Paul Axel Nylén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul Axel NYLÉN)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paul Axel Nylén
Paul Nylén en 1952
Paul Nylén en 1952
Persona informo
Naskiĝo 24-a de junio 1870
en Tillinge apud Enköping
Morto 14-a de januaro 1958
Lingvoj Esperantosveda
Nacieco svedo
Ŝtataneco Svedio
Subskribo Paul Axel Nylén
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 2255
vdr
UK 1948. De maldekstre: Margrethe Noll, Paul Nylén kaj Fjodor Postnikov

Paul Axel NYLÉN [nilén] (naskiĝis la 24-an de junio 1870 en Tillinge apud Enköping, mortis la 14-an de januaro 1958) estis sveda redaktoro ĉe Stockholms-Tidningen kaj ĉefredaktoro de sveda polica gazeto 1906–1920, Esperanto-pioniro kaj -vortaristo. Nylén estis membro de la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Nylén estis Esperantisto de aŭgusto 1892, ano de Klubo Esperantista en Upsalo de 1893. Li kunlaboris al la periodaĵo Lingvo Internacia de ĝia komenco en dec. 1895 kaj estis ĝia redaktoro 1897–1901. Li eldonis laŭ komisio de L.L. Zamenhof liajn propagandajn broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de Esperanto-Societo Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Richard H. Geoghegan, 1898. Nylén multe korespondis kun Zamenhof, Vladimir Gernet, Wilhelm Heinrich Trompeter, Kazimir Ostanieviĉ, Paŭlo Lengyel, Charles Méray ktp. Li gvidis kursojn kaj tradukis multajn librojn.

Nylén ankaŭ estis vicprezidanto de la Esperanto-Klubo en Upsalo kaj Stokholmo, kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) en 1906, post ĝia rekonstruo post la Ido-skismo 1909 ĝia vicprezidanto kaj de 1918 ĝia prezidanto, ekde 1934 honora prezidanto (sed aktiva). Prezidanto de Esperanto-grupo en Stokholmo 1909–1928, li ankaŭ prezidis la Skandinavan Kongreson de Esperanto en Göteborg en 1918. Inter junio 1918 kaj decembro 1920 li, kune kun la norvego Honoratus Bonnevie, estis la redaktoro de la bulteno La Espero, la nacia Esperanto-periodaĵo pri Svedio kaj tiutempe ankaŭ de Norvegio.

En 1910 li akiris profesian diplomon de la Internacia Instituto de Esperanto. Li partoprenis 8 Universalajn Kongresojn (UK), inter ili la unuan en 1905 kaj la duan en 1906. Membro de la Lingva Komitato li estis ekde 1905, membro de la Akademio de Esperanto ekde 1908 kaj ĝia vicprezidanto ekde 1933. Interalie li distingiĝis per la honormedalo de la Internacia Centra Komitato en 1933.

Lia Esperanto-sveda vortaro, Esperantisk-Svensk Ordbok, de 1932 baziĝas sur Plena Vortaro de SAT kaj aperis en dua eldono en 1954. Ĝi estas senrivala ĝis hodiaŭ. Por la inversa direkto nun ekzistas Ordbok Svenska-Esperanto, de Ebbe Vilborg de 1992.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sveda lernolibro, 1896 – 8-a eldono 1927
  • Esperanto-Sveda Vortaro, 1897 – Uppsala Esperantoförening, 68 p.
  • Sveda-Esperanto Vortaro, 1899 – Uppsala Esperantoförening, 66 p.
  • Sveda ŝlosilo, 1906 – denove en 1931
  • La sep mortpekoj de Selma Lagerlöf, traduko en Lingvo Internacia, p. 202–207, 1906
  • Por Esperanto, 1908
  • Fraŭlino Julie de August Strindberg, traduko, 1908 – prezentita de svedaj profesiaj geaktoroj dum la 4-a UK en Dresdeno
  • Eksperimento Eccles, 1908
  • Sonoj kaj vortoj de Esperanto, 1930
  • Per Balono al la Poluso, traduko kunlabore kun Stellan Engholm, 1930
  • Jubilea matrikulo de SEF (granda parto), 1931
  • plena, scienca Esperanto-Sveda Vortaro, 1932 – 2-a eldono 1954

Nylén estis la aŭtoro de multaj svedlingvaj informaj broŝuroj pri Esperanto, kaj ankaŭ estis redaktisto de la sveda Esperanto-gazeto La Espero, inter junio 1918 kaj decembro 1920 kune kun Honoratus Bonnevie, kaj denove en 1927, kaj krome konstante kunlaboris pri la gazeto. Sed li kontribuis ankaŭ al multaj aliaj gazetoj, kaj nelaste estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto eldonita en 1934.

Recenzo pri Esperanto-Sveda Vortaro de 1932[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La E.-sveda vortaro de la mortinta sveda E-pioniro G. H. Backman pro la granda disvolviĝo kaj prospero de la sveda E.-movado elĉerpiĝis. Paul Nylén, tut-esperantuje konata pioniro, Lingva Komitatano kaj Akademiano, membro de Internacia Honora Komitato de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, akceptis la gravantaskon ellabori novan vortaron. Nylen jamde 1892 partoprenante la E.-laboron estis en 1896 kunredaktoro de Lingvo Internacia, tiameldonita en Upsala, Svedujo. Lia nuna verko havas tre grandan valoron, ĉar majstre li estras la svedan kaj E-lingvojn — Li estas la plej granda aiitoritatulo inter la svedaj s-anoj — kaj ne nur la vivanta sedankaŭ venontaj generacioj ĝuos la fruktojn de liaj multjaraj studoj.

La oficialaj vortoj estas signitaj per steleto. Sub la radikvortoj, speciale la plej gravaj, sekvas la plej ordinaraj derivajoj kaj kunmetitajoj, klarigitaj per multaj bonegaj ekzemploj, kiuj ege interesis min kaj ankaŭ interesos samideanojn, ne komprenante la svedan lingvon.

Belega eksterajo, bonega preso — ekipo, kiu etikedas la eldonaĵojn de ESE. Hugo Steiner. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.96 (apr. 1933) 
Citaĵo
 La floriĝo de la esperanto-movado en Svedujo havis interalie la sekvon, ke la Esperanto-sveda vortaro de G H Backman, la mortinta esperanto-pioniro sveda, elĉerpiĝis. La gravan taskon de ellaboro de nova vortaro ricevis la Lingva komitatano kaj akademiano Paul Nylen. Inter la svedaj esperantistoj li estas la plej granda aŭtoritatulo. De post la jaro 1892 li partoprenis la Esperanto-laboron, kaj estis jam en la jaro 1896 kunredaktoro de Lingvo Internacia, tiam eldonata en Upsala, Svedujo. Por la esperantistaro sveda lia nun eldonita verko havas tre grandan valoron, ĉar li majstras egale bone la svedan kaj la esperantan lingvojn. Ne nur la nun vivantaj esperantistoj svedaj, sed ankaŭ venontaj generacioj ĝuos la fruktojn de la multjaraj studoj kaj laboroj de s-ro Nylen. La oficialaj vortoj estas signitaj per steleto. Sub la radikvortoj, speciale la plej gravaj, sekvas la plej ordinaraj derivaĵoj kaj kumnetitaĵoj klarigitaj per multaj bonegaj ekzemploj. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [Strönne, Jan]. Duona jarcento kune kun Paul Nylén. [Stokholmo 1942], 63 p.
  • Nekrologon alportis 'Heroldo de Esperanto, 16 februaro 1958.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]