Paul Axel Nylén
Paul Axel Nylén | |
---|---|
Paul Nylén en 1952 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-a de junio 1870 en Tillinge apud Enköping |
Morto | 14-a de januaro 1958 |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Nacieco | svedo |
Ŝtataneco | Svedio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 2255 |
Paul Axel NYLÉN [nilén] (naskiĝis la 24-an de junio 1870 en Tillinge apud Enköping, mortis la 14-an de januaro 1958) estis sveda redaktoro ĉe Stockholms-Tidningen kaj ĉefredaktoro de sveda polica gazeto 1906–1920, Esperanto-pioniro kaj -vortaristo. Nylén estis membro de la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto.
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Nylén estis Esperantisto de aŭgusto 1892, ano de Klubo Esperantista en Upsalo de 1893. Li kunlaboris al la periodaĵo Lingvo Internacia de ĝia komenco en dec. 1895 kaj estis ĝia redaktoro 1897–1901. Li eldonis laŭ komisio de L.L. Zamenhof liajn propagandajn broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de Esperanto-Societo Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Richard H. Geoghegan, 1898. Nylén multe korespondis kun Zamenhof, Vladimir Gernet, Wilhelm Heinrich Trompeter, Kazimir Ostanieviĉ, Paŭlo Lengyel, Charles Méray ktp. Li gvidis kursojn kaj tradukis multajn librojn.
Nylén ankaŭ estis vicprezidanto de la Esperanto-Klubo en Upsalo kaj Stokholmo, kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) en 1906, post ĝia rekonstruo post la Ido-skismo 1909 ĝia vicprezidanto kaj de 1918 ĝia prezidanto, ekde 1934 honora prezidanto (sed aktiva). Prezidanto de Esperanto-grupo en Stokholmo 1909–1928, li ankaŭ prezidis la Skandinavan Kongreson de Esperanto en Göteborg en 1918. Inter junio 1918 kaj decembro 1920 li, kune kun la norvego Honoratus Bonnevie, estis la redaktoro de la bulteno La Espero, la nacia Esperanto-periodaĵo pri Svedio kaj tiutempe ankaŭ de Norvegio.
En 1910 li akiris profesian diplomon de la Internacia Instituto de Esperanto. Li partoprenis 8 Universalajn Kongresojn (UK), inter ili la unuan en 1905 kaj la duan en 1906. Membro de la Lingva Komitato li estis ekde 1905, membro de la Akademio de Esperanto ekde 1908 kaj ĝia vicprezidanto ekde 1933. Interalie li distingiĝis per la honormedalo de la Internacia Centra Komitato en 1933.
Lia Esperanto-sveda vortaro, Esperantisk-Svensk Ordbok, de 1932 baziĝas sur Plena Vortaro de SAT kaj aperis en dua eldono en 1954. Ĝi estas senrivala ĝis hodiaŭ. Por la inversa direkto nun ekzistas Ordbok Svenska-Esperanto, de Ebbe Vilborg de 1992.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Sveda lernolibro, 1896 – 8-a eldono 1927
- Esperanto-Sveda Vortaro, 1897 – Uppsala Esperantoförening, 68 p.
- Sveda-Esperanto Vortaro, 1899 – Uppsala Esperantoförening, 66 p.
- Sveda ŝlosilo, 1906 – denove en 1931
- La sep mortpekoj de Selma Lagerlöf, traduko en Lingvo Internacia, p. 202–207, 1906
- Por Esperanto, 1908
- Fraŭlino Julie de August Strindberg, traduko, 1908 – prezentita de svedaj profesiaj geaktoroj dum la 4-a UK en Dresdeno
- Eksperimento Eccles, 1908
- Sonoj kaj vortoj de Esperanto, 1930
- Per Balono al la Poluso, traduko kunlabore kun Stellan Engholm, 1930
- Jubilea matrikulo de SEF (granda parto), 1931
- plena, scienca Esperanto-Sveda Vortaro, 1932 – 2-a eldono 1954
- Lingva kvaronhoro[1] 1934.
- Sonoj kaj vortoj de Esperanto. Komentario pri Prononco kaj Vortfarado 1946(/)
Nylén estis la aŭtoro de multaj svedlingvaj informaj broŝuroj pri Esperanto, kaj ankaŭ estis redaktisto de la sveda Esperanto-gazeto La Espero, inter junio 1918 kaj decembro 1920 kune kun Honoratus Bonnevie, kaj denove en 1927, kaj krome konstante kunlaboris pri la gazeto. Sed li kontribuis ankaŭ al multaj aliaj gazetoj, kaj nelaste estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto eldonita en 1934.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Esperanto-Sveda Vortaro (Esperantisk-Svensk Ordbok) de 1932
|
|
|
Pri Lingva kvaronhoro
|
Pri Sonoj kaj vortoj de Esperanto.
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- [Strönne, Jan]. Duona jarcento kune kun Paul Nylén. [Stokholmo 1942], 63 p.
- Nekrologon alportis 'Heroldo de Esperanto, 16 februaro 1958.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eldona Societo Esperanto, Stockholm.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/N en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Paul Nylén en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Verkoj de Paul Nylén en la skanprojekto Arkivigite je 2008-05-31 per la retarkivo Wayback Machine de la Kolekto por Planlingvoj Arkivigite je 2008-03-23 per la retarkivo Wayback Machine