Orientazia grilbirdo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Orientazia grilbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Locustella ochotensis (Middendorff, 1853) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orientazia grilbirdo (Locustella ochotensis) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio, Malajzio, Filipinoj, Rusio, Tajvano kaj Usono.
Tiu estas mezgranda silviedo. Plenkreskulo havas helbrunan dorson sen markataj strioj, iom pli malhelbrunajn flugilojn kaj ŝultron, kaj pli malhelbrunan voston kun blankeca mallarĝa finbordo, blankecajn al grizecajn subajn partojn kun iomete da tre helbruna nuanco en brusto, flankoj kaj ventro kaj tre blanka gorĝo ege videbla dum kantado. La kruroj estas rozkoloraj, la irisoj estas malhelbrunaj kaj en la kapo estas bildo de tre markata hela superokula strio super bruneca traokula strio. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de grilbirdoj, sed junuloj estas iom pli flavecaj sube.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Locustella ochotensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|