Ordinara peonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara Peonio
SIC Stazione di Paeonia officinalis, Col Fenêtre, Perloz abc5.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Peoniacoj Paeoniaceae
Genro: Peonio Paeonia
Paeonia officinalis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ordinara peonioEŭropa peonio (Paeonia officinalis), ankaŭ nomata vera peonio [1] estas plantgenro el la genro de la Peonioj (Paeonia) ene de la familio de la Peoniacoj (Paeoniaceae). Kultivaraj de la ordinara peonio estas uzataj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
floro de Paeonia officinalis subsp. officinalis kun multaj flavaj stamenoj
je floro kreskas du ĝis tri foniklofruktoj
tri malfermaj foniklofruktoj kunsemoj
Paeonia officinalis

Vegetative karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ordinara peonio kreskas kiel multjara herba planto, kiu atingas kreskoaltonde 60 ĝis 100 cm. Ekszemple al kultivaro Paeonia officinalis cv. 'Rubra Plena' altojn de 40 ĝis 60 cm. La unuopa tigoj havas branĉojn.

Dum la flortempo ne ekzistas bazajn foliojn. La folioj ĉe la tigoj havas petiolojn. La foliplato havas diametro de 30 cm kaj estas triparta, sur la supra surfaco malhelverda kaj kalva , malsupre griza kaj hara. La folipartoj je la unua ordo estas simple pinataj kaj je la dua ordo pinataj .

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La planto floras inter majo kaj junio. La tre grandaj floroj staras terminale unuope. La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj. La natura formo de la planto havas kvin sepaloj, kiuj estas nesame formitaj kaj longaj; ili estas verdaj kaj ruĝaj kej tuj faliĝis post la fekundado. La kvin ĝis dek petaloj (ili ne havas mielglandojn, la diferenso al ranunkolacoj) estas ruĝaj , 4 ĝis 8 cm longaj, ovalaj kaj pli grandaj ol la sepaloj. La floroj de kelkaj kulturvarioj estas planajkaj havas diametron de 7 ĝis 13 cm. La koloroj de la kultivaroj estas diversaj. La floroj de la natura formo ne estas plenaj. Peonioj ekzistas multajn flavajn stamenojn, kiuj estas kunkreskita je la bazo al karneca ringo. La du aŭ tri karpeloj estas liberaj.

La blanke pelta foniklofrukto estas ĝis 5 cm longa.

La baza kromozomonombro estas x = 4; ekzistas tetraploidio kun kromozomnombro 2n = 20.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La ordinara peonio estas rizomo-geofito kun radigtubero. La vegetativa multigado okazas per draĵo. Florekologie la ordinara peonio estas granda „polen-disko-floro“kiel inaj partoj maturiĝas unue. La petaloj havas pro la antociano peolino ruĝan koloron.

Kun 3,6 milionoj da poleneroj la planto havas la plej alta nombro de poleneroj po floro. La ordinara peonil estas polendonanto de speciala valoro. Polonigantoj estas diversaj bestetoj, ekzemple abeloj. Ĉe la sepaloj la florburĝon sekregacias sukerakvon, kiu estas manĝata de diversaj insektoj, precipe de formikoj.

Po floro povas kreski du aŭ pliaj foniklofruktoj. La malfermaj fruktoj montras apud nigre brilaj semoj ankaŭ ruĝaj semoj, kiuj havas allogan funkcion. La disvastigado okazas per formikoj, sed ekzistas ankaŭ disvastigado pere de birdoj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La ordinara peonio hejmiĝas en suda Eŭropo. Ĝi kreskas nature en la tuta mediteranea regiono de Portugalujo ĝis Albanujo, en Malgrandazio kaj Armenujo. En la nordo ĝia arealo etendiĝas ĝis la Okcidentaj Alpoj (en Francujo), ĝis la suda rando de la Alpoj (en Svisio kaj Italujo), en la sudaj Orientaj Alpoj (en Slovenujo) kaj la Danuba baseno de Hungarujo. En la nordaj Alpoj ĝi nature kreskas (ekzemple en Svisa Mezlando kaj en Bavario).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Paeonia officinalis okazis en 1753 fare de Carl von Linné.

De Paeonia officinalis ekzistas kvar subspecioj:[2]

  • Paeonia officinalis subsp. banatica (ROCHEL) SOÓ; ĝi hejmiĝas en Hungarujo, Rumanujo kaj la iama Jugoslavio.
  • Paeonia officinalis subsp. microcarpa (BOISS. & REUTER) NYMAN; Ĝi hejmiĝas en Hispanujo kaj Portugalujo.
  • Paeonia officinalis L. subsp. officinalis; ĝi hejmiĝas en Francujo, Svisiio, Italujo, Albanujo kaj la iama Jugoslavio.
  • Paeonia officinalis subsp. villosa(HUTH) CULLEN & HEYW.; ĝi hejmiĝas en Sudfancujo kaj Italujo.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

La peonio estas en ĉiu parto malmulte venena.[3]

Venenigado: floroj kaj semoj povas kaŭzi gastroenteriton kun vomado, kolikojn kaj diareon.[3]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzado kiel ornamplanto[redakti | redakti fonton]

La plenfloraj kultivaroj de la ordinara peonio estas uzataj kiel ornamplanto en parkoj kaj ĝardenoj. La floroj ankaŭ longe vivtenas sin en vazo (tranĉfloro).

Uzado kiel kuracplanto[redakti | redakti fonton]

Kiel kuracdrogo estas uzata: la sekigitaj petaloj de plenaj ĝardenformoj, la sekigitaj radikoj kaj freŝaj supregrundaj plantpartoj.

Efikantoj: En la floroj antocianoj kiel peonino, flavonoidoj kaj taninoj. En la radikoj estas monoterpenesterglikozidoj kiel peoniflorino kaj taninoj.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jane Fearnley-Wittingstall: Päonien. Die kaiserliche Blume. aus dem Engl. von Anke Kuhbier. Ellert & Richter, Hamburg 2000, ISBN 3-89234-938-X.
  • Lutz Roth, Max Daunderer, Kurt Kormann: Giftpflanzen – Pflanzengifte. Vorkommen, Wirkung, Therapie, allergische und phototoxische Reaktionen. Mit Sonderteil über Gifttiere. 6., überarbeitete Auflage, Sonderausgabe. Nikol, Hamburg 2012, ISBN 978-3-86820-009-6.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paeonia officinalis L., Garten-Pfingstrose. W: FloraWeb.de. germane
  2. Jaakko Jalas, Juha Suominen (Hrsg.): Atlas Florae Europaeae. Distribution of Vascular Plants in Europe. 9. Paeoniaceae to Capparaceae. Akateeminen Kirjakauppa, The Committee for Mapping the Flora of Europe & Societas Biologica Fennica Vanamo, Helsinki 1991, ISBN 951-9108-08-4, S. 15–17.
  3. 3,0 3,1 Ingrid Schönfelder, Peter Schönfelder: Das neue Handbuch der Heilpflanzen. Franckh-Kosmos, Stuttgart, 2011, ISBN 978-3-440-09387-0.

Retligoj[redakti | redakti fonton]

[[Kategorio:kuracplanto