Portugalio, Belgio, Germanio, Japanio kaj Usono.

Li estis komisiita pri negocoj en la unua brazila diplomatia misio en Japanio. En 1901 li donis kontraŭan opinion al la brazila projekto pri akceptado de japanaj enmigrintoj. Li skribis tiuepoke al la Ministerio pri Eksterlandaj Rilatoj avizante pri la danĝero de la brazila popolo enmiksiĝi kun "malsuperaj rasoj". Li eĉ estis indikita al la brazila ambasadejo en Londono, sed la Senato ne aprobis lian indikon. Olivejra Lima estis malbone vidata de la brita registaro ĉar li defendis la brazilan neŭtralecon rilate al la Unua Monda Milito, kaj kaŭze de lia troa proksimeco kun Germanio. Li ankaŭ faris malamikojn ene de la lando, unuflanke ĉar li ne aprobis la ekspansiisman sintenon de la Respubliko kiel la aneksadon de Akro okaziginta de la Barono de Rio Branco. Li kutime diris ke la brazila teritorio estis vasta kaj tre malbone superrigardita, kaj ke la vera ekspansio de brazilo nur venus pere de la komerco.

Olivejra Lima ĉiam ŝatis skribi kaj legi. Parto de lia famo kiel germanofilo venas el la laŭdoj kiujn li dediĉis al la verkaro pri germanaj filozofioj kiam li estis beletra kritikisto. Li estas la aŭtoro de la tria brazila libro pri Japanio, publikiginta en 1903. La biografio kiun li verkis pri la reĝo Johano la 6-a estas rigardata kiel unu el la ĉefaj libroj pri tiu historia figuro. Li ankaŭ estis amiko de verkistoj, kia Gilberto Freyre kaj kutime interŝanĝadis leterojn en sia juneco kun Machado de Assis.

En 1913, kiam li jam loĝis en Usono, Olivejra Lima donacis sian grandegan bibliotekon al la Katolika Universitato de Ameriko, en Vaŝingtono, ĉar li timis ke la kolekto ne ricevus la adekvatan zorgon en Brazilo. Li altrudis la kondiĉon ke li mem estus la unua bibliotekisto kaj organizanto de la libraro, funkcio kiun li faris dum kvar jaroj. La lastajn dek jarojn de sia vivo li loĝis en Vaŝingtono, Usono, kie li instruis pri internacia juro en la Katolika Universitato de Ameriko, institucio kiu heredis lian bibliotekon kun kvardek mil volumoj. Li mortis en Vaŝingtono, en la 24-a de marto 1928.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aspectos da literatura colonial brasileira, 1896
  • La Langue portugaise, La Littérature brésilienne, 1909
  • Formation historique de la nationalité brésilienne (1911)
  • Evolução histórica da América Latina comparada com a América inglesa (1914)
  • Machado de Assis et son oeuvre littéraire, 1909
  • História da civilização (1921)
  • O movimento da Independência; Aspectos da história e da cultura do Brasil, 1923
  • Obra seleta, 1971
  • Historia diplomatica do Brazil: O Reconhecimento do Imperio
  • D. João VI no Brasil – 1909
  • O descobrimento do Brazil: suas primeiras explorações e negociações diplomáticas a que deu origem – 1902
  • O imperio brazileiro, 1822–1889, Companhia Melhoramentos 1927
  • D. Miguel no trono (1828-1833) Postmorte publikita kun prefaco 1933
  • Pernambuco e seu desenvolvimento histórico (1894)
  • O reconhecimento do Império 1902

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopédia Itaú Cultural Arkivigite je 2014-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Universidade Federal de Campina Grande[rompita ligilo]
  3. La Supera Akademio pri Beletristiko estis fondita de Petro la 5-a, en Lisbono, en 1859 kaj principe funkciis en la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Lisbono.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj