Pavel Telička

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Telička

Pavel Telička, naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1965 en Vaŝingtono (Usono), estas ĉeĥa politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004, kaj oficis en la komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Ĉeĥio iĝis membroŝtato de la Unio. En la Eŭropa Komisiono, li kune kun la dua komisaro David Byrne el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn saneco kaj defendo de la konsumantoj. Pavel Telička estas membro de la socialisma Laborpartio de Ĉeĥio.

Ŝablono:Ĝermo-biografio