Ordeno de la Ora Lanfloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kolringo kun la Ora Lanfloko, Vieno

La Ordeno de la Ora Lanfloko estas kavalira ordeno fondita en 1429 de la Duko de Burgonjo kaj Grafo de Flandrio, nome Filipo la 3-a, por celebri sian edziĝon[1] kun la portugala princino Isabel de Avis, filino de la reĝo de Portugalio Johano la 1-a, en la urbo Bruĝo. Ĝi estis kreata laŭ la modelo de la Ordeno de la Ĝartero de Anglio, kies membro Filipo estis elektita en 1422, sed dediĉata al Sankta Andreo (Filipo estis malakceptinta tiun elekton por ne ofendi la reĝon de Francio).

Same kiel ĉe ties angla modelo, la ordeno estis dekomence limigita al malgranda nombro de kavaliroj, unue 24 sed poste pliigita al 30 en 1433 kaj al 51 en 1516. La membroj de la ordeno ne povis esti «herezuloj» kaj pro tio ĝi iĝis simbolo nur katolika dum la Reformacio. La insigno konsistas el kolringo de interplektitaj ĉeneroj el juveloj kun blua emajlo kaj ruĝaj radioj fina per pendita Ora Lanfloko aŭ Ora ŝaffelo ĉio el emajla oro. Estas du versioj pri la signifo de la ŝaffelo, el kiuj unu aludas al la mito de Jazono kaj la Ora ŝaffelo, dum la alia vidas originon en la biblia rakonto de Gedeono kaj la ŝafo proponita al Dio kiel oferbuĉo kaj danko pro la venko atingita kontraŭ madianitoj. La fajraj ĉeneroj aludas al la moto, kiun la propra duko ĉiam kunportis sur siaj armiloj: «Ante ferit quam flamma micet» («Vundu antaŭ oni vidu la flamon»).

La granda superuleco korespondis al la reĝo de Hispanio per buleo de la papoj Gregorio la 13-a, de 1574, kaj de Klemento la 8-a, de 1600. Tio ĉar post la edziniĝo de la heredontino de la krono de Burgonjo, Maria kun la arkiduko Maksimiliano la 1-a, la ordeno iĝis ligata al la Habsburgoj, kaj poste al la hispanaj Habsburgoj.

Grandaj Superuloj de la Ordeno[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Karlo la 5-a montranta la insignon de la Ora Lanfloko

Post la morto de Karlo la 2-a, la du pretendantoj al la trono, nome Filipo de Anjou (estonta Filipo la 5-a) kaj la arkiduko Karlo (estonta imperiestro Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)), montriĝis kiel grandaj superuloj de la Ordeno.

En 1725, traktato inter ambaŭ estroj agnoskis por Karolo la 6-a la konsideron de granda superulo dumvive. Post lia morto, la imperiestroj de la Sankta Germana Romia Imperio dekomence kaj poste tiuj de Aŭstrio konsideriĝis kiel grandaj superuloj de la aŭstria branĉo de la Ordeno, sen atenti pri la protestoj de la hispanaj reĝoj, kiuj ĉiam plendis pro tiu senlegitimeco.

La Ora Lanfloko en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Karlo la 2-a kiel Granda Superulo de la Ordeno de la Ora Lanfloko, fare de Juan Carreño de Miranda.
Estis ia polemiko pri la Ordeno dum la Milito de Sendependiĝo. La fakto ke la reĝo Jozefo la 1-a konsideriĝis Superulo de la Ordeno kaj eĉ donis ĝin al Napoleono kolerigis la ekzilitan reĝon de Francio Ludoviko la 18-a, kiu redonis la insignon proteste. Post sia reveno, la nova reĝo Fernando la 7-a nuligis ĉiujn distingojn faritajn de Jozefo Bonaparte.
En 1812, la hispana Regenteco donis la Oran Lanflokon al la Duko de Wellington, kion konfirmis la reĝo Fernando la 7-a je sia enpovigo en 1813, post konsulto kun la papo Pio la 7-a. Tiele la Duko de Wellington estis la unua protestanto kiu ricevis tiun distingon. Poste ankaŭ kristanoj ortodoksaj ricevis tiun konsideron.
Ankaŭ dum la Karlismaj Militoj, la partianoj de Carlos María Isidro de Borbón pridubis la legitimecon de Isabel la 2-a kiel granda superulo de la Ordeno kaj ŝian rajton doni la Oran Lanflokon.

La Ora Lanfloko en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Karolo la 6-a montranta la insignon de la Ora Lanfloko

Pro la entronigo de la unua Burbono en Hispanio, la reĝo Filipo la 5-a, post venko en la Milito de hispana sukcedo kontraŭ la arkiduko Karlo, tiu deklariĝis granda superulo de la Ordeno pro sia atingo de la imperia digneco, naskante tiele la aŭstran branĉon de la ordeno, separate de tiu hispana. Tiele la superuloj de la Aŭstra Branĉo de la Ordeno de la Ora Lanfloko estas la jenaj:

Post la malapero de la Imperio de Aŭstrio-Hungario, la reĝo Alberto la 1-a (Belgio) reklamis la konsideron de granda superulo kaj la trezoron de la Ordeno kiel suvereno de la teroj de Burgonjo. Tiu reklamo estis konsiderata serioze dum la negocado de la Traktato de Versajlo, sed finfine malakceptita pro la interveno de la reĝo Alfonso la 13-a, kiu ekposedis la propraĵojn de la ordeno nome de la eltronigita imperiestro Karolo la 1-a de Aŭstrio kaj la 4-a de Hungario. La registaro de la Respubliko de Aŭstrio agnoskis en 1957 la juran personecon de la Ordeno en Aŭstrio, kaj la dignecon de granda superulo al la arkiduko Otto, ĉefo de la antikva Imperia Familio. La aŭstria branĉo de la Ora Lanfloko pluhavas la originajn statutojn de la Ordeno same kiel granda parto de la trezoro, ĉar la sidejo de tiu estis en Bruselo, teritorio kiu estis atribuita al la Habsburgoj post la Milito de hispana sukcedo. Rimarkindas aliflanke la bonegaj rilatoj inter la ĉefoj de ambaŭ branĉoj kaj la fakto ke kelkaj kavaliroj posedas kaj la hispanan kolringon kaj la aŭstrian, kiaj la reĝo Alberto la 2-a (Belgio), la antaŭa granda duko Johano la 1-a de Luksemburgo aŭ la aktuala granda duko Henriko (Luksemburgo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. De P. Mellado, Francisco. Enciclopedia moderna. Diccionario universal de literatura, ciencias, artes..., volumo 33, paĝoj 284 kaj 285.