Ventra danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta danco)
La hispana dancistino Dalilah dum filmado en Aprilo 1959, antaŭ la piramidoj ĉe Kairo, Egiptio.
Orienta dancado kaligrafie.
Kostumoj de la baleto "la princinoj de la oriento" de la orienta danco-akademio Sandra en Nice, Francio.

Ventra danco[1] konata ankaŭ sub diversaj aliaj nomoj, estas danco, en kiu oni uzas ĉiujn partojn de la korpo ekde plandoj ĝis ekstremaĵoj de haroj. Plimulto de la movoj eliras el la mezo de korpo, kiam firman akson kreas la spino, ĉirkaŭ kiu turniĝas la koksoj kaj la brusto. La orientala danco estas ideala por formigado de virina korpo kun emfazo al la ventraj muskoloj, brakoj kaj brusto. Ekzemple ĉe movo nomata "shimmy" dancistino vibrigas per la pelvo aŭ per la brusto kaj funkciigas kaj priregas sole unuopajn muskolojn tiel, por ke la danco aspektu bele kaj nedevige. La danco estas karakteriza precipe pro siaj voluptemaj movoj, kiuj alternas kun tremado de brakoj, brusto aŭ flankoj.

Historio de orienta danco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de ventra danco.

Radikoj de ventra danco eblas serĉi eble jam en la tempoj de grek-romia antikvo. La ventra danco estis devene nomata "naska danco". Kirlaj movoj de pelvoj estis uzataj kiel preparo por nasko. Jam en tiu periodo estis la ĉefa kuniĝo de la korpo kaj la danco, kiu estis natura. La ventra danco ne estas unusola danco, kiun virinoj dancas en Mezoriento. En ĉiu regiono estas ia folklora danco, kiu emfazas flankojn, sed tiu ĉi estas la plej populara en la tuta mondo. Estas en ĝi kunigitaj elementoj de persa, barata, cigana kaj hispana dancoj. En mezepoko danke al nomadoj la danco disvastiĝis en la tutan Eŭropon.

Devene oni dancis nudpiede, ĉar la nudaj piedoj ebligas kunigon kun la tero, "La patrino de naturo".

Kiel diversaj nacioj nomas la dancon[redakti | redakti fonton]

"raqs sharqi"[2] en la araba
"Oryantal tansi " en la turka - tradukinte ĝi signifas orienta danco[3]
"belly dance" usonanoj
"dance du ventre" francoj
"cifte telli" grekoj

Kiel vesti sin[redakti | redakti fonton]

Dancante oni uzas bele koloraj kostumoj, kiuj estas ornamitaj per moneroj. Plej ofte oni portas jupojn kun tuko el moneroj kaj same tiel ornamitaj mamzonoj. Anstataŭ jupo eblas havigi persajn aŭ turkajn pantalonojn. Se vi ne havas longajn harojn, kiuj estas la plej konvenaj por tiu ĉi speco de danco, do eblas diverskolorigi la kapon per diversaj kapkovriloj. Tintado de la moneroj farigas sur la fabelaj kostumoj neforgeseblan spertaĵon. Dancante oni uzas diversajn etajn ilojn aŭ diversajn helpilojn: kaptukojn, vualojn, kandelojn, glavojn...

Kiel oni dancas ĝin[redakti | redakti fonton]

Terminon ventra danco oni komencis uzi en Francio, kiam ili unuafoje vidis, kiel dancistino scias doni sin al danco kaj al movoj. Bazo de la danco konsistas en izolitaj movoj de la korpo. La movoj iom post iom kuniĝas.

Tiu ĉi danco estas tre ludema. Sufiĉas koni kelke da bazaj elementoj. Eblas danci laŭ malrapida kaj rapida muzikoj.

Kion alportas la danco[redakti | redakti fonton]

Sano[redakti | redakti fonton]

Per la danco oni liberigas tiajn partiojn de la korpo, kiujn oni dum ĉiutaga vivo ne uzas aŭ ili estas multe pezigataj danke al malbona korpotenado. La rigidiĝintaj muskoloj malrapide komencos liberiĝi. La danco per la manoj estas saniga por homoj, kiuj havas sidigan laboron kaj problemoj kun doloroj de ŝultroj. La baza staro en ventra danco estas la sama kun la ĝusta korpotenado.

Animo[redakti | redakti fonton]

La ventra danco estas kunigo inter la menso kaj la korpo. Ĝi estas majesta kaj reĝa kiel klasika baleto. Sed ĝi diferenciĝas, ĉar tio, kion ĝi proponas, estas la suma sperto el la senso por ĝojo danci, la liberecon de korpo kaj animo. Virinoj dancante eklernos al belaj voluptemaj movoj, ili perceptos sian korpon pli bela kaj pli allogema.

Korpo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi danco kapablas bele formi la virinan korpon, ĝi emfazigas la ventron kaj la brakojn.

Konsiloj por komencantoj[redakti | redakti fonton]

- ne hontu pro via korpo, la danco aspektas plej bele je pli korpulentaj virinoj
- havu paciencon, nenio progresas de komence facile kaj rapide
- estu liberigita, la danco alportos al vi ĝojon
- ĝis kiam vi ne priregos la movojn per la pelvo, ne dancu kun monera tuko, ĉar la tintado ne lernigos vin la teknikon
- donu en la dancon vian animon kaj ĝojon el la vivo
- la danco estas por virinoj de ĉiuj aĝaj kategorioj, neniam estas malfrue komenci danci[4].

En Esperantujo jam okazis kurso[5] kaj eldoniĝis DVD kun subtektoj en Esperanto

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Apogantoj rigardas ĝin kiel la nacian trezoron de Egiptio, dume aliaj kritikas ĝin erotika kaj vulgara[6].

Filmo[redakti | redakti fonton]

DVD Raqs Sharqi Lubnani[rompita ligilo] (angla kun subtekstoj en aliaj lingvoj, interalie en Esperanto)

Muziko[redakti | redakti fonton]

Shik shak shok estas ne nur klasikaĵo, sed ankaŭ vera sukceso kiam temas pri ventrodanca muziko. Ĝi estis tre populara ekde la 1970-aj jaroj, kiam Hassan Abou Seoud unue publikigis la kanton - kaj nun ekzistas pluraj modernigitaj versioj de ĝi. La plej konata estas la nova mondernsona versio de Hassan Abou Seoud el la 1990-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : la nomo "Ventra Danco" estas erara. Tiu, kiu fundamente konas la dancon, preferas nomi ĝin "Orienta Danco", ĝi estas unu el la plej antikvaj artaj stiloj, fonto : Shao Wenjing, dancistino kun Animo Dancas en Sama Ritmo. Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Dancstiloj : orientala.
  3. Ina Fabell, Danco de la oriento, Monato februaro 1992.
  4. Bohumila Trzosová, Dancanta princino, Esperanto-Brno, kluba prelego (pdf), la 29-an de februaro 2012 (alirite la 17-an de januaro 2019).
  5. Someraj renkontiĝoj, JeuneEsperanto Info, n-ro 2006/3
  6. Shao Wenjing, dancistino kun Animo Dancas en Sama Ritmo. Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, CRI Esperanto, la 16-an de januaro 2012 (alirite la 17-an de januaro 2019).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]