Paĥirizo
Paĥirizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pariĥizo, latine Pachyrhizus, estas genro el la familio el la fabacoj (Fabaceae). La genro havas kvin ĝis ses speciojn.
Male al la aliaj „fazeoloj“, kies fruktoj estas manĝataj, la paĥirizo estas manĝata ne la guŝoj, sed la radikoj estas manĝataj. La semoj estas venenaj.
Disvastigo[redakti | redakti fonton]
Pariĥizoj disvastigas nature de Meksiko ĝis Sudameriko. Pachyrhizus erosus estis importita per galiono de Meksikio trans la Filipinoj al Azio. Tie ĝi fariĝis la plej ŝatataj de la ĉinaj ĝardenistoj. La planto preferas varman klimaton kun averaĝa precipitaĵo.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Pariĥizoj estas grimpantaj plurjaraj herbaj plantoj, kiuj rapide kreskas kaj kies tigoj atingas longecon ĝis kvin metroj. La planto havas multajn blankajn kaj violkolorajn florojn. La radikoj similas al sukerbetoj kaj atingas pezon de kvin kilogramoj. Oni povas multobligi la planton per semo aux per radikstikaĵoj.
La kromosomo-nombro estas 2n = 22.
Uzado kaj enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]
De la paraĥizoj oni povas manĝi nur la karnon de la radikoj, ĉar la aliaj plantpartoj, krom la floroj, estas venenaj pro rotenono kaj ties glukozido. La radiko estas facile senŝeligebla. La radiko havas similan guston kiel la terpomo kaj estas manĝeblaj krudaj aŭ mallonge kuiritaj.
Specioj[redakti | redakti fonton]
En la genro ekzistas kvin ĝis ses specioj:
- anda paĥiro (Pachyrhizus ahipa (WED.) PARODI): kultivata en nordokcidenta Argentino, Bolivio, Peruo
- Pachyrhizus erosus (L.) URBAN. sin.: Pachyrhizus angulatus RICH. EX DC., Pachyrhizus bulbosus (L.) KURZ, Dolichos erosus L.): kultivata en Meksiko kaj Mezameriko, sovaĝigita en la tropikoj de la mondo
- Pachyrhizos ferrugineus (PIPER) M. SØRENSEN: Meksiko, Mezameriko, partoj de Kolombio
- Pachyrhizos panamensis R. T. CLAUSEN: Panamo, partoj de Kolombio, Ekvadoro
- tuberpizo (Pachyrhizus tuberosus (LAM.) SPRENG., sin.: Dolichos tuberosusLAM., Cucara tuberosa (LAM.) BRITT.): Ekvadoro, kultivata en tuta Sudameriko.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Joachim Alkämper: Vielseitige Informationen zur Art. (deutsch)
- National Research Council (U. S.): Tropical Legumes: Resources for the Future. (Paperback) Books for Business, 2002. ISBN 0-89499-192-2. S. 21-27.
- [Paĥirizo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Taxonomie bei GRIN] (angl.)
- A.S. Zanklan: Agronomic performance and genetic diversity of the root crop yam bean (Pachyrhizus spp.) under West African conditions. Doktorarbeit an der Georg-August-Universität Göttingen 2003. Online-Version (PDF; 603 kB)