Panĝabo (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ਪੰਜਾਬ (panĝabe)
पंजाब (hindie)
Panĝabo
Ŝtata aranĝo Federacia ŝtato de Barato
Ĉefurbo Ĉandigaro
Areo 50.362 km²
Loĝantaro 24,3 milionoj (en 2001)
Loĝdenso 482/km²
Analfabetismo 30,05%
Loka lingvo Panĝaba lingvo
Horzono UTC +5:30
Situo de ŝtato Panĝabo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabio.

Panĝabo (en gurmukhi: ਪੰਜਾਬ, en shahmukhi: پنجاب, hinde: पंजाब, angle: Punjab) estas eta, prospera, federacia ŝtato en la nordo de Barato[1] , kiun limas Pakistano en la okcidento, Kashmir en la nordo, Himachal Pradesh en la oriento, Haryana in la sudo kaj sudoriento kaj Rajasthan en la sudo. Chandigarh estas la ĉefurbo de la ŝtato.

Teritoria Organizado

La ŝtato dividiĝas en tri regionoj, kiuj nomiĝas kiel Malwa, Doaba kaj Majha. Laŭ la Barata Popolnombrado de 2001, estas 14 urboj kaj 157 urbetoj en la ŝtato.[2]

Por administraj celoj, la ŝtato plie dividiĝas en 22 distriktoj:

  1. Amritsar
  2. Bathinda
  3. Barnala
  4. Faridkot
  5. Fatehgarh Sahib
  6. Ferozpur
  7. Gurdaspur
  8. Hoshiarpur
  9. Jalandhar
  10. Kapurthala
  11. Ludhiana
  12. Mansa
  13. Moga
  14. Muktsar
  15. Mohali
  16. Nawanshahr
  17. Patiala
  18. Rup Nagar
  19. Tarn Taran
  20. Sangrur
  21. Pathankot
  22. Fazilka

Ekonomio

Panĝabo okupas orientan parton de la regiono Panĝabio. La regiono estas unu el la plej fekundaj en la tuta mondo. La ĉefa okupo de la lonĝantoj de la ŝtato estas terkultivado kaj plejparte (62.51%), la panĝabanoj loĝas en vilaĝoj.[1]

Lingvoj

La panĝaba estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Kvankam panĝaba estas la oficiala kaj la plej populara lingvo, oni ankaŭ parolas hindan kaj anglan. Ĉefe, enmigrantoj parolas la hindan kaj angla estas la prefera lingvo de la edukataj personoj.

Religioj

Sikhismo kaj hinduismo estas la ĉefaj religioj. Sikhismo estas la plej populara religio, proksimume 60% lonĝantoj sekvas al sikhismo kaj 37% lonĝantoj estas hinduanoj.[3] Ankaŭ troviĝas islamanoj en la ŝtato kaj islamo estas la ĉefa religio en la urbo Malerkotla.

Inform-fontoj

  1. 1,0 1,1 Global Perspectives - Punjab's Prosperity. Imagery for Citizens.
  2. State Profile - Regions. Government of Punjab.
  3. State Profile - Fact & Figures. Government of Punjab.

Eksteraj Ligiloj